↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

La Agoj

Ĉapitro 21

1 Kaj kiam ni, apartiĝinte de ili, ekŝipiris, ni rekte veturis al
Kos, kaj en la sekvanta tago al Rodo, kaj de tie al Patara; 2 kaj
trovinte ŝipon transirontan al Fenikio, ni enŝipiĝis kaj
ekveturis. 3 Kaj ekvidinte Kipron kaj lasinte ĝin maldekstre, ni
veturis al Sirio, kaj elŝipiĝis en Tiro; ĉar tie la ŝipo devis
senŝarĝiĝi. 4 Kaj trovinte la disĉiplojn, ni restis tie sep
tagojn; kaj tiuj diris al Paŭlo per la Spirito, ke li ne aliru
Jerusalemon. 5 Kaj pasiginte la tagojn, ni eliris kaj ekvojaĝis;
kaj ili ĉiuj kune kun edzinoj kaj infanoj akompanis nin ĝis
ekster la urbo; kaj genuiĝinte sur la marbordo, ni preĝis; 6 kaj
adiaŭinte unuj aliajn, ni enŝipiĝis, kaj ili returne iris hejmen.

7 Kaj fininte la marvojaĝon de Tiro, ni alvenis ĉe Ptolemais; kaj
ni salutis la fratojn, kaj restis kun ili unu tagon. 8 Kaj en la
sekvanta tago ni foriris, kaj alvenis en Cezarean; kaj enirinte
en la domon de la evangeliisto Filipo, kiu estis unu el la sepo,
ni restis ĉe li. 9 Ĉi tiu havis kvar filinojn virgulinojn, kiuj
profetadis. 10 Kaj dum ni restis tie ankoraŭ dum kelke da tagoj,
unu profeto, nomata Agabo, alvojaĝis el Judujo. 11 Kaj veninte al
ni, li prenis la zonon de Paŭlo, kaj ligis siajn piedojn kaj
manojn, kaj diris: Tiele diras la Sankta Spirito: Tiamaniere la
Judoj en Jerusalem ligos la viron, kies estas ĉi tiu zono, kaj
ili transdonos lin en la manojn de la nacianoj. 12 Kaj aŭdinte
tion, ni kaj la tieuloj petis lin, ke li ne aliru Jerusalemon. 13
Sed Paŭlo respondis: Kion vi faras, plorante kaj dispremante mian
koron? ĉar mi estas preta ne nur esti ligita, sed ankaŭ morti en
Jerusalem pro la nomo de la Sinjoro Jesuo. 14 Kaj kiam li ne
konsentis, ni silentis, dirante: Plenumiĝu la volo de la Sinjoro.

15 Kaj post tiuj tagoj ni pretigis niajn pakaĵojn, kaj supreniris
al Jerusalem. 16 Kaj iris ankaŭ kun ni kelkaj el la disĉiploj el
Cezarea, kunkondukante Mnasonon, Kipranon, unuatempan disĉiplon,
ĉe kiu ni devis loĝadi.

17 Kaj kiam ni alvenis en Jerusalemon, la fratoj nin ĝoje
akceptis. 18 Kaj la sekvantan tagon Paŭlo akompanis nin al
Jakobo, kaj ĉiuj presbiteroj ĉeestis. 19 Kaj salutinte ilin, li
rakontis detale ĉion, kion Dio faris inter la nacianoj per lia
servado. 20 Kaj tion aŭdinte, ili gloris Dion; kaj ili diris al
li: Vi vidas, frato, kiom da miloj da kredantoj estas el inter la
Judoj, kaj ili ĉiuj estas fervoruloj por la leĝo; 21 kaj oni
raportis al ili pri vi, ke vi instruas ĉiujn Judojn, kiuj estas
inter la nacianoj, forlasi Moseon, dirante, ke ili ne cirkumcidu
la infanojn, nek sekvu la kutimojn. 22 Kio do estas? nepre ili
aŭdos, ke vi venis. 23 Faru do tion, kion ni diras al vi: Ni
havas kvar virojn, kiuj faris sanktan promeson; 24 prenu ĉi
tiujn, sanktigu vin kun ili, kaj pagu iliajn elspezojn, por ke
ili razu sian kapon; kaj ĉiuj scios, ke nenia vero estas en tio,
kion oni raportis pri vi, sed ke vi mem ankaŭ iradas orde,
observante la leĝon. 25 Sed koncerne la nacianojn, kiuj ekkredis,
ni jam skribis, decidante, ke ili gardu sin kontraŭ
idoloferitaĵoj kaj sango kaj sufokitaĵo kaj malĉasteco. 26 Tiam
Paŭlo alprenis al si la virojn, kaj, sanktiginte sin kun ili, en
la sekvanta tago li eniris en la templon, kaj deklaris la
plenumon de la tagoj de la purigado, ĝis la oferaĵo estos
alportita por ĉiu el ili.

27 Kaj kiam la sep tagoj preskaŭ finiĝis, la Judoj el Azio,
vidinte lin en la templo, incitis la tutan homamason, kaj lin
kaptis, 28 ekkriante: Izraelidoj, helpu: Jen estas la viro, kiu
ĉie instruadas ĉiujn kontraŭ la popolo kaj la leĝo kaj ĉi tiu
loko, kaj ankaŭ li kondukis Grekojn en la templon kaj profanis ĉi
tiun sanktan lokon. 29 Ĉar ili antaŭe vidis kun li en la urbo la
Efesanon Trofimo; kaj ili supozis, ke Paŭlo kondukis lin en la
templon. 30 Kaj la tuta urbo ekscitiĝis, kaj la popolo kunkuris;
kaj preninte Paŭlon, oni trenis lin ekster la templon; kaj tuj la
pordoj estis ŝlositaj. 31 Kaj dum ili penis lin mortigi, famo
venis al la ĉefkapitano de la kohorto, ke la tuta Jerusalem
tumultas. 32 Kaj li tuj kunvokis soldatojn kaj centestrojn, kaj
kuris malsupren sur ilin; kaj ĉi tiuj, vidinte la ĉefkapitanon
kaj soldatojn, ĉesis bati Paŭlon. 33 Tiam la ĉefkapitano
alproksimiĝis, kaj arestis lin, kaj ordonis, ke oni ligu lin per
du katenoj, kaj demandis, kiu li estas, kaj kion li faris. 34 Kaj
la amaso kriadis diverse ion kaj alion; kaj, ne povante konstati
la ĝuston pro la tumulto, li ordonis, ke oni konduku lin en la
fortikaĵon. 35 Kaj kiam li venis sur la ŝtuparon, li estis
portata de la soldatoj pro la perforto de la amaso; 36 ĉar la
multego de la popolo sekvis, kriante: Forigu lin!

37 Kaj Paŭlo, jam enkondukota en la fortikaĵon, diris al la
ĉefkapitano: Ĉu estas permesate al mi diri ion al vi? Kaj li
diris: Ĉu vi scias la Grekan lingvon? 38 Ĉu vi ne estas la
Egipto, kiu antaŭ kelka tempo ekmovis ribele kaj elkondukis en la
dezerton la kvar mil virojn de la Sikarioj? 39 Sed Paŭlo diris:
Mi estas Judo el Tarso en Kilikio, burĝo de urbo ne malnobla; kaj
mi petas vin, permesu al mi paroli al la popolo. 40 Kaj kiam li
tion permesis, Paŭlo, starante sur la ŝtuparo, gestis per la mano
al la popolo; kaj kiam fariĝis granda silento, li parolis al ili
en la Hebrea lingvo, dirante:

Sekva Ĉapitro →