↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

La Agoj

Ĉapitro 10

1 En Cezarea estis unu viro, nomata Kornelio, centestro de la
kohorto nomata la Itala, 2 viro pia, kiu timis Dion kune kun sia
tuta familio, kaj donis multajn almozojn al la popolo, kaj preĝis
al Dio konstante. 3 Tiu vidis klare en vizio, ĉirkaŭ la naŭa horo
de la tago, anĝelon de Dio, alvenantan al li, kaj dirantan al li:
Kornelio. 4 Kaj ĉi tiu, fikse rigardante lin kaj timante, diris:
Kio estas, Sinjoro? Kaj li diris al li: Viaj preĝoj kaj viaj
almozoj supreniris kiel memoraĵo antaŭ Dio. 5 Kaj nun sendu
virojn al Jafo, kaj venigu Simonon, kiu estas alnomata Petro; 6
li gastas ĉe unu Simon, tanisto, kies domo estas apud la
marbordo. 7 Kaj kiam foriris la anĝelo, kiu parolis al li, li
alvokis du el siaj domservantoj, kaj pian soldaton el tiuj, kiuj
ĉiam deĵoris apud li; 8 kaj klariginte ĉion al ili, li sendis
ilin al Jafo.

9 Kaj en la sekvanta tago, kiam ili vojaĝis kaj alproksimiĝis al
la urbo, Petro supreniris sur la tegmenton, por preĝi, ĉirkaŭ la
sesa horo; 10 kaj li fariĝis malsata, kaj deziris manĝi; sed dum
oni pretigis, falis sur lin ekstazo; 11 kaj li vidis la ĉielon
malfermitan, kaj ian ujon malsuprenirantan, kvazaŭ grandan tukon,
mallevatan per la kvar anguloj sur la teron; 12 kaj en ĝi
troviĝis ĉiaj kvarpiedaj bestoj kaj rampaĵoj de la tero kaj
birdoj de la ĉielo. 13 Kaj venis voĉo al li: Leviĝu, Petro; buĉu
kaj manĝu. 14 Sed Petro diris: Ho ne, Sinjoro, ĉar mi neniam
manĝis ion profanan aŭ malpuran. 15 Kaj voĉo venis al li denove
duan fojon: Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana. 16 Kaj tio
estis farita trifoje; kaj la ujo estis tuj prenita for en la
ĉielon.

17 Kaj dum Petro spirite embarasiĝis, kia povas esti la vizio,
kiun li vidis, jen la viroj senditaj de Kornelio, eldemandinte
pri la domo de Simon, staris antaŭ la pordo, 18 kaj vokis kaj
demandis, ĉu Simon, kiu estas alnomata Petro, tie gastas. 19 Kaj
dum Petro pripensis pri la vizio, la Spirito diris al li: Jen tri
viroj vin serĉas. 20 Sed leviĝu, kaj malsupreniru, kaj vojaĝu kun
ili, tute ne hezitante; ĉar mi ilin sendis. 21 Kaj Petro
malsupreniris al la viroj, kaj diris: Jen mi estas tiu, kiun vi
serĉas; kia estas la kaŭzo, pro kiu vi venis? 22 Kaj ili diris:
Kornelio, centestro, viro justa kaj timanta Dion, kaj bone
atestata de la tuta nacio de la Judoj, estas avertita de sankta
anĝelo, ke li venigu vin al sia domo kaj aŭdu parolojn de vi. 23
Tial li envokis kaj gastigis ilin.

Kaj en la sekvanta tago li leviĝis, kaj foriris kun ili, kaj iuj
fratoj el Jafo lin akompanis. 
24 Kaj la morgaŭan tagon ili eniris
en Cezarean. Kaj Kornelio atendis ilin, kunvokinte siajn
parencojn kaj intimajn amikojn. 25 Kaj kiam Petro estis eniranta,
Kornelio lin renkontis, kaj, falinte antaŭ liaj piedoj,
adorkliniĝis al li. 26 Sed Petro lin levis, dirante: Stariĝu; mi
mem ankaŭ estas homo. 27 Kaj interparolante kun li, li eniris,
kaj trovis multajn kunvenintajn; 28 kaj li diris al ili: Vi mem
scias, kiel kontraŭleĝe estas por Judo kamaradiĝi aŭ aliri al
alinaciano; sed Dio min admonis, ke mi ne nomu ian homon profana
aŭ malpura; 29 tial, kiam mi estis vokita, mi alvenis sen
kontraŭdiro. Mi do demandas, por kio vi min venigis? 30 Kaj
Kornelio diris: Antaŭ kvar tagoj ĝis ĉi tiu horo, mi preĝis la
naŭahoran preĝon en mia domo; kaj jen antaŭ mi staris viro hele
vestita, 31 kaj diris: Kornelio, via preĝo estas aŭdita, kaj viaj
almozoj estas memoritaj antaŭ Dio. 32 Sendu do al Jafo, kaj
invitu al vi Simonon, kiu estas alnomata Petro; li gastas en la
domo de Simon, tanisto, apud la marbordo. 33 Tial mi tuj sendis
al vi; kaj vi bone faris, ke vi venis. Nun do ni ĉiuj alestas ĉi
tie antaŭ Dio, por aŭdi ĉion, kio estas ordonita al vi de la
Sinjoro. 34 Kaj Petro malfermis sian buŝon, kaj diris:

Vere mi ekkomprenas, ke Dio ne privilegias personojn; 
35 sed en
ĉiu nacio tiu, kiu timas Lin kaj agas juste, estas akceptata de
Li. 36 Vi konas tiun vorton, kiun Li sendis al la Izraelidoj,
predikante la evangelion de paco per Jesuo Kristo (li estas
Sinjoro de ĉiuj); 37 vi konas tiun diron, kiu estas disvastigita
tra la tuta Judujo, komencante de Galileo, post la bapto, kiun
predikis Johano-- 38 Jesuon, la Nazaretanon, kiun Dio sanktoleis
per la Sankta Spirito kaj potenco; li ĉirkaŭiris, bonfarante kaj
sanigante ĉiujn premegatajn de la diablo, ĉar Dio estis kun li.
39 Kaj ni estas atestantoj pri ĉio, kion li faris en la lando de
la Judoj kaj en Jerusalem; lin oni mortigis, pendigante lin sur
lignaĵo. 40 Lin Dio levis en la tria tago, kaj donis, ke li estu
videbla, 41 ne al la tuta popolo, sed al atestantoj, kiuj estis
elektitaj antaŭe de Dio, al ni, kiuj manĝis kaj trinkis kun li
post lia releviĝo el la mortintoj. 42 Kaj li ordonis al ni
prediki al la popolo, kaj atesti, ke li estas la difinito de Dio,
por esti la juĝisto de la vivantoj kaj de la mortintoj. 43 Pri li
ĉiuj profetoj atestas, ke per lia nomo ĉiu kredanta al li ricevos
pardonadon de pekoj.

44 Dum Petro parolis tiujn vortojn, la Sankta Spirito falis sur
ĉiujn, kiuj aŭdis la diron. 45 Kaj ĉiuj el la cirkumcido
kredantoj, kiuj venis kun Petro, miregis pri tio, ke ankaŭ sur la
nacianojn estis surverŝata la donaco de la Sankta Spirito. 46 Ĉar
ili aŭdis ilin paroli per lingvoj kaj glori Dion. Tiam respondis
Petro: 47 Ĉu iu povas malpermesi la akvon, ke ne baptiĝu ĉi tiuj,
kiuj ricevis la Sanktan Spiriton tiel same, kiel ni? 48 Kaj li
ordonis, ke ili baptiĝu en la nomo de Jesuo Kristo. Tiam ili
petis, ke li restu ankoraŭ kelkajn tagojn.

Sekva Ĉapitro →