↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

La Agoj

Ĉapitro 13

1 Kaj en Antioĥia, en la tiea eklezio, estis profetoj kaj
instruistoj, Barnabas, kaj Simeon, nomata Niger, kaj Lucio, la
Kirenano, kaj Manaen, kunvartito de la tetrarĥo Herodo, kaj
Saŭlo. 2 Kaj dum ili faris servon al la Sinjoro kaj fastis, la
Sankta Spirito diris: Apartigu al mi Barnabason kaj Saŭlon por
tiu laboro, al kiu mi ilin vokis. 3 Tiam, fastinte kaj preĝinte
kaj metinte sur ilin la manojn, ili forsendis ilin.

4 Kaj ĉi tiuj, forkondukite de la Sankta Spirito, malsupreniris
al Seleŭkia; kaj de tie ili ŝipiris al Kipro. 
5 Kaj estante en
Salamis, ili proklamis la vorton de Dio en la sinagogoj de la
Judoj; kaj ili havis Johanon kiel helpanton. 6 Kaj trairinte la
tutan insulon ĝis Pafos, ili trovis unu magiiston, Judan falsan
profeton, kies nomo estis Bar-Jesuo, 7 kiu estis kun la
prokonsulo Sergio Paŭlo, prudenta viro. Ĉi tiu venigis al si
Barnabason kaj Saŭlon, kaj deziris aŭdi la vorton de Dio. 8 Sed
kontraŭstaris al ili Elimas, la magiisto (ĉar tion signifas lia
nomo), penante deturni la prokonsulon for de la fido. 9 Sed
Saŭlo, kiu estas Paŭlo, plenigite de la Sankta Spirito kaj fikse
rigardante lin, 10 diris: Ho vi, plena de ĉia trompo kaj
ruzemeco, filo de diablo, malamiko de ĉia justeco, ĉu vi ne ĉesos
defleksi la rektajn vojojn de la Sinjoro? 11 Kaj nun jen la mano
de la Sinjoro estas sur vi, kaj vi estos blinda, ne vidante la
sunon dum kelka tempo. Kaj tuj falis sur lin nebulo kaj mallumo,
kaj ĉirkaŭvagante, li serĉis mankondukantojn. 12 Tiam la
prokonsulo, vidinte la okazintaĵon, kredis, mirigite de la
instruado de la Sinjoro.

13 Sed Paŭlo kaj liaj akompanantoj ekŝipiris de Pafos kaj venis
al Perga en Pamfilio; kaj Johano forlasis ilin kaj reiris al
Jerusalem. 14 Sed ili, trapasante de Perga venis al Antioĥia en
Pisidio; kaj en la sabato ili eniris en la sinagogon, kaj
sidiĝis. 15 Kaj post la legado de la leĝo kaj la profetoj, la
sinagogestroj sendis al ili, dirante: Fratoj, se estas ĉe vi
vorto de admono por la popolo, parolu. 16 Kaj Paŭlo, stariĝinte
kaj gestinte per la mano, diris:

Izraelidoj, kaj vi, kiuj timas Dion, aŭskultu. 
17 La Dio de ĉi
tiu popolo Izrael elektis niajn patrojn, kaj altigis la popolon
dum la loĝado en Egiptujo, kaj per alta brako elkondukis ilin el
tie. 18 Kaj en la daŭro de ĉirkaŭ kvardek jaroj Li toleris ilian
konduton en la dezerto. 19 Kaj eksterminte sep naciojn en la
lando Kanaana, Li donis al ili ilian landon kiel heredon por
ĉirkaŭ kvarcent kvindek jaroj; 20 kaj post tio Li donis juĝistojn
ĝis la profeto Samuel. 21 Kaj poste ili petis reĝon; kaj Dio
donis al ili Saulon, filon de Kiŝ, viron el la tribo de Benjamen,
por kvardek jaroj. 22 Kaj formetinte lin, Li levis al ili Davidon
kiel reĝon, pri kiu Li parolis, atestante: Mi trovis Davidon,
filon de Jiŝaj, viron laŭ Mia koro; li plenumos Mian tutan volon.
23 El lia idaro Dio laŭ promeso venigis al Izrael Savanton,
Jesuon, 24 kiam Johano jam predikis antaŭ lia alveno la bapton de
pento al la tuta popolo Izrael. 25 Kaj dum Johano plenumis sian
kuradon, li diris: Kiu vi supozas, ke mi estas? mi ne estas tiu.
Sed jen venas post mi unu, al kiu mi ne estas inda malligi la
sandalojn de la piedoj. 26 Fratoj, idoj el la raso de Abraham,
kaj tiuj inter vi, kiuj timas Dion, al ni estas sendita la vorto
de ĉi tiu savo. 27 Ĉar la loĝantoj en Jerusalem kaj iliaj
regantoj ne konis lin; kaj kondamnante lin, ili plenumis la
voĉojn de la profetoj ĉiusabate legatajn. 28 Kaj trovinte en li
nenian kaŭzon de morto, ili tamen petis Pilaton mortigi lin. 29
Kaj plenuminte ĉion, kio estis skribita pri li, ili forprenis lin
de la lignaĵo kaj metis lin en tombon. 30 Sed Dio levis lin el la
mortintoj; 31 kaj li estis vidata multajn tagojn de tiuj, kiuj
venis kun li el Galileo en Jerusalemon, kaj ili nun estas liaj
atestantoj ĉe la popolo. 32 Kaj ni alportas al vi bonan sciigon
pri la promeso farita al la patroj, 33 ke Dio plenumis tion al
ni, la filoj, relevinte Jesuon, kiel ankaŭ estas skribite en la
dua psalmo: Vi estas Mia Filo, hodiaŭ Mi vin naskis. 34 Kaj pri
tio, ke Li relevis lin el la mortintoj, jam ne venontan en
forputron, Li parolis jene: Mi donos al vi la fidindajn
favorkoraĵojn de David. 35 Ĉar li ankaŭ diris en alia psalmo: Vi
ne permesos, ke Via sanktulo forputru. 36 Ĉar David, servinte en
sia generacio al la intenco de Dio, ekdormis, kaj alkolektiĝis al
siaj patroj kaj vidis forputron; 37 sed tiu, kiun Dio relevis, ne
vidis forputron. 38 Estu do sciate al vi, fratoj, ke per ĉi tiu
estas proklamata al vi pardonado de pekoj; 39 kaj ĉiu kredanto al
li estas pravigita pri ĉio, pri kio vi ne povis esti pravigitaj
per la leĝo de Moseo. 40 Gardu vin do, ke ne venu sur vin tio,
kio estas dirita en la profetoj:

41   Rigardu, vi malestimantoj, kaj miru, kaj malaperu,
     Ĉar en via tempo Mi faras ion,
     Kion vi ne kredus, se oni rakontus al vi.

42 Kaj dum ili eliris el la sinagogo, oni petegis, ke ĉi tiuj
vortoj estu parolataj al ili la venontan sabaton. 43 Kaj kiam la
sinagogo disiĝis, multaj el la Judoj kaj el la piaj prozelitoj
sekvis Paŭlon kaj Barnabason, kiuj, alparolante ilin, urĝe
admonis ilin persisti en la graco de Dio.

44 En la sekvanta sabato preskaŭ la tuta urbo kolektiĝis, por
aŭdi la vorton de Dio. 45 Kaj la Judoj, vidante la homamasojn,
pleniĝis de ĵaluzo, kaj kontraŭdiris la dirojn de Paŭlo, kaj
blasfemis. 46 Kaj Paŭlo kaj Barnabas, parolante kuraĝe, diris:
Estis necese paroli al vi unue la vorton de Dio. Sed ĉar vi
forpuŝis ĝin kaj ne juĝas vin indaj je la eterna vivo, jen ni
turnas nin al la nacianoj. 47 Ĉar tiel ordonis al ni la Sinjoro:

     Mi vin metis kiel lumon por la nacioj,
     Por ke vi estu por savo ĝis la plej malproksima parto de la
          tero.

48 Kaj aŭdinte tion, la nacianoj ĝojis, kaj gloris la vorton de
Dio; kaj el ili kredis ĉiuj, kiuj estis difinitaj por eterna
vivo. 49 Kaj la vorto de la Sinjoro estis disportata tra la tuta
regiono. 50 Sed la Judoj incitis la piajn virinojn bonfamajn kaj
la ĉefojn de la urbo, kaj instigis persekutadon kontraŭ Paŭlo kaj
Barnabas, kaj forpelis ilin el siaj limoj. 51 Sed ili forskuis la
polvon de siaj piedoj kontraŭ ili, kaj iris al Ikonio. 52 Kaj la
disĉiploj pleniĝis de ĝojo kaj de la Sankta Spirito.

Sekva Ĉapitro →