↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Romanoj

Ĉapitro 5

1 Tial ni, pravigite per fido, havu pacon kun Dio per nia Sinjoro
Jesuo Kristo, 2 per kiu ankaŭ ni ricevis enkondukon per fido en
ĉi tiun gracon, en kiu ni staras; kaj ni ĝoju pro espero de la
gloro de Dio. 3 Kaj krome ni ĝoju ankaŭ pro la afliktoj, sciante,
ke aflikto faras paciencon; 4 kaj pacienco provitecon, kaj
proviteco esperon; 5 kaj la espero ne hontigas, ĉar la amo de Dio
estas verŝita en niajn korojn per la Sankta Spirito, donita al
ni. 6 Ĉar kiam ni ankoraŭ estis senfortaj, tiam Kristo ĝustatempe
mortis pro malpiuloj. 7 Ĉar apenaŭ pro justulo iu mortus; ĉar pro
bonulo eble iu kuraĝus morti. 8 Sed Dio rekomendas al ni Sian
amon en tio, ke dum ni ankoraŭ estis pekuloj, Kristo mortis por
ni. 9 Des plimulte do ni, jam pravigite per lia sango, estos per
li savitaj el la kolero. 10 Ĉar se ni, estante malamikoj, estas
repacigitaj kun Dio per la morto de Lia Filo, des plimulte,
repacigite, ni estos savitaj per lia vivo; 11 kaj krom tio ni
fieras ankaŭ en Dio pro nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu ni jam
ricevis la repacigon.

12 Pro tio, kiel per unu homo peko eniris en la mondon, kaj morto
per peko, kaj tiel morto atingis ĉiujn homojn pro tio, ke ĉiuj
pekis; 13 ĉar ĝis la leĝo peko estis en la mondo, sed peko ne
estas alkalkulata, kiam ne ekzistas leĝo. 14 Sed morto reĝis de
post Adam ĝis Moseo, eĉ super tiuj, kiuj ne pekis simile al la
transpaŝo de Adam, kiu estis la tipo de la venonto. 15 Sed ne kia
la eraro, tia estas la donaco. Ĉar se per la eraro de unu mortis
la multaj, des plimulte abundis al la multaj la graco de Dio kaj
la donaco per la graco de la unu homo Jesuo Kristo. 16 Kaj la
donaco ne estis laŭ la unu pekinta; ĉar la juĝo venis el unu ĝis
kondamno, sed la donaco venis el multaj eraroj ĝis pravigo. 17
Ĉar se, per la eraro de la unu, morto reĝis per unu, des plimulte
reĝos en vivo per la unu Jesuo Kristo tiuj, kiuj ricevis abundon
de la graco kaj de la donaco de justeco. 18 Tial, kiel per unu
eraro venis juĝo al ĉiuj homoj ĝis kondamno, tiel same per unu
justaĵo venis la donaco al ĉiuj homoj ĝis la pravigo de vivo. 19
Ĉar kiel per la malobeo de unu la multaj fariĝis pekuloj, tiel
per la obeo de unu la multaj fariĝos justaj. 20 Kaj la leĝo
eniris, por ke la eraro plimultiĝu; sed kie peko plimultiĝis,
graco multe pli superabundis, 21 por ke tiel same, kiel la peko
reĝis en morto, la graco reĝu per justeco ĝis eterna vivo per
Jesuo Kristo, nia Sinjoro.

Sekva Ĉapitro →