↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

La Agoj

Ĉapitro 24

1 Kaj post kvin tagoj la ĉefpastro Ananias malsupreniris tien kun
kelkaj pliaĝuloj, kaj unu advokato, nomata Tertulo; kaj ili faris
denuncon antaŭ la provincestro kontraŭ Paŭlo. 2 Kaj kiam ĉi tiu
estas vokita, Tertulo komencis akuzi lin, dirante:

Ĉar ni ĝuadas grandan trankvilecon per vi, kaj malbonaĵoj estas
ĝustigitaj por ĉi tiu nacio per via antaŭzorgeco, 3 ni akceptas
tion, ĉiel kaj ĉie, plej nobla Felikso, kun plena dankemeco. 4
Sed (por ke mi vin ne tro tedu) mi vin petegas aŭskulti nin
mallonge, laŭ via bonkoreco. 5 Ĉar ni trovis ĉi tiun viron
pestulo, kaj incitanta al ribelado inter ĉiuj Judoj tra la tuta
mondo, kaj ĉefo de la Nazaretana sekto; 6 li provis ankaŭ profani
la templon; kaj ni arestis lin kaj volis juĝi lin laŭ nia leĝo. 7
Sed la ĉefkapitano Lisias venis, kaj per granda perforto
forprenis lin el niaj manoj, 8 kaj ordonis al liaj akuzantoj veni
antaŭ vin; kaj nun, ekzamenante lin, vi mem povos certiĝi pri
ĉio, pro kio ni lin akuzas. 9 Kaj la Judoj ankaŭ konsentis,
dirante, ke ĉi tio estas vera.

10 Tiam Paŭlo, kiam la provincestro signis, ke li parolu,
respondis:

Sciante, ke jam de multaj jaroj vi estas juĝisto por ĉi tiu
nacio, mi des pli volonte min defendas; 11 ĉar vi povas certiĝi,
ke pasis ne pli ol dek du tagoj, de kiam mi supreniris al
Jerusalem, por adorkliniĝi; 12 kaj ili ne trovis min disputanta
kun iu aŭ incitanta la popolon en la templo, nek en la sinagogoj,
nek en la urbo. 13 Kaj ili ne povas pruvi la aferojn, pri kiuj
ili nun akuzas min. 14 Sed mi konfesas al vi jenon: ke laŭ tiu
Vojo, kiun ili nomas sekto, mi adoras la Dion de miaj patroj,
kredante ĉion, kio estas laŭ la leĝo, kaj ĉion skribitan en la
profetoj; 15 kaj mi havas tiun esperon al Dio, kiun ili mem ankaŭ
akceptas, ke estos iam releviĝo de la justuloj kaj de la
maljustuloj. 16 En ĉi tio ankaŭ mi min ekzercadas, havi ĉiam
konsciencon neriproĉeblan antaŭ Dio kaj homoj. 17 Kaj post multe
da jaroj mi alvenis, por alporti al mia nacio almozojn kaj
oferojn; 18 ĉe tiaj okupoj ili trovis min sanktigitan en la
templo, ne kun homamaso, nek kun tumulto; sed ĉeestis iuj Judoj
el Azio, 19 kiuj devus esti ĉi tie antaŭ vi kaj fari akuzon, se
ili havus ion kontraŭ mi. 20 Alie ĉi tiuj mem diru, kian
malbonfaron ili trovis en mi, kiam mi staris antaŭ la sinedrio,
21 krom eble pri unu vorto, kiun mi jene kriis, starante inter
ili: Pri la releviĝo de la mortintoj mi estas juĝata de vi
hodiaŭ.

22 Sed Felikso, konante iom precize la Vojon, prokrastis rilate
ilin, kaj diris: Kiam alvenos la ĉefkapitano Lisias, tiam mi
decidos vian aferon. 23 Kaj li ordonis al la centestro gardi
Paŭlon kun malsevereco, kaj ne malpermesi al iu ajn el liaj
amikoj lin viziti kaj helpi.

24 Kaj post kelke da tagoj, Felikso venis kun sia edzino Drusila,
kiu estis Judino, kaj li venigis al si Paŭlon kaj aŭskultis lin
pri la fido al Kristo Jesuo. 25 Kaj dum Paŭlo rezonis pri
justeco, sinregado, kaj la juĝo estonta, Felikso timiĝis, kaj
respondis: La nunan fojon foriru; kiam mi havos oportunan tempon,
mi alvokos vin al mi. 26 Li ankaŭ esperis, ke mono estos donita
de Paŭlo al li, por ke li lin liberigu; tial li des pli ofte
venigis Paŭlon kaj interparoladis kun li. 27 Sed post du jaroj
Felikso estis anstataŭita de Porcio Festo; kaj Felikso, dezirante
akiri favoron ĉe la Judoj, lasis Paŭlon ligita.

Sekva Ĉapitro →