↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Romanoj

Ĉapitro 4

1 Kion do, ni diros, trovis Abraham, nia praavo laŭ la karno? 2
Ĉar se Abraham praviĝis per faroj, li havas ion, pri kio fieri,
sed ne antaŭ Dio. 3 Ĉar kion diras la Skribo? Kaj Abraham kredis
al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto. 4 Al tiu, kiu
laboras, la salajro estas kalkulata ne kiel favoro, sed kiel
ŝuldo. 5 Sed al tiu, kiu ne laboras, sed kredas al Tiu, kiu
pravigas la malpiulon, lia fido estas kalkulata kiel virto. 6
Kiel David ankaŭ pridiras la feliĉon de la homo, al kiu Dio
kalkulas virton ekster faroj, 7 dirante:

     Feliĉaj estas tiuj, kies krimoj estas pardonitaj,
     Kies pekoj estas kovritaj.
8    Feliĉa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian
          kulpon.

9 Ĉu do ĉi tiu feliĉo apartenas al la cirkumcidularo, aŭ al la
necirkumcidularo ankaŭ? Ĉar ni diras, ke al Abraham la fido estis
kalkulita kiel virto. 10 Kiel do ĝi estis kalkulita? kiam li
estis en cirkumcido, aŭ en necirkumcido? Ne en cirkumcido, sed en
necirkumcido; 11 kaj li ricevis la signon de cirkumcido, kiel
sigelon de la virto de la fido, kiu ekzistis en lia necirkumcido;
por ke li estu la patro de ĉiuj, kiuj ankoraŭ en necirkumcido
kredas, por ke virto estu kalkulata al ili; 12 kaj la patro de
cirkumcido al tiuj, kiuj ne nur estas anoj de la cirkumcido, sed
kiuj ankaŭ sekvas la paŝojn de tiu fido, kiun nia patro Abraham
havis dum sia necirkumcido. 13 Ĉar ne per la leĝo fariĝis la
promeso al Abraham aŭ al lia idaro, ke li estos heredanto de la
mondo, sed per la virto el fido. 14 Ĉar se tiuj, kiuj estas laŭ
la leĝo, estas heredantoj, la fido nuliĝis, kaj la promeso
vantiĝis; 15 ĉar la leĝo elfaras koleron; sed kie ne ekzistas
leĝo, tie ankaŭ ne ekzistas transpaŝo. 16 Ĝi do estas el fido por
tio, ke ĝi estu laŭ graco; por ke la promeso estu firma al la
tuta idaro, ne nur al tiu, kiu estas el la leĝo, sed ankaŭ al
tiu, kiu estas el la fido de Abraham, kiu estas la patro de ni
ĉiuj 17 (kiel estas skribite: Mi faris vin patro de multe da
popoloj) antaŭ Tiu, al kiu li kredis, nome Dio, kiu vivigas la
mortintojn, kaj vokas la neekzistantaĵojn, kvazaŭ ili ekzistus.
18 Li ekster espero kredis en espero, por ke li fariĝu patro de
multe da popoloj, laŭ la diritaĵo: Tiel estos via idaro. 19 Kaj
ne senfortigite en fido, li pripensis sian propran korpon jam
pereintan (estante preskaŭ centjara), kaj la senvivecon de la
utero de Sara; 20 tamen pri la promeso de Dio li ne ŝanceliĝis en
nekredemo, sed fortiĝis per fido, donante la gloron al Dio, 21
kaj plene certigite, ke tion, kion Li promesis, Li povas ankaŭ
fari. 22 Tial ĝi estis kalkulita al li kiel virto. 23 Kaj ne por
li sola estis skribite, ke ĝi estis kalkulita al li; 24 sed ankaŭ
por ni, al kiuj ĝi estos kalkulata, kaj kiuj kredas al Tiu, kiu
levis el la mortintoj Jesuon, nian Sinjoron, 25 kiu estis
transdonita pro niaj pekoj kaj estis relevita por nia pravigo.

Sekva Ĉapitro →