↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

La Agoj

Ĉapitro 15

1 Kaj iuj homoj vojaĝis tien el Judujo, kaj instruis la fratojn:
Se vi ne cirkumcidiĝos laŭ la moro de Moseo, vi ne povas saviĝi.
2 Kaj kiam Paŭlo kaj Barnabas havis ne malgrandan malkonsenton
kaj diskutadon kontraŭ ili, oni aranĝis, ke Paŭlo kaj Barnabas
kaj aliaj tieuloj iru Jerusalemon al la apostoloj kaj presbiteroj
pri tiu demando. 3 Ili do, forkondukite de la eklezio, trairis
Fenikion kaj Samarion, anoncante la konvertadon de la nacianoj,
kaj faris grandan ĝojon al ĉiuj fratoj. 4 Kaj alveninte en
Jerusalemon, ili estis akceptitaj de la eklezio kaj apostoloj kaj
presbiteroj, kaj raportis ĉion, kion Dio faris per ili. 5 Sed
leviĝis iuj kredantoj el la sekto de la Fariseoj, dirante: Estas
necese cirkumcidi ilin, kaj ordoni, ke ili observu la leĝon de
Moseo.

6 Kaj kunvenis la apostoloj kaj presbiteroj, por esplori tiun
aferon. 7 Kaj post multe da diskutado, Petro stariĝis, kaj diris
al ili:

Fratoj, vi scias, ke jam antaŭ longe Dio elektis min el inter vi,
por ke per mia buŝo la nacianoj aŭdu la vorton de la evangelio
kaj kredu. 8 Kaj Dio, kiu konas la korojn, atestis al ili,
donante al ili la Sanktan Spiriton tiel same, kiel al ni; 9 kaj
Li faris nenian diferencon inter ni kaj ili, per la fido
puriginte iliajn korojn. 10 Nun do kial vi incitas Dion,
dezirante meti sur la kolon de la disĉiploj jugon, kiun povis
porti nek niaj patroj, nek ni? 11 Sed ni kredas pri nia savo per
la graco de la Sinjoro Jesuo tiel same, kiel ankaŭ ili.

12 Kaj silentis la tuta amaso; kaj ili aŭskultis, dum Paŭlo kaj
Barnabas rakontis, kiom da signoj kaj mirakloj Dio faris ĉe la
nacianoj per ili. 13 Kaj kiam ili ĉesis paroli, Jakobo respondis,
dirante:

Fratoj, aŭskultu min; 14 Simeon rakontis, kiel unue Dio vizitis
nacianojn, por elekti el ili popolon por Sia nomo. 15 Kaj al tio
konsentas la vortoj de la profetoj, kiel estas skribite:

16   Post tio Mi revenos,
     Kaj Mi restarigos la falintan tabernaklon de David,
     Mi restarigos la detruitaĵojn,
     Kaj Mi rekonstruos ĝin;
17   Por ke strebu al la Eternulo la ceteraj homoj
     Kaj ĉiuj nacioj, inter kiuj estas proklamata Mia nomo,
     Diras la Eternulo,
18   Kiu tion faras jam de la tempo antikva.

19 Tial mi decidas, ke ni ne ĝenu tiujn el la nacianoj, kiuj
turniĝas al Dio; 20 sed ni admonu ilin, ke ili detenu sin de
malpuriĝoj ĉe idoloj kaj de malĉasteco kaj de sufokitaĵoj kaj de
sango. 21 Ĉar de post antikvaj generacioj Moseo havas en ĉiuj
urboj tiujn, kiuj lin predikas, legate en la sinagogoj ĉiusabate.

22 Tiam al la apostoloj kaj presbiteroj kun la tuta eklezio
ŝajnis bone elekti virojn el inter si kaj sendi ilin al Antioĥia
kun Paŭlo kaj Barnabas: nome Judas, alnomata Barsabas, kaj Silas,
viroj konataj inter la fratoj; 23 kaj ili sendis per ili la jenan
leteron: La apostoloj kaj presbiteroj, al la fratoj, kiuj estas
el la nacianoj en Antioĥia kaj Sirio kaj Kilikio, kun saluto: 24
Ĉar ni aŭdis, ke iuj el ni ĝenis vin per vortoj maltrankviligaj
por viaj animoj, al kiuj ni ne ordonis tion, 25 ŝajnis bone al ni
unuanime, ke ni elektu virojn kaj sendu ilin al vi kun niaj
amataj Barnabas kaj Paŭlo, 26 homoj, kiuj riskis siajn vivojn pro
la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo. 27 Ni do sendis Judason kaj
Silason, kiuj ankaŭ mem buŝe diros tion saman. 28 Ĉar al la
Sankta Spirito kaj al ni ŝajnis bone meti sur vin nenian alian
ŝarĝon, krom la jenaj necesaj aferoj: 29 ke oni sin detenu de
idoloferitaĵoj kaj de sango kaj de sufokitaĵoj kaj de malĉasteco;
se vi vin gardos kontraŭ tio, vi bone agos. Adiaŭ!

30 Ili do, forsendite, iris al Antioĥia; kaj kunveniginte la
amason, ili transdonis la leteron. 31 Kaj leginte ĝin, ili ĝojis
pro la konsolo. 32 Kaj Judas kaj Silas, kiuj estis ankaŭ mem
profetoj, konsolis la fratojn per multe da parolo kaj firmigis
ilin. 33 Kaj pasiginte kelkan tempon, ili kun paco foriris de la
fratoj al siaj forsendintoj. (34 Tamen plaĉis al Silas tie
restadi.) 35 Sed Paŭlo kaj Barnabas restis en Antioĥia,
instruante kaj predikante, kun multaj aliaj, la vorton de la
Sinjoro.

36 Kaj post kelke da tagoj Paŭlo diris al Barnabas: Ni reiru, kaj
vizitu niajn fratojn en ĉiu urbo, kie ni proklamis la vorton de
la Sinjoro, kaj vidu, kiel ili fartas. 37 Kaj Barnabas konsilis
kunpreni Johanon, alnomatan Marko. 38 Sed Paŭlo ne aprobis
kunpreni tiun, kiu sin fortiris de ili en Pamfilio, kaj ne
kuniris en la laboron. 39 Kaj fariĝis disputo, tiel ke ili
disiĝis unu de la alia; kaj Barnabas, kunprenante Markon, ŝipiris
al Kipro; 40 sed Paŭlo, elektinte Silason, foriris, konfidite de
la fratoj al la graco de Dio. 41 Kaj li iris tra Sirio kaj
Kilikio, firmigante la ekleziojn.

Sekva Ĉapitro →