↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

La Agoj

Ĉapitro 7

1 Tiam diris la ĉefpastro: Ĉu ĉi tiuj aferoj estas tiel? 2 Kaj
tiu diris:

Fratoj kaj patroj, aŭskultu. La Dio de gloro aperis al nia patro
Abraham, kiam li estis en Mezopotamio, antaŭ ol li loĝis en
Ĥaran, 3 kaj diris al li: Iru el via lando kaj de via parencaro,
kaj venu en tiun landon, kiun Mi montros al vi. 4 Tiam li iris el
la lando de la Ĥaldeoj, kaj loĝis en Ĥaran; kaj el tie, post la
morto de lia patro, Li transloĝigis lin en ĉi tiun landon, kie vi
nun loĝas; 5 kaj Li donis al li nenian heredaĵon en ĝi, eĉ ne
piedspacon, sed Li promesis doni ĝin al li por posedaĵo kaj al
lia idaro post li, kiam li ankoraŭ ne havis infanon. 6 Kaj Dio
parolis jene: ke lia idaro loĝos en fremda lando, kaj ke oni
sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj. 7 Kaj la
popolon, ĉe kiu ili estos sklavoj, Mi juĝos, diris Dio; kaj poste
ili eliros kaj faros servon al Mi sur ĉi tiu loko. 8 Kaj Li donis
al li la interligon de cirkumcido; kaj tiel Abraham naskigis
Isaakon kaj cirkumcidis lin en la oka tago, kaj Isaak naskigis
Jakobon, kaj Jakob la dek du patriarkojn. 9 Kaj la patriarkoj,
enviante Jozefon, lin vendis en Egiptujon; kaj Dio estis kun li,
10 kaj liberigis lin el ĉiuj liaj suferoj, kaj donis al li
favoron kaj saĝecon antaŭ Faraono, reĝo de Egiptujo; kaj ĉi tiu
estrigis lin super Egiptujo kaj super lia tuta domo. 11 Kaj venis
malsato sur la tutan landon Egiptujon kaj Kanaanon, kaj granda
sufero; kaj niaj patroj ne trovis nutraĵon. 12 Sed kiam Jakob
aŭdis, ke estas greno en Egiptujo, li sendis unue niajn patrojn.
13 Kaj la duan fojon Jozef rekonatiĝis al siaj fratoj, kaj la
gento de Jozef estis montrita al Faraono. 14 Kaj Jozef sendis,
kaj alvokis sian patron Jakob, kaj la tutan parencaron, sepdek
kvin animojn. 15 Kaj Jakob venis en Egiptujon, kaj mortis li mem
kaj niaj patroj; 16 kaj ili estis transportitaj al Ŝeĥem kaj
metitaj en la tombon, kiun Abraham aĉetis por prezo arĝenta de la
filoj de Ĥamor en Ŝeĥem. 17 Sed kiam alproksimiĝis la tempo de la
promeso, kiun Dio ĵuris al Abraham, la popolo diskreskis kaj
multiĝis en Egiptujo, 18 ĝis aperis alia reĝo, kiu ne konis
Jozefon. 19 Tiu agis ruze kontraŭ nia gento, kaj premis niajn
patrojn tiel, ke ili elĵetis siajn infanojn, por ke ili ne
vivadu. 
20 En tiu tempo Moseo naskiĝis, kaj estis eksterordinare
bela; kaj li estis nutrata tri monatojn en la domo de sia patro;
21 kaj kiam oni lin elĵetis, prenis lin la filino de Faraono kaj
lin nutris kiel sian filon. 22 Kaj Moseo estis instruita en la
tuta saĝeco de la Egiptoj, kaj estis potenca per siaj vortoj kaj
agoj. 23 Sed kiam li jam havis la aĝon de kvardek jaroj, venis en
lian koron la penso viziti siajn fratojn, la Izraelidojn. 24 Kaj
vidinte unu el ili suferi maljustecon, li defendis kaj venĝis la
premiton, batante la Egipton; 25 kaj li supozis, ke liaj fratoj
komprenos, ke Dio per lia mano donas al ili savon, sed ili ne
komprenis. 26 Kaj en la sekvanta tago li aperis al ili, dum ili
malpacis, kaj li deziris repacigi ilin, dirante: Ho viroj, vi
estas fratoj; kial vi malbonfaras unu al alia? 27 Sed la
ofendanto de sia proksimulo forpuŝis lin, dirante: Kiu faris vin
estro kaj juĝanto super ni? 28 Ĉu vi celas mortigi min, kiel vi
mortigis la Egipton hieraŭ? 29 Kaj ĉe tiu parolo Moseo forkuris
kaj ekloĝis en la lando Midjana, kie li naskigis du filojn. 30
Kaj post paso de kvardek jaroj anĝelo aperis al li en la dezerto
apud monto Sinaj, en flama fajro en arbetaĵo. 31 Kaj kiam Moseo
ĝin vidis, li miris pri la fenomeno; kaj kiam li alproksimiĝis,
por rigardi, venis al li voĉo de la Eternulo: 32 Mi estas la Dio
de viaj patroj, la Dio de Abraham, kaj de Isaak, kaj de Jakob.
Kaj Moseo tremis, kaj ne kuraĝis rigardi. 33 Kaj la Eternulo
diris al li: Deprenu la ŝuojn de viaj piedoj; ĉar la loko, sur
kiu vi staras, estas tero sankta. 34 Mi rigardis, kaj vidis la
mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi aŭdis ĝian
ĝemadon, kaj Mi malsupreniris, por savi ĝin; venu do, kaj Mi vin
sendos en Egiptujon. 35 Tiun Moseon, kiun ili malakceptis,
dirante: Kiu faris vin estro kaj juĝanto? tiun Dio sendis, por
esti estro kaj savanto, per la mano de la anĝelo, kiu aperis al
li en la arbetaĵo. 36 Tiu elkondukis ilin, farinte mirindaĵojn
kaj signojn en Egiptujo, kaj en la Ruĝa Maro, kaj en la dezerto
dum kvardek jaroj. 37 Ĝi estis tiu Moseo, kiu diris al la
Izraelidoj: Profeton el viaj fratoj, similan al mi, starigos por
vi la Eternulo, via Dio. 38 Li estis tiu, kiu estis en la
komunumo en la dezerto kun la anĝelo, kiu parolis kun li sur la
monto Sinaj, kaj estis kun niaj patroj; kaj ricevis vivajn
orakolojn, por doni al ni; 39 al tiu niaj patroj ne volis esti
obeemaj, sed forpuŝis lin, kaj returniĝis en sia koro al
Egiptujo, 40 dirante al Aaron: Faru al ni diojn, kiuj irus antaŭ
ni; ĉar pri tiu Moseo, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni
ne scias, kio okazis al li. 41 Kaj ili faris bovidon en tiuj
tagoj, kaj alportis oferon al la idolo, kaj ĝojis pri la faritaĵo
de siaj manoj. 42 Tiam Dio turniĝis, kaj lasis ilin servi al la
armeo de la ĉielo, kiel estas skribite en la libro de la
profetoj:

     Ĉu vi alportis al Mi buĉitajn bestojn kaj oferojn
     Dum kvardek jaroj en la dezerto, ho domo de Izrael?
43   Kaj vi portis la tabernaklon de Moleĥ
     Kaj la stelon de la dio Refan,
     La figuraĵojn, kiujn vi faris, por adorkliniĝi al ili;
     Kaj Mi elpatrujigos vin preter Babelon.

44 Kun niaj patroj en la dezerto estis la tabernaklo de atesto,
kiel ordonis Tiu, kiu parolis al Moseo, ke li konstruu ĝin laŭ la
modelo, kiun li vidis. 45 Ĝin ankaŭ niaj patroj siavice enportis
kun Josuo, kiam ili eniris en la posedaĵon de la nacioj, kiujn
Dio forpuŝis antaŭ niaj patroj, ĝis la tagoj de David; 46 kiu
trovis favoron antaŭ Dio, kaj petis trovi loĝejon por la Dio de
Jakob. 47 Sed Salomono konstruis por Li domon. 48 Tamen la
Plejaltulo ne loĝas en manfaritaj temploj, kiel diris la profeto:

49   La ĉielo estas Mia trono,
     Kaj la tero estas Mia piedbenketo;
     Kian domon vi konstruos por Mi? diras la Eternulo;
     Kaj kia estas la loko por Mia ripozo?
50   Ĉu ne faris Mia mano ĉion tion?

51 Vi malmolnukaj, vi necirkumciditaj je koro kaj oreloj, vi ĉiam
rezistas al la Sankta Spirito; kiel viaj patroj, tiel ankaŭ vi.
52 Kiun el la profetoj viaj patroj ne persekutis? kaj ili
mortigis tiujn, kiuj antaŭmontris pri la alveno de la Justulo, de
kiu vi nun fariĝis la perfidintoj kaj mortigintoj; 53 vi, kiuj
ricevis la leĝon, kiel anoncitan per anĝeloj, sed ĝin ne
observis.

54 Kaj aŭdante tion, ili koleriĝis en la koro, kaj grincigis
kontraŭ li siajn dentojn. 55 Sed li, plena de la Sankta Spirito,
rigardis fikse al la ĉielo, kaj vidis la gloron de Dio, kaj
Jesuon starantan dekstre de Dio, 56 kaj diris: Jen mi vidas la
ĉielon malfermitan kaj la Filon de homo starantan dekstre de Dio.
57 Sed ili ekkriis per laŭta voĉo, kaj fermis siajn orelojn, kaj
kuregis sur lin unuanime, 58 kaj elpelis lin el la urbo, kaj
ĵetis sur lin ŝtonojn; kaj la atestantoj demetis siajn vestojn
apud la piedoj de junulo, nomata Saŭlo. 59 Kaj ili ŝtonmortigis
Stefanon, vokantan kaj dirantan: Jesuo, Sinjoro, akceptu mian
spiriton. 60 Kaj li genuiĝis, kaj kriis per laŭta voĉo: Sinjoro,
ne metu sur ilin ĉi tiun pekon. Kaj tion dirinte, li endormiĝis.

Sekva Ĉapitro →