↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

La Agoj

Ĉapitro 14

1 Kaj en Ikonio ili ambaŭ eniris en la sinagogon de la Judoj, kaj
tiel parolis, ke granda amaso da Judoj kaj Grekoj kredis. 2 Sed
la nekredantaj Judoj ekscitis kaj malbonigis la animojn de la
nacianoj kontraŭ la fratoj. 3 Tial ili restis longan tempon tie,
sentime parolante en la Sinjoro, kiu atestadis pri la vorto de
Sia graco, lasante, ke signoj kaj mirakloj fariĝu per iliaj
manoj. 4 Sed la loĝantaro de la urbo dividiĝis; unuj estis kun la
Judoj, kaj aliaj kun la apostoloj. 5 Kaj kiam fariĝis atenco de
la nacianoj kaj ankaŭ de la Judoj kun iliaj regantoj, por ataki
kaj ŝtonmortigi ilin, 6 sciiĝinte pri ĝi, ili forsavis sin en la
urbojn de Likaonio--Listran kaj Derben kaj la ĉirkaŭaĵon; 7 kaj
tie ili proklamis la evangelion.

8 Kaj en Listra sidadis unu viro senforta en la piedoj, kiu estis
lama de la patrina ventro, kaj neniam piediris. 9 Li aŭdis Paŭlon
paroli; kaj ĉi tiu, fikse rigardante lin, kaj vidante, ke ili
havas fidon por esti sanigita, 10 diris per laŭta voĉo: Stariĝu
rekte sur viaj piedoj. Kaj li salte leviĝis kaj piediris. 11 Kaj
la homamaso, vidinte tion, kion Paŭlo faris, levis sian voĉon,
kaj diris en la Likaonia lingvo: La dioj en homa formo
malsupreniris al ni. 12 Kaj Barnabason ili nomis Zeŭs, kaj Paŭlon
Hermes, ĉar ĉi tiu estis la ĉefa parolanto. 13 Kaj la pastro de
la Zeŭs, kiu estis antaŭ la urbo, alkondukis bovojn kaj
girlandojn al la pordegoj, kaj volis oferi kun la homamasoj. 14
Sed la apostoloj Paŭlo kaj Barnabas, aŭdinte, disŝiris siajn
vestojn, kaj antaŭensaltis en la amason, kriante, 15 kaj dirante:
Ho viroj, kial vi tion faras? Ni ankaŭ estas homoj, samsentaj
kiel vi, kaj ni alportas al vi evangelion, por turni vin de ĉi
tiuj vantaĵoj al la vivanta Dio, kiu faris la ĉielon kaj la teron
kaj la maron kaj ĉion en ili; 16 kaj kiu en la pasintaj
generacioj permesis, ke ĉiuj nacioj iru siajn proprajn vojojn. 17
Tamen Li ne lasis Sin sen atesto, ĉar Li bonfaris, donante al vi
pluvojn el la ĉielo kaj fruktoportajn sezonojn, plenigante viajn
korojn per nutraĵo kaj feliĉo. 18 Kaj tiel dirante, ili apenaŭ
retenis la amasojn de oferado al ili.

19 Sed alvenis Judoj el Antioĥia kaj Ikonio, kaj, instiginte la
amason, ili priĵetis Paŭlon per ŝtonoj, kaj trenis lin ekster la
urbon, pensante, ke li mortis. 20 Sed kiam la disĉiploj staris
ĉirkaŭ li, li leviĝis, kaj eniris en la urbon; kaj en la sekvanta
tago li eliris kun Barnabas al Derbe. 21 Kaj proklaminte la
evangelion al tiu urbo, kaj varbinte multajn disĉiplojn, ili
revenis al Listra kaj Ikonio kaj Antioĥia, 22 firmigante la
animojn de la disĉiploj, kaj admonante, ke ili restu en la fido,
kaj ke tra multaj suferoj ni devas eniri en la regnon de Dio. 23
Kaj elektinte presbiterojn por ili en ĉiu eklezio, kaj preĝinte
kun fastado, ili rekomendis ilin al la Sinjoro, al kiu ili
ekkredis. 24 Kaj trairinte Pisidion, ili venis en Pamfilion. 25
Kaj parolinte la vorton en Perga, ili malsupreniris al Atalia; 26
kaj de tie ili ŝipiris al Antioĥia, de kie ili estis konfiditaj
al la graco de Dio por la laboro, kiun ili plenumis. 27 Kaj kiam
ili alvenis, ili kunvenigis la eklezion, kaj rakontis ĉion, kion
Dio per ili faris, kaj ke Li malfermis al la nacianoj pordon de
fido. 28 Kaj ili restis kelkan tempon kun la disĉiploj.

Sekva Ĉapitro →