↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

La Agoj

Ĉapitro 6

1 Kaj en tiuj tagoj, kiam la nombro de la disĉiploj multiĝis,
fariĝis murmurado de la Grekaj Judoj kontraŭ la Hebreaj pro tio,
ke iliaj vidvinoj estas preterlasataj en la ĉiutaga servado. 2
Kaj la dek du, alvokinte la amason de la disĉiploj, diris: Ne
estas dezirinde, ke ni forlasu la vorton de Dio, por servi ĉe
tabloj. 3 Tial elserĉu, fratoj, el inter vi sep homojn, bone
atestatajn, plenajn de la Spirito kaj de saĝo, kiujn ni difinos
por tiu afero. 4 Sed ni persistos en preĝado kaj la servado de la
Vorto. 5 Kaj tiu diro plaĉis al la tuta amaso; kaj ili elektis
Stefanon, viron plenan de fido kaj de la Sankta Spirito, kaj
Filipon kaj Proĥoron kaj Nikanoron kaj Timonon kaj Parmenason,
kaj Nikolaon, prozeliton el Antioĥia; 6 tiujn ili starigis antaŭ
la apostoloj; kaj ĉi tiuj, preĝinte, metis sur ilin la manojn.

7 Kaj la vorto de Dio kreskis, kaj la nombro de la disĉiploj
multiĝis treege en Jerusalem, kaj granda aro el la pastroj obeis
al la fido.

8 Kaj Stefano, plena de graco kaj potenco, faris grandajn
mirindaĵojn kaj signojn inter la popolo. 9 Sed stariĝis iuj el la
sinagogo nomata la Sinagogo de la Liberigitoj, kaj el la
Kirenanoj kaj el la Aleksandrianoj kaj el la homoj el Kilikio kaj
Azio; kaj ili diskutis kun Stefano. 10 Kaj ili ne povis rezisti
al la saĝeco kaj la Spirito, per kiu li parolis. 11 Tiam ili
subinstigis virojn, kiuj diris: Ni aŭdis lin paroli blasfemajn
vortojn kontraŭ Moseo kaj kontraŭ Dio. 12 Kaj ili incitis la
popolon kaj la pliaĝulojn kaj la skribistojn, kaj venis sur lin
kaj kaptis lin, kaj kondukis lin al la sinedrio, 13 kaj starigis
mensogajn atestantojn, kiuj diris: Ĉi tiu homo ne ĉesas paroli
vortojn kontraŭ ĉi tiu sankta loko kaj la leĝo; 14 ĉar ni aŭdis
lin diri, ke ĉi tiu Jesuo, la Nazaretano, detruos ĉi tiun lokon,
kaj ŝanĝos la kutimojn, kiujn Moseo transdonis al ni. 15 Kaj
ĉiuj, kiuj sidis en la sinedrio, fikse rigardante lin, vidis lian
vizaĝon kvazaŭ vizaĝon de anĝelo.

Sekva Ĉapitro →