↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

La Agoj

Ĉapitro 26

1 Kaj Agripo diris al Paŭlo: Estas permesate al vi paroli por vi
mem. Tiam Paŭlo, etendinte sian manon, responde pledis:

2 Mi min trovas feliĉa, reĝo Agripo, ke mi respondos antaŭ vi
hodiaŭ rilate ĉion, pri kio mi estas akuzita de la Judoj; 3
precipe ĉar vi estas klera pri ĉiuj moroj kaj demandoj, kiuj
ekzistas ĉe la Judoj; tial mi petegas vin aŭskulti min pacience.
4 Mian vivmanieron de post mia juneco, kiu estis de la komenco en
mia nacio, en Jerusalem, ĉiuj Judoj scias, 5 konante min jam
longe, kaj sciante (se ili volus atesti), ke laŭ la plej severa
sekto de nia religio mi vivis Fariseo. 6 Kaj nun mi staras ĉi tie
juĝota pro la espero de la promeso farita de Dio al niaj patroj,
7 al kiu promeso niaj dek du triboj, fervore servante Dion nokte
kaj tage, esperas atingi. Kaj pri tiu espero mi estas akuzita de
la Judoj, ho reĝo! 8 Kial oni ĉe vi opinias nekredinde, ke Dio
levos la mortintojn? 9 Mi mem ja pensis en mi, ke mi devas fari
multajn agojn kontraŭ la nomo de Jesuo, la Nazaretano. 10 Kaj
tion mi ankaŭ faris en Jerusalem; kaj multajn el la sanktuloj en
karcerojn mi enŝlosis, ricevinte de la ĉefpastroj la aŭtoritaton,
kaj ĉe ilia mortigado mi ilin per voĉdono kondamnis. 11 Kaj
punante ilin tre ofte en ĉiuj sinagogoj, mi penis devigi ilin
blasfemi; kaj forte furiozante kontraŭ ili, mi persekutis ilin eĉ
ĝis fremdaj urboj. 12 Por tiaj celoj vojaĝante al Damasko kun
aŭtoritato kaj komisio de la ĉefpastroj, 13 mi vidis tagmeze, ho
reĝo, sur la vojo lumon el la ĉielo, superantan la helecon de la
suno, brilantan ĉirkaŭ mi kaj miaj kunvojaĝantoj. 14 Kaj kiam ni
ĉiuj falis sur la teron, mi aŭdis voĉon, dirantan al mi en la
Hebrea lingvo: Saŭlo, Saŭlo, kial vi min persekutas? estas
malfacile por vi piedbati kontraŭ la pikiloj. 15 Kaj mi diris:
Kiu vi estas, Sinjoro? Kaj la Sinjoro diris: Mi estas Jesuo, kiun
vi persekutas. 16 Sed leviĝu, kaj stariĝu sur viaj piedoj; ĉar
por tio mi aperis al vi, por difini vin kiel servanton al mi kaj
atestanton pri la cirkonstancoj, en kiuj vi jam vidis min, kaj
ankaŭ en kiuj mi poste aperos al vi; 17 liberigante vin de la
popolo kaj de la nacianoj, al kiuj mi vin sendas, 18 por malfermi
iliajn okulojn, ke ili sin turnu de mallumo al lumo, kaj de la
aŭtoritato de Satano al Dio, por ke ili ricevu pardonon de pekoj,
kaj heredaĵon inter tiuj, kiuj sanktiĝis per fido al mi. 19 Tial,
ho reĝo Agripo, mi ne iĝis malobeema al la ĉiela vizio; 20 sed
proklamis unue al la Damaskanoj, kaj en Jerusalem, kaj tra la
tuta regiono de Judujo, kaj ankaŭ al la nacianoj, ke ili pentu
kaj sin turnu al Dio, farante farojn indajn je pento. 21 Pro ĉi
tio la Judoj kaptis min en la templo kaj celis mortigi min. 22
Ricevinte do la helpon, kiu estas de Dio, mi staras ĝis la nuna
tago, atestante al malgranduloj kaj granduloj, dirante nenion
krom tio, kion la profetoj kaj Moseo anoncis kiel venontan: 23 ke
la Kristo devas suferi, kaj ke li unua per la revivigado de
mortintoj proklamos lumon al la popolo kaj al la nacianoj.

24 Kaj dum li tiel pledis, Festo diris per laŭta voĉo: Paŭlo, vi
frenezas; multe da studado vin frenezigas. 25 Sed Paŭlo diris: Mi
ne frenezas, plej nobla Festo, sed mi malkaŝe parolas vortojn de
vero kaj prudento. 26 Ĉar tiujn aferojn tre bone scias la reĝo,
al kiu mi parolas maltime; ĉar mi konvinkiĝis, ke nenio el ĉi tio
estas kaŝita for de li, ĉar ĉi tio ne estas farita en angulo. 27
Reĝo Agripo, ĉu vi kredas la profetojn? mi ja scias, ke vi
kredas. 28 Kaj Agripo diris al Paŭlo: En mallonga tempo vi
konvinkos min fariĝi Kristano. 29 Kaj Paŭlo diris: Mi volus preĝi
al Dio, ke, ĉu en mallonga aŭ en longa, ne nur vi, sed ankaŭ
ĉiuj, kiuj aŭskultas min hodiaŭ, fariĝu tiaj, kia mi estas, krom
ĉi tiuj katenoj.

30 Kaj stariĝis la reĝo kaj la provincestro kaj Bernike kaj la
kunsidantoj; 31 kaj apartiĝinte, ili parolis inter si, dirante:
Tiu viro faris nenion meritantan morton aŭ katenojn. 32 Kaj
Agripo diris al Festo: Tiu viro povus esti tuj liberigita, se li
ne apelacius al Cezaro.

Sekva Ĉapitro →