↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

La Agoj

Ĉapitro 27

1 Kaj kiam estis decidite, ke ni ŝipiru al Italujo, oni
transdonis Paŭlon kaj kelkajn aliajn malliberulojn al centestro,
nomata Julio, el la Aŭgusta kohorto. 2 Kaj enirinte en ŝipon el
Adramitio, veturontan al la lokoj ĉe la marbordo de Azio, ni
ekveturis sur la maron, havante kun ni Aristarĥon, Makedonon el
Tesaloniko. 3 Kaj la sekvantan tagon ni vizitis Cidonon; kaj
Julio kondutis afable rilate Paŭlon, kaj permesis al li iri al
siaj amikoj kaj refreŝiĝi. 4 Kaj irinte de tie sur la maron, ni
preterveturis sub la ŝirmo de Kipro, ĉar la ventoj estis
kontraŭaj. 5 Kaj transveturinte la maron apud Kilikio kaj
Pamfilio, ni alvenis al Mira en Likio. 6 Kaj la centestro,
trovinte tie ŝipon Aleksandrian veturontan al Italujo, enirigis
nin en ĝin. 7 Kaj veturante malrapide dum multe da tagoj kaj
venkinte kun malfacileco proksime al Knido (ĉar la vento ne
permesis al ni atingi ĝin), ni veturis sub la ŝirmo de Kreto,
apud Salmone; 8 kaj kun malfacileco veturinte preter la marbordo,
ni alvenis al loko, nomata Belaj Havenoj, proksime de kiu estas
la urbo Lasaja.

9 Kaj kiam pasis multe da tempo, kaj la vojaĝo jam fariĝis
danĝera, ĉar jam pasis la Fasto, Paŭlo avertis ilin, 10 dirante
al ili: Ho viroj, mi ekvidas, ke la vojaĝo estos kun difekto kaj
multa perdo, ne nur de la ŝarĝo kaj de la ŝipo, sed ankaŭ de niaj
vivoj. 11 Sed la centestro atentis pli la konsilon de la
direktilisto kaj la posedanto de la ŝipo, ol la parolon de Paŭlo.
12 Kaj ĉar la haveno ne estis sufiĉe vasta, por tie travintri, la
plimulto konsilis ŝipiri de tie, se eble ili povos atingi
Fenikson, havenon de Kreto, kiu rigardas en la direkto al la
nordokcidenta kaj la sudokcidenta ventoj, por tie travintri. 13
Kaj kiam la suda vento blovis malpli forte, ili supozis, ke ili
atingis sian celon, kaj levinte la ankrojn, ili preterveturis
Kreton tre proksime. 14 Sed post mallonga tempo atakis nin el ĝi
uragana vento, kiu estas nomata Eŭrakilo; 15 kaj kiam la ŝipo
estis kaptita kaj ne povis kontraŭstari al la vento, ni cedis kaj
estis pelataj. 16 Kaj kurinte sub la ŝirma flanko de insuleto,
nomata Kaŭda, ni kun granda klopodo apenaŭ povis savi la boaton;
17 kaj suprenlevinte ĝin, oni uzis helpilojn, por subzoni la
ŝipon; kaj timante, ke ni estos ĵetataj sur la Sirtison, oni
mallevis la ilaron kaj tiel estis pelataj. 18 Kaj kiam ni estis
treege premataj de la ventego, la sekvantan tagon ili komencis
elĵetadon; 19 kaj la trian tagon oni elĵetis per siaj propraj
manoj la ekipaĵon de la ŝipo. 20 Kaj kiam dum multe da tagoj nek
suno nek steloj ekbrilis sur nin, kaj uragano nemalgranda
ĉirkaŭis nin, fine ĉia espero pri nia savo estis forprenita. 21
Kaj kiam ili jam de longe nenion manĝis, Paŭlo, stariĝinte meze
de ili, diris: Ho viroj, vi devis aŭskulti min, kaj ne ŝipiri el
Kreto, kaj ne suferi ĉi tiun difekton kaj perdon. 22 Kaj nun mi
admonas vin esti kuraĝaj; ĉar estos neniu perdo de vivo inter vi,
sed nur de la ŝipo. 23 Ĉar en tiu nokto staris apud mi anĝelo de
la Dio, kies mi estas kaj al kiu mi servas, 24 dirante: Paŭlo, ne
timu; vi devas stari antaŭ Cezaro; kaj jen Dio donacis al vi
ĉiujn, kiuj marveturas kun vi. 25 Tial, viroj, kuraĝu; ĉar mi
kredas al Dio, ke la afero estos tiel, kiel estas dirite al mi.
26 Tamen ni devas esti ĵetitaj sur ian insulon.

27 Sed kiam venis la dek-kvara nokto, kaj ni estis ĉirkaŭpelataj
en la Adria maro, la maristoj eksentis ĉirkaŭ noktomezo, ke ili
alproksimiĝas al ia lando; 28 kaj sondinte, ili trovis dudek
klaftojn; kaj post mallonga interspaco ili ree sondis, kaj trovis
dek kvin klaftojn. 29 Kaj timante, ke ni falos sur malmolajn
lokojn, ili ĵetis kvar ankrojn el la ŝiplmalantaŭo, kaj preĝis,
ke tagiĝu. 30 Kaj kiam la maristoj serĉis rimedon forkuri el la
ŝipo, kaj jam mallevis la boaton en la maron sub preteksto, ke
ili demetos ankrojn el la antaŭo, 31 Paŭlo diris al la centestro
kaj la soldatoj: Se ĉi tiuj ne restos en la ŝipo, vi ne povas
saviĝi. 32 Tiam la soldatoj detranĉis la ŝnurojn de la boato, kaj
lasis ĝin defali. 33 Sed ĝis venis la tagiĝo, Paŭlo petis ĉiujn,
ke ili prenu iom da nutraĵo, kaj li diris: La nuna tago estas la
dek-kvara, en kiu vi daŭre atendas kaj fastadas, preninte nenion.
34 Tial mi petas vin preni nutraĵon, ĉar ĉi tio koncernas vian
savon; ĉar eĉ unu haro ne pereos el la kapo al vi ĉiuj. 35 Kaj
dirinte tion kaj preninte panon, li donis dankon al Dio antaŭ
ĉiuj; kaj dispeciginte ĝin, li komencis manĝi. 36 Tiam ili ĉiuj
kuraĝiĝis, kaj ankaŭ mem prenis nutraĵon. 37 Kaj ni ĉiuj en la
ŝipo estis ducent sepdek ses animoj. 38 Kaj manĝinte ĝissate, ili
malpezigis la ŝipon, elĵetante la tritikon en la maron. 39 Kaj
kiam plene tagiĝis, ili ne rekonis la landon; sed ili ekvidis unu
golfeton kun sablaĵo, kaj ili konsiliĝis inter si, ĉu ili povos
surpeli sur ĝin la ŝipon. 40 Kaj forlasinte la ankrojn, ili lasis
ilin en la maro, kaj samtempe malligis la ŝnurojn de la
direktiloj; kaj suprenlevinte la antaŭvelon kontraŭ la vento, ili
sin direktis al la sablaĵo. 41 Sed trafinte lokon, kie du
marmovoj sin renkontas, ili surterigis la ŝipon; kaj la antaŭo
fiksiĝis kaj restis nemovebla, sed la malantaŭo rompiĝis de la
forto de la ondoj. 42 Kaj fariĝis intenco ĉe la soldatoj mortigi
la malliberulojn, por ke neniu el ili elnaĝu kaj forkuru. 43 Sed
la centestro, dezirante savi Paŭlon, malhelpis ilin de tiu
decido, kaj ordonis, ke tiuj, kiuj povas naĝi, forĵetu sin unuaj
kaj iru al la tero; 44 kaj ke la ceteraj sin savu, jen sur
tabuloj, jen sur diversaj objektoj el la ŝipo. Kaj tiamaniere
ĉiuj saviĝis sur la teron.

Sekva Ĉapitro →