↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

La Agoj

Ĉapitro 23

1 Kaj Paŭlo, fikse rigardante la sinedrion, diris: Fratoj, mi
vivadis antaŭ Dio laŭ tute bona konscienco ĝis la nuna tago. 2
Kaj la ĉefpastro Ananias ordonis al la apudstarantoj frapi lian
buŝon. 3 Tiam diris Paŭlo al li: Dio vin frapos, vi kalkeblanka
muro; ĉu vi sidas, por juĝi min laŭ la leĝo, kaj kontraŭ la leĝo
ordonas, ke oni min frapu? 4 Kaj la apudstarantoj diris: Ĉu vi
insultas la ĉefpastron de Dio? 5 Kaj Paŭlo diris: Mi ne sciis,
fratoj, ke li estas ĉefpastro; ĉar estas skribite: Estron de via
popolo ne insultu. 6 Sed kiam Paŭlo eksciis, ke unu parto
konsistas el Sadukeoj, kaj la alia el Fariseoj, li ekkriis en la
sinedrio: Fratoj, mi estas Fariseo, filo de Fariseo; pri la
espero kaj la releviĝo de la mortintoj mi estas juĝata. 7 Kaj
kiam li tion diris, malpaco okazis inter la Fariseoj kaj la
Sadukeoj, kaj la ĉeestantaro dividiĝis. 8 Ĉar la Sadukeoj diras,
ke ne estas releviĝo, nek anĝelo, nek spirito; sed la Fariseoj
konfesas ambaŭ. 9 Kaj fariĝis bruego; kaj kelkaj skribistoj el la
partio de la Fariseoj stariĝis, kaj forte insistis, dirante: Ni
trovas nenian malbonon en ĉi tiu viro; kaj kio, se parolis al li
spirito aŭ anĝelo? 10 Kaj kiam fariĝis granda malpaco, la
ĉefkapitano, timante, ke Paŭlo estos disŝirita de ili, ordonis al
la soldataro malsupreniri kaj forkapti lin perforte el la mezo de
ili, kaj konduki lin en la fortikaĵon.

11 Kaj la sekvantan nokton la Sinjoro staris apud li, kaj diris:
Kuraĝu; ĉar kiel vi jam atestis pri mi en Jerusalem, tiel vi
devas atesti ankaŭ en Romo.

12 Kaj je la tagiĝo la Judoj konspiris, kaj per solena ĵuro sin
ligis, dirante, ke ili nek manĝos nek trinkos, ĝis ili mortigos
Paŭlon. 13 Kaj pli ol kvardek estis la tiel kunĵurintaj. 14 Kaj
ili venis al la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj, kaj diris: Ni per
solena ĵuro ligis nin gustumi nenion, ĝis ni mortigos Paŭlon. 15
Nun do vi kune kun la sinedrio instigu la ĉefkapitanon, ke li
konduku lin al vi, kvazaŭ vi volus juĝi pri la afero pli precize;
kaj ni, antaŭ ol li alproksimiĝos, estos pretaj pereigi lin. 16
Sed la filo de la fratino de Paŭlo, enveninte, aŭdis pri la
embusko, kaj li iris en la fortikaĵon, kaj pri tio sciigis
Paŭlon. 17 Kaj Paŭlo alvokis unu el la centestroj, kaj diris:
Konduku ĉi tiun junulon al la ĉefkapitano, ĉar li havas ion por
diri al li. 18 Li do prenis lin kaj kondukis lin al la
ĉefkapitano, kaj diris: La katenito Paŭlo min alvokis, kaj petis,
ke mi konduku al vi ĉi tiun junulon, kiu havas ion por diri al
vi. 19 Kaj la ĉefkapitano prenis lian manon, kaj, flankenirante,
demandis lin aparte: Kio estas tio, kion vi havas por diri al mi?
20 Kaj li diris: La Judoj interkonsentis peti, ke vi konduku
Paŭlon malsupren morgaŭ en la sinedrion, kvazaŭ ili intencus fari
pri li esploron iom pli precizan. 21 Sed ne konsentu al ili, ĉar
embuskas kontraŭ li pli ol kvardek el ili, kiuj per solena ĵuro
sin ligis nek manĝi nek trinki, ĝis ili lin pereigos; kaj nun ili
estas pretaj, kaj atendas de vi la promeson. 22 Tiam la
ĉefkapitano forsendis la junulon, ordonante al li: Eldiru al
neniu, ke vi sciigis min pri ĉi tio. 23 Kaj alvokinte du el la
centestroj, li diris: Pretigu ducent soldatojn, por ke ili iru
ĝis Cezarea, kun sepdek rajdistoj kaj ducent lancistoj, je la
tria horo nokte; 24 kaj provizu bestojn, por sidigi Paŭlon kaj
konduki lin sendanĝere al Felikso, la provincestro. 25 Kaj li
skribis leteron laŭ jena formo:

26 Klaŭdio Lisias al lia ekscelenco Felikso, la provincestro,
saluton. 27 Ĉi tiu viro estis kaptita de la Judoj, kaj ili volis
mortigi lin; sed mi alvenis kun la soldataro kaj forsavis lin,
sciiĝinte, ke li estas Romano. 28 Kaj dezirante scii la kaŭzon,
pro kio ili lin akuzas, mi lin enkondukis en ilian sinedrion; 29
kaj mi trovis lin akuzata pri demandoj rilatantaj al ilia leĝo,
sed havanta nenian akuzon meritantan morton aŭ katenojn. 30 Kaj
ĉar oni montris al mi, ke estos konspiro kontraŭ la viro, mi tuj
sendis lin al vi, ordonante ankaŭ, ke liaj akuzantoj atestu
kontraŭ li antaŭ vi.

31 Tial la soldatoj, kiel estis ordonite al ili, prenis Paŭlon
kaj kondukis lin nokte al Antipatris. 32 Kaj en la sekvanta tago
ili lasis la rajdistojn iri kun li, kaj ili ekiris returne al la
fortikaĵo; 33 sed tiuj, enirinte en Cezarean kaj transdoninte la
leteron al la provincestro, enkondukis ankaŭ Paŭlon antaŭ lin. 34
Kaj kiam li ĝin legis, li demandis, el kiu provinco li venas; kaj
kiam li sciiĝis, ke li estas el Kilikio, 35 li diris: Mi
aŭskultos vian proceson, kiam viaj akuzantoj ankaŭ ĉeestos; kaj
li ordonis, ke oni gardu lin en la palaco de Herodo.

Sekva Ĉapitro →