↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

La Agoj

Ĉapitro 22

1 Fratoj kaj patroj, aŭskultu la pledon, kiun mi faras nun antaŭ
vi.

2 Kaj kiam ili aŭdis, ke li parolas al ili en la Hebrea lingvo,
ili des pli silentiĝis; kaj li diris:

3 Mi estas Judo, naskita en Tarso en Kilikio, sed edukita en ĉi
tiu urbo ĉe la piedoj de Gamaliel, kaj instruita laŭ la preciza
maniero de nia prapatra leĝo, kaj mi estis fervora pro Dio, kiel
vi ĉiuj estas hodiaŭ. 4 Kaj mi persekutis ĉi tiun Vojon ĝis la
morto, katenante kaj en karcerojn transdonante virojn kaj
virinojn. 5 Kiel ankaŭ atestas pri mi la ĉefpastro kaj la tuta
pliaĝularo, de kiuj mi ankaŭ ricevis leterojn por la fratoj, kaj
iris al Damasko, por konduki tiujn, kiuj tie estis, katenitajn al
Jerusalem, por puniĝi. 6 Kaj dum mi vojaĝis kaj alproksimiĝis al
Damasko, ĉirkaŭ tagmezo subite ekbrilis el la ĉielo granda lumo
ĉirkaŭ mi. 7 Kaj mi falis sur la teron, kaj aŭdis voĉon dirantan
al mi: Saŭlo, Saŭlo, kial vi min persekutas? 8 Kaj mi respondis:
Kiu vi estas, Sinjoro? Kaj li diris al mi: Mi estas Jesuo, la
Nazaretano, kiun vi persekutas. 9 Kaj tiuj, kiuj estis kun mi,
vidis ja la lumon, sed ne aŭdis la voĉon de tiu, kiu parolis al
mi. 10 Kaj mi diris: Kion mi faru, Sinjoro? Kaj la Sinjoro diris
al mi: Leviĝu, kaj iru al Damasko; kaj tie vi ricevos informon
pri ĉio, kio estas difinita, ke vi ĝin faru. 11 Kaj, ĉar mi ne
povis vidi pro la gloro de tiu lumo, mi eniris en Damaskon mane
kondukata de tiuj, kiuj estis kun mi. 12 Kaj unu Ananias, piulo
laŭ la leĝo, bone atestata de ĉiuj Judoj tie loĝantaj, 13 venis
al mi, kaj apudstarante, diris al mi: Frato Saŭlo, ricevu vian
vidpovon. Kaj en tiu sama horo mi ekvidis, kaj lin rigardis. 14
Kaj li diris: La Dio de niaj patroj difinis vin, por ke vi sciu
Lian vojon kaj vidu la Justulon kaj aŭdu voĉon el lia buŝo. 15
Ĉar vi estos lia atestanto antaŭ ĉiuj homoj pri ĉio, kion vi
vidis kaj aŭdis. 16 Kaj nun kial vi prokrastas? leviĝu, kaj
baptiĝu, kaj forlavu viajn pekojn, vokante lian nomon. 17 Kaj
reveninte al Jerusalem kaj preĝante en la templo, mi estis en
ekstazo, 18 kaj mi vidis lin dirantan al mi: Rapidu, kaj eliru
tuj el Jerusalem, ĉar ili ne akceptos vian ateston pri mi. 19 Kaj
mi diris: Sinjoro, ili mem scias, ke mi malliberigis kaj batis en
ĉiuj sinagogoj tiujn, kiuj kredas al vi; 20 kaj kiam estis
verŝata la sango de via martiro Stefano, mi ankaŭ staris apude
kaj konsentis, kaj gardis la vestojn de tiuj, kiuj lin mortigis.
21 Kaj li diris al mi: Foriru; ĉar mi vin sendos malproksimen al
la nacianoj.

22 Ili aŭskultis lin ĝis tiu vorto, sed tiam ili levis sian
voĉon, dirante: Forigu tian homon de sur la tero; ĉar ne decas,
ke li vivu. 23 Kaj dum ili kriis kaj forĵetis siajn vestojn kaj
ĵetis polvon en la aeron, 24 la ĉefkapitano ordonis konduki lin
en la fortikaĵon, kaj diris, ke oni ekzamenu lin per skurĝado,
por ke li sciiĝu, kial oni tiel forte kriis kontraŭ li. 25 Kaj
kiam ili ligis lin per rimenoj, Paŭlo diris al la apudstaranta
centestro: Ĉu estas laŭleĝe por vi skurĝi Romanon ne kondamnitan?
26 Kaj kiam la centestro tion aŭdis, li iris al la ĉefkapitano
kaj raportis, dirante: Kion vi celas fari? ĉar ĉi tiu viro estas
Romano. 27 Kaj la ĉefkapitano venis, kaj diris al li: Diru al mi,
ĉu vi estas Romano? Kaj li diris: Jes. 28 Kaj la ĉefkapitano
respondis: Per granda sumo mi akiris tiun civitanecon. Kaj Paŭlo
respondis: Sed mi naskiĝis tia. 29 Tiuj do, kiuj devis ekzameni
lin, tuj foriris de li; kaj la ĉefkapitano ankaŭ timis,
konstatinte, ke tiu estas Romano, kaj ke li lin ligis.

30 Sed en la sekvanta tago, ĉar li volis certiĝi, pri kio la
Judoj lin akuzis, li malligis al li la katenojn, kaj ordonis, ke
la ĉefpastroj kaj la tuta sinedrio kunvenu; kaj li kondukis
Paŭlon malsupren, kaj starigis lin antaŭ ili.

Sekva Ĉapitro →