↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Korintanoj

Ĉapitro 10

1 Ĉar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu, ke niaj prapatroj estis
ĉiuj sub la nubo, kaj ĉiuj trairis la maron; 2 kaj ĉiuj baptiĝis
en Moseon en la nubo kaj en la maro; 3 kaj ĉiuj manĝis la saman
spiritan manĝaĵon; 4 kaj ĉiuj trinkis la saman spiritan
trinkaĵon; ĉar ili trinkis el spirita roko, kiu ilin sekvis; kaj
la roko estis Kristo. 5 Tamen la plejmulto el ili ne plaĉis al
Dio; ili ja disĵetiĝis en la dezerto. 6 Sed tio okazis kiel
ekzemploj por ni, por ke ni ne deziregu malbonaĵojn, kiel ili
ankaŭ deziregis. 7 Kaj vi ne estu idolanoj, kiel estis kelkaj el
ili; kiel estas skribite: La popolo sidiĝis, por manĝi kaj
trinki, kaj ili leviĝis, por ludi. 8 Kaj ni ne malĉastadu, kiel
kelkaj el ili faris, kaj falis en unu tago dudek tri mil. 9 Kaj
ni ne incitu la Eternulon, kiel kelkaj el ili incitis, kaj pereis
per serpentoj. 10 Kaj vi ne murmuru, kiel kelkaj el ili murmuris,
kaj pereis per la ekstermanto. 11 Tio okazis al ili kiel
ekzemploj, kaj ĝi estas skribita kiel admono por ni, sur kiujn
venis la finoj de la mondaĝoj. 12 Tiu do, kiu opinias, ke li
staras, sin gardu, por ke li ne falu. 13 Nenia tento vin prenis,
krom laŭ homa forto; sed fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti
tentataj super via forto; sed kune kun la tento ankaŭ faros la
forkurejon, por ke vi povu ĝin elporti.

14 Tial, miaj amataj, forsavu vin de idolservado. 15 Mi parolas
kiel al saĝuloj; vi juĝu tion, kion mi diras. 16 Ĉu ne estas la
kaliko de beno, kiun ni benas, partopreno en la sango de Kristo?
Ĉu ne estas la pano, kiun ni dispecigas, partopreno en la korpo
de Kristo? 17 pro tio, ke ni, kiuj estas multaj, estas unu pano,
unu korpo; ĉar ni ĉiuj prenas parton el la unu pano. 18 Rigardu
Izraelon laŭ la karno: ĉu ne estas tiuj, kiuj manĝas la oferojn,
partoprenantoj en la altaro? 19 Kion do mi diras? ke
idoloferitaĵo estas io, aŭ ke idolo estas io? 20 Sed mi diras, ke
tion, kion oferas la nacianoj, ili oferas al demonoj, kaj ne al
Dio; kaj mi ne volas, ke vi partoprenu kun demonoj. 21 Vi ne
povas trinki la kalikon de la Sinjoro kaj la kalikon de demonoj;
vi ne povas partopreni ĉe la tablo de la Sinjoro kaj ĉe la tablo
de demonoj. 22 Aŭ ĉu ni ĵaluzigas la Sinjoron? ĉu ni estas pli
fortaj ol li?

23 Ĉio estas permesata; sed ne ĉio estas oportuna. Ĉio estas
permesata; sed ne ĉio edifas. 24 Neniu celu sian bonon, sed ĉiu
la bonon de sia proksimulo. 25 Kion oni vendas en la buĉejo, ĉion
manĝu, demandante nenion pro konscienco; 26 ĉar al la Eternulo
apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas. 27 Se iu el la
nekredantoj invitas vin al festeno, kaj vi volas iri, kion oni
metas antaŭ vi, ĉion manĝu, demandante nenion pro konscienco. 28
Sed se iu diras al vi: Ĉi tio estas oferitaĵo--ne manĝu, pro la
montrinto, kaj pro konscienco: 29 konscienco, mi diras, ne via
propra, sed de la alia; ĉar kial mia libereco estus juĝata per
alia konscienco? 30 Se mi danke partoprenas, kial mi estus
mallaŭdata pri tio, pro kio mi donas dankon? 31 Ĉu do vi manĝas,
aŭ trinkas, aŭ kion ajn vi faras, faru ĉion por la gloro de Dio.
32 Ne metu faligilon, ĉu por Judoj, aŭ por Grekoj, aŭ por la
eklezio de Dio; 33 tiel same, kiel mi ankaŭ plaĉas al ĉiuj en
ĉio, celante ne mian propran utilon, sed la utilon de la multaj,
por ke ili saviĝu.

Sekva Ĉapitro →