↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

La Agoj

Ĉapitro 4

1 Kaj dum ili parolis al la popolo, venis sur ilin la ĉefpastroj,
la kapitano de la templo, kaj la Sadukeoj, 2 ĉagrenate, ke ili
instruas la popolon kaj proklamas per Jesuo la releviĝon el la
mortintoj. 3 Kaj ili metis sur ilin la manojn, kaj metis ilin en
gardejon ĝis la sekvanta tago; ĉar estis jam vespero. 4 Tamen
multaj el tiuj, kiuj aŭdis la vorton, kredis; kaj la nombro de la
viroj estis proksimume kvin mil.

5 Kaj en la sekvanta tago kunvenis en Jerusalem la regantoj kaj
pliaĝuloj kaj skribistoj 6 kaj Anas, la ĉefpastro, kaj Kajafas
kaj Johano kaj Aleksandro, kaj ĉiuj, kiuj estis de la ĉefpastra
parencaro. 7 Kaj stariginte ilin en la mezo, tiuj demandis: Per
kia potenco aŭ per kia nomo vi faris tion? 8 Tiam Petro,
plenigite de la Sankta Spirito, diris al ili: Regantoj de la
popolo kaj pliaĝuloj, 9 se ni hodiaŭ estas eldemandataj pri la
bonfaro al la senfortulo, per kio li resaniĝis, 10 estu sciate al
vi ĉiuj kaj al la tuta popolo Izraela, ke en la nomo de Jesuo
Kristo, la Nazaretano, kiun vi krucumis, kiun Dio levis el la
mortintoj, ĉi tiu staras sana antaŭ vi. 11 Tiu estas la ŝtono,
kiun vi konstruantoj malŝatis, kaj kiu fariĝis ŝtono bazangula.
12 Kaj en neniu alia estas savo; ĉar ne estas sub la ĉielo alia
nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj.

13 Sed kiam ili rimarkis la kuraĝon de Petro kaj Johano, kaj
komprenis, ke ili estas malkleruloj kaj nesciuloj, ili miris, kaj
rekonis ilin, ke ili estis kun Jesuo. 14 Kaj vidante la
resanigiton starantan apud tiuj, ili ne havis, kion kontraŭdiri.
15 Sed ordoninte ilin foriri el la sinedrio, ili interkonsiliĝis,
16 dirante: Kion ni devas fari al ĉi tiuj homoj? ĉar estas
videble por ĉiuj loĝantoj en Jerusalem, ke rimarkinda signo
fariĝis per ili, kaj nei ĝin ni ne povas. 17 Sed por ke ĝi ne plu
disvastiĝu inter la popolo, ni minacu ilin, ke ili de nun ne
parolu al iu ajn en ĉi tiu nomo. 18 Kaj ili vokis ilin, kaj
ordonis al ili tute ne paroli nek instrui en la nomo de Jesuo. 19
Sed Petro kaj Johano responde diris al ili: Ĉu estas juste antaŭ
Dio aŭskulti vin prefere ol Dion, vi juĝu; 20 ĉar ni ne povas ne
paroli pri tio, kion ni vidis kaj aŭdis. 21 Kaj ili, denove
minacinte, liberigis ilin, trovinte nenion, pro kio ili povus
ilin puni, pro la popolo; ĉar ĉiuj gloris Dion pro la faritaĵo.
22 Ĉar estis pli ol kvardekjara la viro, sur kiu fariĝis ĉi tiu
signo resaniga.

23 Kaj liberigite, ili venis al siaj kunuloj kaj rakontis ĉion,
kion la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj diris al ili. 24 Kaj aŭdinte,
ili levis la voĉon al Dio unuanime, kaj diris: Ho Plejpotenculo,
kiu faris la ĉielon kaj la teron kaj la maron, kaj ĉion, kio
estas en ili, 25 kaj kiu per la Sankta Spirito, per la buŝo de
nia patro David, Via servanto, diris:

     Kial tumultas popoloj,
     Kaj gentoj pripensas vanaĵon?
26   Leviĝis la reĝoj de la tero,
     Kaj la regantoj kolektiĝis kune,
     Kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia Sanktoleito;

27 ĉar vere en ĉi tiu urbo kolektiĝis kontraŭ Via sankta Servanto
Jesuo, kiun Vi sanktoleis, kune Herodo kaj Pontio Pilato kun la
gentoj kaj la popoloj de Izrael, 28 por fari ĉion, kion Via mano
kaj Via intenco antaŭdifinis. 29 Kaj nun, ho Eternulo, rigardu
iliajn minacojn; kaj donu al Viaj sklavoj paroli Vian vorton kun
plena kuraĝo, 30 dum Vi etendos Vian manon por sanigado, kaj
signoj kaj mirakloj fariĝos per la nomo de Via sankta Servanto
Jesuo. 31 Kaj post ilia preĝado skuiĝis la loko, en kiu ili
kolektiĝis; kaj ili ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj
parolis kuraĝe la vorton de Dio.

32 Kaj la anaro de la kredantoj estis unukora kaj unuanima, kaj
neniu diris, ke io el lia havaĵo estas propra al li; sed ĉe ili
ĉio estis komuna. 33 Kaj kun granda potenco la apostoloj atestis
pri la releviĝo de la Sinjoro Jesuo; kaj granda graco estis sur
ĉiuj. 34 Inter ili neniu havis mankon, ĉar ĉiuj posedantoj de
bienoj aŭ domoj vendis ilin, kaj alportis la prezon de la
venditaĵoj 35 kaj metis ĝin antaŭ la piedoj de la apostoloj; kaj
estis disdonate al ĉiu laŭ ĉies aparta bezono.

36 Kaj Jozef, kiu de la apostoloj estis alnomita Barnabas (tio
estas, Filo de Konsolo), Levido, Kiprano laŭ sia naskiĝo, 37
posedante kampon, vendis ĝin, kaj alportis la prezon kaj metis
ĝin antaŭ la piedoj de la apostoloj.

Sekva Ĉapitro →