↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

La Agoj

Ĉapitro 3

1 Kaj Petro kaj Johano estis suprenirantaj en la templon je la
horo de preĝado, la naŭa. 2 Kaj unu viro, lama de la patrina
ventro, estis portata; oni lin metis ĉiutage apud tiu pordego de
la templo, kiu estas nomata La Bela, por ke li petu pri almozoj
la enirantojn en la templon; 3 tiu, vidante Petron kaj Johanon
enirontajn en la templon, petis almozon. 4 Kaj Petro, fikse
rigardante lin, kun Johano, diris: Rigardu nin. 5 Kaj li atentis
ilin, atendante ricevi ion de ili. 6 Kaj Petro diris: Nek
arĝentaĵon nek oraĵon mi havas, sed kion mi havas, tion mi donas
al vi. En la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, piediru. 7 Kaj
li prenis lin per la dekstra mano kaj lin levis; kaj tuj liaj
plandoj kaj liaj maleolostoj fortiĝis. 8 Kaj li suprensalte
stariĝis, kaj piediris; kaj li eniris kun ili en la templon,
piedirante kaj saltante, kaj laŭdante Dion. 9 Kaj la tuta popolo
vidis lin piedirantan kaj laŭdantan Dion; 10 kaj ili rekonis lin,
ke li estas tiu, kiu sidis por almozo apud la Bela Pordego de la
templo, kaj ili pleniĝis de mirego kaj konfuziĝo pri tio, kio
okazis al li.

11 Kaj dum li tenis Petron kaj Johanon, la tuta popolo kunkuris
al ili en la portiko nomata Salomona, miregante. 12 Kaj Petro,
vidante tion, respondis al la popolo: Izraelidoj, kial vi miras
pri ĉi tio? kaj kial vi fikse rigardas nin, kvazaŭ per propra
potenco aŭ pieco ni igis lin piediri? 13 La Dio de Abraham kaj de
Isaak kaj de Jakob, la Dio de niaj patroj, gloris Sian Servanton
Jesuo, kiun vi transdonis, kaj malkonfesis antaŭ la vizaĝo de
Pilato, kiam ĉi tiu decidis liberigi lin. 14 Sed vi malkonfesis
la Sanktulon kaj Justulon, kaj petis, ke mortiginto estu donita
al vi, 15 kaj mortigis la Estron de la vivo, kiun Dio relevis el
la mortintoj, pri kio ni estas atestantoj. 16 Kaj lia nomo, per
fido en lia nomo, fortigis ĉi tiun, kiun vi vidas kaj konas; kaj
la fido, kiu estas per li, donis al li ĉi tiun plensanecon antaŭ
vi ĉiuj. 17 Kaj nun, fratoj, mi scias, ke vi agis de nescio, kiel
ankaŭ viaj regantoj. 18 Sed tiel Dio plenumis tion, kion Li
antaŭanoncis per la buŝo de ĉiuj profetoj, ke Lia Kristo suferos.
19 Pentu do, kaj konvertiĝu, por ke viaj pekoj estu forviŝitaj,
por ke venu tempoj de refreŝiĝo de la vizaĝo de la Eternulo, 20
kaj por ke Li sendu la por vi difinitan Kriston, Jesuon, 21 kiun
la ĉielo devas ricevi ĝis la tempoj de restarigo de ĉio, pri kiuj
parolis Dio per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj jam de antikva
tempo. 22 Ĉar Moseo diris: Profeton el viaj fratoj, similan al
mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin aŭskultu pri ĉio
ajn, kion li al vi parolos. 23 Kaj ĉiu animo, kiu ne aŭskultos
tiun profeton, ekstermiĝos el la popolo. 24 Kaj ĉiuj profetoj de
post Samuel kaj liaj posteuloj, kiuj parolis, antaŭanoncis ankaŭ
tiujn tagojn. 25 Vi estas la filoj de la profetoj, kaj de la
interligo, kiun Dio faris kun viaj patroj, dirante al Abraham:
Kaj beniĝos per via idaro ĉiuj gentoj de la tero. 26 Al vi unue
Dio, relevinte Sian Servanton, sendis lin, por vin beni,
deturnante ĉiun el vi for de liaj pekoj.

Sekva Ĉapitro →