↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

La Agoj

Ĉapitro 5

1 Sed unu viro, nomata Ananias, kun sia edzino Sapfira vendis
posedaĵon, 2 kaj retenis iom el la prezo, kun la konsento de sia
edzino, kaj iun parton alportis kaj metis antaŭ la piedoj de la
apostoloj. 3 Sed Petro diris: Ananias, kial Satano plenigis vian
koron tiel, ke vi mensogas al la Sankta Spirito kaj retenas iom
el la prezo de la bieno? 4 Dum ĝi restis, ĉu ĝi ne estis via? kaj
post la vendo, ĉu ĝi ne estis en via rajto? Kial do ĉi tiun faron
vi celis en via koro? vi mensogis ne al homoj, sed al Dio. 5 Kaj
aŭdante ĉi tiujn vortojn, Ananias falis kaj senspiriĝis; kaj
granda timo venis sur ĉiujn aŭdantojn. 6 Kaj la junuloj leviĝis,
kaj lin ĉirkaŭvindis, kaj forportis kaj enterigis.

7 Kaj post paso de ĉirkaŭ tri horoj eniris lia edzino, ne
sciante, kio okazis. 8 Kaj Petro ŝin demandis: Diru al mi, ĉu por
tiom vi vendis la bienon? Kaj ŝi respondis: Jes, por tiom. 9 Kaj
Petro respondis al ŝi: Kial estis interkonsento inter vi, por
inciti la Spiriton de la Eternulo? jen la piedoj de tiuj, kiuj
enterigis vian edzon, estas apud la pordo, kaj ili vin forportos.
10 Kaj ŝi tuj falis apud liaj piedoj kaj senspiriĝis; kaj la
junuloj eniris, kaj trovis ŝin mortinta, kaj ŝin forportis kaj
enterigis apud ŝia edzo. 11 Kaj granda timo venis sur la tutan
eklezion kaj sur ĉiujn aŭdantajn pri tio.

12 Kaj per la manoj de la apostoloj estis faritaj multaj signoj
kaj mirindaĵoj meze de la popolo; kaj ili ĉiuj estis unuanime en
la portiko Salomona. 13 Sed el la ceteraj neniu kuraĝis aliĝi al
ili; tamen la popolo gloris ilin; 14 kaj kredantoj pligrandnombre
aldoniĝis al la Sinjoro, amasoj da viroj kaj virinoj; 15 tiel, ke
oni elportis la malsanulojn sur la stratojn kaj kuŝigis ilin sur
litoj kaj kanapoj, por ke ĉe la preterpaso de Petro, almenaŭ lia
ombro ombru iun el ili. 16 Kunvenis ankaŭ en Jerusalemon la amaso
el la ĉirkaŭaj urboj, portante malsanulojn kaj la turmentatajn de
malpuraj spiritoj, kaj ĉiuj estis sanigitaj.

17 Sed stariĝis la ĉefpastro, kaj ĉiuj, kiuj estis kun li (tio
estas la sekto de la Sadukeoj), kaj ili pleniĝis de ĵaluzo, 18
kaj ĵetis manojn sur la apostolojn, kaj metis ilin en la publikan
gardejon. 19 Sed anĝelo de la Eternulo nokte malfermis la pordojn
de la karcero, kaj elkondukis ilin, kaj diris: 20 Iru, kaj staru
kaj parolu en la templo al la popolo ĉiujn vortojn pri ĉi tiu
Vivo. 21 Kaj tion aŭdinte, ili eniris ĉe la tagiĝo en la templon
kaj ekinstruis. Sed venis la ĉefpastro, kaj tiuj, kiuj estis kun
li, kaj kunvokis la sinedrion kaj la tutan senaton de la
Izraelidoj, kaj sendis al la malliberejo, por ilin venigi. 22 Sed
la oficistoj venis, kaj ne trovis ilin en la karcero, kaj ili
revenis kaj rakontis, 23 dirante: Ni ja trovis la malliberejon
ŝlosita tute fortike, kaj la gardistojn starantaj antaŭ la
pordoj; sed malferminte, ni trovis interne neniun. 24 Kiam do la
kapitano de la templo kaj la ĉefpastroj aŭdis ĉi tiujn vortojn,
ili embarasiĝis pri ili, kio fariĝos el tiu afero. 25 Tiam iu
venis, kaj sciigis al ili: Jen la viroj, kiujn vi metis en la
karceron, estas en la templo, kaj staras kaj instruas la popolon.
26 Tiam foriris la kapitano kun la oficistoj, kaj alkondukis ilin
sen perforto; ĉar ili timis la popolon, por ke ili ne estu
priĵetitaj per ŝtonoj. 27 Kaj oni alkondukis ilin kaj starigis
ilin antaŭ la sinedrio. Kaj la ĉefpastro ilin demandis, 28
dirante: Ni severe ordonis al vi, ke vi ne instruu en ĉi tiu
nomo; kaj jen vi plenigis Jerusalemon per via instruado, kaj
intencas survenigi sur nin la sangon de tiu homo. 29 Tiam Petro
kaj la apostoloj responde diris: Oni devas obei Dion prefere ol
homojn. 30 La Dio de niaj patroj levis Jesuon, kiun vi pereigis,
pendigante lin sur lignaĵo. 31 Lin altigis Dio per Sia dekstra
mano, por esti Estro kaj Savanto, por doni al Izrael penton kaj
pardonadon de pekoj. 32 Kaj ni estas atestantoj de ĉi tiuj
vortoj, kiel ankaŭ estas la Sankta Spirito, kiun Dio donis al
tiuj, kiuj Lin obeas.

33 Kaj ili, aŭdinte tion, estis pikitaj en la koro, kaj ili
konsiliĝis, por pereigi ilin. 34 Sed unu Fariseo, nomata
Gamaliel, leĝinstruisto honorata ĉe la tuta popolo, ekstaris en
la sinedrio, kaj ordonis, ke oni eksteren forigu la homojn por
kelka tempo. 35 Kaj li diris al ili: Izraelidoj, estu singardaj
rilate al ĉi tiuj homoj pri tio, kion vi celas fari. 36 Ĉar antaŭ
ĉi tiuj tagoj leviĝis Teŭdas, dirante, ke li estas ia persono;
kaj al li aliĝis nombro da viroj, ĉirkaŭ kvarcent; kaj li pereis;
kaj ĉiuj, kiuj lin obeis, dispeliĝis kaj nuliĝis. 37 Post tiu
leviĝis Judas, Galileano, en la tagoj de la registrado, kaj
fortiris post si homojn; li ankaŭ pereis, kaj ĉiuj, kiuj lin
obeis, dispeliĝis. 38 Kaj nun mi diras al vi: Detenu vin de ĉi
tiuj homoj, kaj lasu ilin; ĉar, se ĉi tiu intenco aŭ ĉi tiu
laboro estas de homoj, ĝi renversiĝos; 39 sed se ĝi estas de Dio,
vi ilin ne povos renversi; aŭ eble iel vi troviĝos batalantaj
kontraŭ Dio. 40 Kaj ili konsentis kun li; kaj alvokinte la
apostolojn kaj batinte ilin, ili ordonis, ke ili ne parolu en la
nomo de Jesuo, kaj liberigis ilin. 41 Sed ili foriris de antaŭ la
sinedrio, ĝojante, ke ili estis juĝitaj indaj suferi malhonoron
pro la Nomo. 42 Kaj ĉiutage en la templo kaj dome ili ne ĉesis
instrui kaj prediki Jesuon, la Kriston.

Sekva Ĉapitro →