↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

La Agoj

Ĉapitro 25

1 Festo do, veninte en la provincon, post tri tagoj supreniris de
Cezarea al Jerusalem. 2 Kaj la ĉefpastro kaj la ĉefoj de la Judoj
faris denuncon al li kontraŭ Paŭlo, kaj lin instigis, 3 petante
de li favoron kontraŭ Paŭlo, ke li venigu lin al Jerusalem; ĉar
ili aranĝis embuskon, por mortigi lin sur la vojo. 4 Tamen Festo
respondis, ke Paŭlo estas gardata en Cezarea, kaj ke li mem
baldaŭ iros tien. 5 Tial, li diris, la eminentuloj el vi tien iru
kun mi, kaj se estas io krima en la viro, ili lin akuzu.

6 Kaj restinte inter ili ne pli ol ok aŭ dek tagojn, li iris al
Cezarea; kaj en la sekvanta tago li sidiĝis sur la tribunala
seĝo, kaj ordonis, ke oni alkonduku Paŭlon. 7 Kaj kiam li
alestis, la Judoj, kiuj malsupreniris de Jerusalem, staris
ĉirkaŭe, akuzante lin pri multaj kaj gravaj kulpoj, kiujn ili ne
povis pruvi; 8 tiam Paŭlo responde pledis: Nek kontraŭ la leĝo de
la Judoj, nek kontraŭ la templo, nek kontraŭ Cezaro mi iamaniere
ofendis. 9 Sed Festo, dezirante akiri favoron ĉe la Judoj,
respondis al Paŭlo, dirante: Ĉu vi volas supreniri al Jerusalem,
kaj tie esti juĝata antaŭ mi pri ĉi tiuj aferoj? 10 Sed Paŭlo
diris: Mi staras antaŭ la tribunalo de Cezaro, kie mi devas esti
juĝata; kontraŭ la Judoj mi faris nenian malbonon, kiel ankaŭ vi
tre bone scias. 11 Se do mi estas krimulo, kaj faris ion
meritantan morton, mi ne rifuzas morti; sed se estas vera nenio
el tiuj aferoj, pri kiuj ili min akuzas, neniu povas cedi min al
ili. Mi apelacias al Cezaro. 12 Tiam Festo, kunparolinte kun la
konsilantaro, respondis: Vi apelaciis al Cezaro; al Cezaro vi
devos iri.

13 Kaj post paso de kelke da tagoj, la reĝo Agripo kaj Bernike
venis al Cezarea kaj salutis Feston. 14 Kaj dum ili restis tie
multajn tagojn, Festo montris al la reĝo la aferon de Paŭlo,
dirante: Felikso lasis katenita unu viron, 15 pri kiu, kiam mi
estis en Jerusalem, la ĉefpastro kaj pliaĝuloj de la Judoj
sciigis min, postulante juĝon kontraŭ li. 16 Al ili mi respondis,
ke ĉe la Romanoj ne estas moro transdoni iun al morto, antaŭ ol
la akuzito havos la akuzantojn vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kaj
ricevos permeson defendi sin pri la akuzo. 17 Kiam do ili
kunvenis ĉi tien, mi faris nenian prokraston, sed en la sekvanta
tago mi sidiĝis sur la tribunala seĝo kaj ordonis alkonduki la
viron. 18 La akuzantoj, stariĝinte, prezentis pri li nenian
kulpigon tian, kian mi atendis, 19 sed havis kelkajn demandojn
kontraŭ li pri sia propra religio, kaj pri unu Jesuo, kiu mortis,
kaj pri kiu Paŭlo asertis, ke li vivas. 20 Kaj mi, en embaraso,
kiel fari ekzamenon pri tio, demandis, ĉu li volas iri al
Jerusalem kaj tie esti juĝata koncerne tiun aferon. 21 Sed kiam
Paŭlo apelaciis, ke li estu rezervata por la decido de lia
Imperiestra Moŝto, mi ordonis gardi lin, ĝis mi povos lin sendi
al Cezaro. 22 Kaj Agripo diris al Festo: Volonte ankaŭ mi
aŭskultus tiun viron. Morgaŭ, li diris, vi lin aŭskultos.

23 Tial en la sekvanta tago, kiam venis Agripo kaj Bernike kun
grandioza parado, kaj ili eniris en la aŭditorion kun la
ĉefkapitanoj kaj la eminentuloj el la urbo, Festo ordonis, kaj
oni enkondukis Paŭlon. 24 Kaj Festo diris: Reĝo Agripo, kaj ĉiuj
viroj, kiuj ĉeestas kun ni, vi vidas ĉi tiun, pri kiu la tuta
amaso de la Judoj instigis min en Jerusalem kaj ankaŭ ĉi tie,
kriante, ke ne decas, ke li vivu plu. 25 Sed mi trovis, ke li ne
faris ion meritantan morton; kaj ĉar li mem apelaciis al lia
Imperiestra Moŝto, mi decidis sendi lin. 26 Sed pri li mi havas
nenion precizan por skribi al mia sinjoro. Tial mi elkondukis lin
antaŭ vin ĉiujn, kaj precipe antaŭ vin, reĝo Agripo, por ke post
ekzameno mi havu ion por skribi. 27 Ĉar ŝajnas al mi senracie,
sendi arestiton, kaj ne klarigi la akuzojn kontraŭ li metitajn.

Sekva Ĉapitro →