↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Romanoj

Ĉapitro 6

1 Kion do ni diru? Ĉu ni restu en peko, por ke graco abundu? 2
Nepre ne! Ĉu ni, kiuj mortis al peko, ankoraŭ vivus en ĝi? 3 Ĉu
vi ne scias, ke ni ĉiuj, kiuj baptiĝis al Jesuo Kristo, baptiĝis
al lia morto? 4 Ni do estas entombigitaj kun li per bapto al
morto, por ke, kiel Kristo estas levita el la mortintoj per la
gloro de la Patro, tiel same ni ankaŭ iradu en noveco de vivo. 5
Ĉar se ni jam kuniĝis al la simileco de lia morto, ni tiel same
kuniĝos al la simileco de lia releviĝo, 6 sciante, ke nia malnova
homo estas kun li krucumita, por ke la korpo de peko estu
neniigita, por ke ni jam ne estu sklavoj al peko; 7 ĉar tiu, kiu
mortis, estas pravigita pri peko. 8 Sed se ni mortis kun Kristo,
ni kredas, ke ni ankaŭ vivos kun li; 9 sciante, ke Kristo, levite
el la mortintoj, ne plu mortas; la morto ne plu lin regas. 10 Ĉar
mortante, li mortis al peko unufoje por ĉiam; sed vivante, li
vivas al Dio. 11 Tial ankaŭ vi vin kalkulu mortintoj al peko, sed
vivantoj al Dio en Kristo Jesuo.

12 Tial peko ne reĝu en via morta korpo tiel, ke vi obeu al ĝiaj
deziroj; 13 ankaŭ ne prezentu viajn membrojn iloj de maljusteco
al peko, sed prezentu vin al Dio vivantoj el la mortintoj, kaj
viajn membrojn iloj de justeco por Dio. 14 Ĉar peko ne regos vin,
ĉar vi estas ne sub la leĝo, sed sub graco.

15 Kio do? ĉu ni peku, pro tio, ke ni estas ne sub leĝo, sed sub
graco? Nepre ne! 16 Ĉu vi ne scias, ke kiam vi vin prezentas,
kiel sklavoj al iu por obeado, vi estas sklavoj de tiu, al kiu vi
obeas, ĉu de peko por morto, aŭ de obeemeco por justeco? 17 Sed
danko estu al Dio, ke kvankam vi estis la sklavoj de peko, vi
tamen fariĝis kore obeemaj al tiu tipo de instruado, al kiu vi
estas kondukitaj; 18 kaj liberigite el peko, vi sklaviĝis al
justeco. 19 Mi parolas home pro la malforteco de via karno; ĉar
kiel vi prezentis viajn membrojn sklavoj al malpureco kaj al
maljusteco ĝis maljusteco, tiel nun prezentu viajn membrojn
sklavoj al justeco ĝis sanktigo. 20 Ĉar kiam vi estis sklavoj de
peko, vi estis liberaj de justeco. 21 Kian frukton do vi havis
tiam el tio, pri kio vi nun hontas? ĉar la fino de tio estas
morto. 22 Sed nun, liberigite el peko, kaj sklaviĝinte al Dio, vi
havas vian frukton ĝis sanktiĝo, kaj por fino eternan vivon. 23
Ĉar la salajro de peko estas morto; sed la donaco de Dio estas
eterna vivo en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

Sekva Ĉapitro →