↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

La Agoj

Ĉapitro 9

1 Kaj Saŭlo, ankoraŭ spirante minacojn kaj mortigon kontraŭ la
disĉiploj de la Sinjoro, iris al la ĉefpastro, 2 kaj petis de li
leterojn al la sinagogoj en Damasko, por ke, se li eble trovos
homojn, aliĝintajn al la Vojo, ĉu virojn aŭ virinojn, li
alkonduku ilin katenitajn al Jerusalem. 3 Kaj dum li vojaĝis, li
alproksimiĝis al Damasko; kaj subite ekbrilegis ĉirkaŭ li lumo el
la ĉielo; 4 kaj li falis sur la teron, kaj aŭdis voĉon dirantan
al li: Saŭlo, Saŭlo, kial vi min persekutas? 5 Kaj li diris: Kiu
vi estas, ho Sinjoro? Kaj tiu diris: Mi estas Jesuo, kiun vi
persekutas; 6 sed leviĝu, kaj eniru en la urbon, kaj estos dirite
al vi, kion vi devas fari. 7 Kaj liaj kunvojaĝantoj staris mutaj,
aŭdante la voĉon, sed vidante neniun. 8 Kaj Saŭlo leviĝis de la
tero; kaj kiam liaj okuloj malfermiĝis, li vidis nenion; kaj ili
kondukis lin je la mano, kaj venigis lin en Damaskon. 9 Kaj li
estis sen vidpovo tri tagojn; kaj ne manĝis, nek trinkis.

10 Kaj en Damasko estis unu disĉiplo nomata Ananias; kaj la
Sinjoro diris al li en vizio: Ananias. Kaj li respondis: Jen mi,
Sinjoro. 11 Kaj la Sinjoro diris al li: Leviĝu, kaj iru sur la
straton, kiun oni nomas Rekta, kaj serĉu en la domo de Judas
viron, nomatan Saŭlo, el Tarso; ĉar jen li preĝas; 12 kaj li
vidis viron, nomatan Ananias, enirantan kaj metantan sur lin la
manojn, por ke li ricevu vidpovon. 13 Sed Ananias respondis:
Sinjoro, mi aŭdis de multaj pri ĉi tiu viro, kiom da malbono li
faris kontraŭ viaj sanktuloj en Jerusalem; 14 kaj ĉi tie li havas
de la ĉefpastroj aŭtoritaton kateni ĉiujn, kiuj vokas vian nomon.
15 Sed la Sinjoro diris al li: Ekiru, ĉar li estas elektita ilo
por mi, por porti mian nomon antaŭ la nacianoj kaj la reĝoj kaj
la Izraelidoj; 16 ĉar mi montros al li, kiom li devas suferi pro
mia nomo. 17 Kaj Ananias ekiris, kaj eniris en la domon, kaj
metinte sur lin la manojn, diris: Frato Saŭlo, min sendis la
Sinjoro Jesuo, kiu aperis al vi en la vojo, laŭ kiu vi venis, por
ke vi ricevu vidpovon kaj pleniĝu de la Sankta Spirito. 18 Kaj
tuj falis de liaj okuloj kvazaŭ skvamoj; kaj li tuj ricevis
vidpovon, kaj leviĝis kaj baptiĝis; 19 kaj preninte nutraĵon, li
refortiĝis.

Kaj dum kelke da tagoj li restis kun la disĉiploj en Damasko. 20
Kaj en la sinagogoj li tuj proklamis Jesuon, ke li estas la Filo
de Dio. 21 Kaj miregis ĉiuj, kiuj lin aŭdis, kaj ili diris: Ĉu li
ne estas tiu, kiu en Jerusalem pereigis tiujn, kiuj vokis ĉi tiun
nomon? kaj li venis ĉi tien por tio, ke li konduku ilin
katenitajn antaŭ la ĉefpastrojn. 22 Sed Saŭlo des pli fortiĝis,
kaj li konfuzis la Judojn loĝantajn en Damasko, pruvante, ke tiu
estas la Kristo.

23 Kaj post la paso de multaj tagoj, la Judoj kune konsiliĝis,
por lin mortigi; 24 sed ilia konspiro sciiĝis al Saŭlo. Kaj ili
observadis la pordegojn tage kaj nokte, por lin mortigi; 25 sed
liaj disĉiploj prenis lin nokte, kaj mallevis lin tra la urba
muro, malsupren lasante lin en korbego.

26 Kaj kiam li venis en Jerusalemon, li provis aliĝi al la
disĉiploj; kaj ĉiuj lin timis, ne kredante, ke li estas disĉiplo.
27 Sed Barnabas prenis lin, kaj kondukis lin al la apostoloj, kaj
rakontis al ili, kiel li sur la vojo vidis la Sinjoron, kiu ankaŭ
parolis al li, kaj kiel en Damasko li sentime parolis en la nomo
de Jesuo. 28 Kaj li estis kun ili, enirante kaj elirante en
Jerusalem, 29 kaj sentime predikante en la nomo de la Sinjoro;
kaj li parolis kaj disputadis kontraŭ la Grekaj Judoj; sed ili
entreprenis mortigi lin. 30 Kaj la fratoj, eksciinte tion,
kondukis lin al Cezarea, kaj forsendis lin al Tarso.

31 Kaj la eklezio tra la tuta Judujo kaj Galileo kaj Samario
havis pacon kaj ricevis edifon; kaj iradante en la timo de la
Sinjoro kaj en la konsolo de la Sankta Spirito, ĝi kreskis.

32 Kaj dum Petro trairis ĉiujn regionojn, li ankaŭ malsupreniris
al la sanktuloj loĝantaj en Lida. 33 Kaj tie li trovis unu viron,
nomatan Eneas, kiu kuŝadis en sia lito jam ok jarojn; ĉar li
estis paralizulo. 34 Kaj Petro diris al li: Eneas, Jesuo Kristo
vin sanigas; leviĝu, kaj ordigu vian liton. Kaj li tuj leviĝis.
35 Kaj ĉiuj loĝantoj en Lida kaj en Ŝaron lin vidis, kaj turniĝis
al la Sinjoro.

36 Kaj estis en Jafo unu disĉiplino, nomata Tabita, kiu laŭ
traduko estas nomata Dorkas; ŝi estis plena de bonfaroj kaj
almozoj, kiujn ŝi faris. 37 Kaj en tiu tempo ŝi malsaniĝis, kaj
mortis; kaj ili ŝin lavis kaj metis en supran ĉambron. 38 Kaj ĉar
Lida estis proksime de Jafo, la disĉiploj, aŭdinte, ke Petro
estas tie, sendis al li du virojn, por petegi lin: Ne prokrastu
veni al ni. 39 Kaj Petro leviĝis kaj iris kun ili. Kaj kiam li
alvenis, ili lin kondukis en la supran ĉambron; kaj alestis apud
li ĉiuj vidvinoj, plorante kaj montrante tunikojn kaj vestojn,
kiujn Dorkas faris, kiam ŝi estis ankoraŭ kun ili. 40 Sed Petro,
formetinte ĉiujn, genuiĝis kaj preĝis, kaj, turninte sin al la
korpo, li diris: Tabita, leviĝu. Kaj ŝi malfermis siajn okulojn,
kaj, vidinte Petron, ŝi side leviĝis. 41 Kaj li donis al ŝi la
manon kaj starigis ŝin, kaj, vokinte la sanktulojn kaj vidvinojn,
li prezentis ŝin vivanta. 42 Kaj tio fariĝis sciata tra la tuta
Jafo, kaj multaj kredis al la Sinjoro. 43 Kaj dum multe da tagoj
li loĝis en Jafo ĉe unu Simon, tanisto.












Sekva Ĉapitro →