↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

La Agoj

Ĉapitro 8

1 Kaj Saŭlo konsentis al lia mortigo.

Kaj en tiu tago komenciĝis granda persekutado kontraŭ la eklezio,
kiu estis en Jerusalem; kaj ĉiuj estis dispelitaj tra la regionoj
de Judujo kaj Samario, kun escepto de la apostolaro. 2 Kaj piuloj
enterigis Stefanon, kaj faris pri li grandan funebron. 3 Sed
Saŭlo atakis la eklezion, enirante en ĉiun domon, kaj li trenis
virojn kaj virinojn, kaj transdonis ilin en malliberejon.

4 Sed la dispelitoj trairis, predikante la vorton. 5 Kaj Filipo,
malsuprenirinte en la urbon Samario, proklamis al ili la Kriston.
6 Kaj la homamaso unuanime atentis la parolojn de Filipo, kiam
ili lin aŭdis kaj vidis la signojn, kiujn li faris. 7 Ĉar el
multaj el ili, kiuj havis malpurajn spiritojn, ĉi tiuj elvenis,
kriante per laŭta voĉo; kaj multaj paralizuloj kaj lamuloj
resaniĝis. 8 Kaj estis granda ĝojo en tiu urbo.

9 Sed unu viro, nome Simon, jam antaŭe faradis magion en la urbo
kaj sorĉadis la popolon de Samario, dirante, ke li estas iu
granda; 10 al li atentadis ili ĉiuj, de la malgrandaj ĝis la
grandaj, dirante: Ĉi tiu homo estas la granda potenco de Dio. 11
Kaj ili atentadis lin, ĉar li jam de longe sorĉis ilin per
magiaĵoj. 12 Sed kiam ili kredis al Filipo, predikanta la
evangelion pri la regno de Dio kaj la nomo de Jesuo Kristo, ili
baptiĝis, viroj kaj virinoj. 13 Kaj Simon mem ankaŭ kredis; kaj
kiam li baptiĝis, li forte aliĝis al Filipo, kaj vidante signojn
kaj grandajn miraklojn farataj, li konfuziĝis.

14 Kaj la apostoloj en Jerusalem, aŭdinte, ke Samario akceptis la
vorton de Dio, sendis al ili Petron kaj Johanon; 15 kiuj,
alveninte, preĝis por ili, ke ili ricevu la Sanktan Spiriton, 16
ĉar ankoraŭ sur neniun el ili li falis; ili nur baptiĝis en la
nomon de la Sinjoro Jesuo. 17 Tiam ili metis la manojn sur ilin,
kaj ili ricevis la Sanktan Spiriton. 18 Kaj kiam Simon vidis, ke
la Sankta Spirito estis donata per la surmetado de la manoj de la
apostoloj, li proponis al ili monon, 19 kaj diris: Donu ankaŭ al
mi ĉi tiun rajton, por ke ĉiu ajn, sur kiun mi metos la manojn,
ricevu la Sanktan Spiriton. 20 Sed Petro diris al li: Via
arĝentaĵo iru kun vi en pereon, ĉar vi pensis ricevi per mono la
donacon de Dio. 21 Vi havas nek parton nek loton en tiu afero,
ĉar via koro ne estas rekta antaŭ Dio. 22 Pentu do pri tiu via
malboneco, kaj preĝu al la Eternulo, se eble la penso de via koro
estu pardonita al vi. 23 Ĉar mi vidas, ke vi estas en la galo de
maldolĉeco kaj en la kateno de maljusteco. 24 Kaj Simon responde
diris: Preĝu vi al la Eternulo por mi, ke trafu min neniom el
tio, pri kio vi parolis.

25 Ili do, atestinte kaj parolinte la vorton de la Sinjoro,
revenis al Jerusalem, kaj predikis la evangelion al multaj
vilaĝoj de la Samarianoj.

26 Sed anĝelo de la Eternulo parolis al Filipo, dirante: Leviĝu,
kaj iru suden ĝis la vojo, kiu kondukas de Jerusalem al Gaza; tio
estas dezerto. 27 Kaj li leviĝis, kaj ekiris; kaj jen viro,
Etiopo, eŭnuko, potenculo sub Kandake, reĝino de la Etiopoj, kaj
kiu estis super ŝia tuta trezoro, jam venis al Jerusalem, por
adorkliniĝi; 28 tiu vojaĝis returne, kaj, sidante en sia ĉaro,
legis la profeton Jesaja. 29 Kaj la Spirito diris al Filipo:
Aliru, kaj aliĝu al tiu ĉaro. 30 Kaj Filipo alkuris, kaj aŭdis
lin legi la profeton Jesaja, kaj diris: Ĉu vi komprenas tion,
kion vi legas? 31 Kaj tiu diris: Kiel mi povas, se neniu min
gvidas? Kaj li petis Filipon, ke li supreniru kaj sidiĝu kun li.
32 La peco de la Skribo, kiun li legis, estis jena:

     Li estis kondukata kiel ŝafo al la buĉo;
     Kaj kiel ŝafido muta antaŭ sia tondanto,
     Li ne malfermis sian buŝon;
33   En lia humiliĝo lia juĝo estis deprenita;
     Pri lia generacio kiu rakontos?
     Ĉar lia vivo estas prenita for de la tero.

34 Kaj la eŭnuko responde al Filipo diris: Mi petas vin, pri kiu
parolis la profeto ĉi tion? ĉu pri si, aŭ pri iu alia? 35 Kaj
Filipo malfermis sian buŝon, kaj komencante de tiu Skribo,
predikis al li Jesuon. 36 Kaj dum ili iris sur la vojo, ili
alvenis al iu akvo; kaj la eŭnuko diris: Jen estas akvo; kio
malhelpas min baptiĝi? 37 Kaj Filipo diris: Se vi kredas per via
tuta koro, tio estas permesata. Kaj li respondis: Mi kredas, ke
Jesuo Kristo estas la Filo de Dio. 38 Kaj li ordonis, ke la ĉaro
haltu, kaj ili ambaŭ malsupreniris en la akvon, Filipo kaj la
eŭnuko; kaj li baptis lin. 39 Kaj kiam ili supreniris el la akvo,
la Spirito de la Eternulo forkaptis Filipon; kaj la eŭnuko ne plu
lin vidis, kaj li iris sian vojon, ĝojante. 40 Sed Filipo
troviĝis en Aŝdod; kaj trapasante, li predikis la evangelion en
ĉiuj urboj, ĝis li alvenis en Cezarean.

Sekva Ĉapitro →