↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Johano

Ĉapitro 18

1 Parolinte tiujn vortojn, Jesuo foriris kun siaj disĉiploj trans
la torenton Kidron, kie estis ĝardeno, en kiun li eniris kune kun
siaj disĉiploj. 2 Kaj Judas, lia perfidanto, konis la lokon; ĉar
Jesuo ofte venis tien kun siaj disĉiploj. 3 Judas do, ricevinte
la kohorton kaj oficistojn, senditajn de la ĉefpastroj kaj
Fariseoj, venis tien kun lanternoj kaj torĉoj kaj bataliloj. 4
Jesuo do, sciante ĉion, kio venos al li, paŝis antaŭen, kaj diris
al ili: Kiun vi serĉas? 5 Ili respondis al li: Jesuon Nazaretan.
Jesuo respondis: Mi estas tiu. Kaj Judas, lia perfidanto, staris
kun ili. 6 Kiam do li diris al ili: Mi estas tiu, ili malantaŭen
ekpaŝis kaj falis sur la teron. 7 Tiam denove li demandis ilin:
Kiun vi serĉas? Ili diris: Jesuon Nazaretan. 8 Jesuo respondis:
Mi ĵus diris al vi, ke mi estas tiu; se do vi min serĉas, lasu ĉi
tiujn foriri; 9 por ke plenumiĝu la vorto, kiun li diris: El
tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi perdis neniun. 10 Simon Petro do,
havante glavon, eltiris ĝin, kaj frapis sklavon de la ĉefpastro
kaj detranĉis lian dekstran orelon. La nomo de la sklavo estis
Malĥo. 11 Jesuo do diris al Petro: Metu la glavon en ĝian ingon;
la kalikon, kiun la Patro donis al mi, ĉu mi ne trinkos?

12 La kohorto kaj la milestro kaj la oficistoj de la Judoj kaptis
do Jesuon kaj ligis lin, 13 kaj kondukis lin unue al Anas; ĉar ĉi
tiu estis bopatro de Kajafas, kiu estis ĉefpastro en tiu jaro. 14
Kajafas estis tiu, kiu donis konsilon al la Judoj, ke estos bone,
ke unu homo mortu por la popolo.

15 Kaj Simon Petro sekvis Jesuon, kaj ankaŭ alia disĉiplo. Ĉi tiu
disĉiplo estis konata de la ĉefpastro, kaj eniris kun Jesuo en la
korton de la ĉefpastro; 16 sed Petro staris ekstere apud la
pordo. Kaj la alia disĉiplo, kiu estis konata de la ĉefpastro,
eliris kaj parolis kun la pordistino, kaj enirigis Petron. 17 La
sklavino pordistino diris al Petro: Ĉu vi ne estas ankaŭ el la
disĉiploj de tiu homo? Li diris: Mi ne estas. 18 La sklavoj kaj
la oficistoj, farinte karban fajron (ĉar estis malvarme), staris
kaj sin varmigis; Petro ankaŭ estis kun ili, starante kaj sin
varmigante.

19 La ĉefpastro demandis Jesuon pri liaj disĉiploj kaj pri lia
instruado. 20 Jesuo respondis al li: Mi parolis malkaŝe al la
mondo; mi ĉiam instruis en la sinagogoj kaj en la templo, kie
ĉiuj Judoj kunvenas; kaj sekrete mi nenion parolis. 21 Kial vi
min demandas? demandu tiujn, kiuj aŭdis, kion mi parolis al ili;
ili ja scias, kion mi diris. 22 Kaj kiam li parolis tion, unu el
la apude starantaj oficistoj per la manplato frapis Jesuon,
dirante: Ĉu tiel vi respondas al la ĉefpastro? 23 Respondis Jesuo
al li: Se mi malbone parolis, atestu pri la malbono; sed se bone,
kial vi min frapas? 24 Anas sendis lin ligitan al la ĉefpastro
Kajafas.

25 Simon Petro staris kaj sin varmigis. Oni do diris al li: Ĉu vi
estas unu el liaj disĉiploj? Li neis, dirante: Mi ne estas. 26
Unu el la sklavoj de la ĉefpastro, estante parenco de tiu, kies
orelon Petro detranĉis, diris: Ĉu mi ne vidis vin kun li en la
ĝardeno? 27 Petro do denove neis; kaj tuj la koko ekkriis.

28 Kaj oni kondukis Jesuon de Kajafas en la palacon; estis
frumatene; kaj ili ne eniris en la palacon, por ke ili ne
malpuriĝu, sed povu manĝi la Paskon. 29 Pilato do eliris al ili,
kaj diris: Kian akuzon vi prezentas kontraŭ ĉi tiu viro? 30 Ili
respondis kaj diris al li: Se li ne estus malbonfaranto, ni ne
transdonus lin al vi. 31 Pilato do diris al ili: Vi mem prenu
lin, kaj juĝu lin laŭ via leĝo. La Judoj diris al li: Ne estas
permesate al ni mortigi homon; 32 por ke plenumiĝu la vorto de
Jesuo, kiun li parolis, montrante, per kia morto li mortos.

33 Pilato do reeniris en la palacon, kaj alvokis Jesuon, kaj
diris al li: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? 34 Jesuo respondis:
Ĉu vi tion diras de vi mem, aŭ ĉu aliaj diris ĝin al vi pri mi?
35 Pilato respondis: Ĉu mi estas Judo? Via propra nacio kaj la
ĉefpastroj transdonis vin al mi; kion vi faris? 36 Jesuo
respondis: Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo; se mia regno estus
el ĉi tiu mondo, miaj servantoj bataladus, por ke mi ne
transdoniĝu al la Judoj; sed nun mia regno ne estas el ĉi tie. 37
Pilato demandis lin: Ĉu vi do estas reĝo? Jesuo respondis: Vi
diras, ke mi estas reĝo. Por tio mi naskiĝis kaj venis en la
mondon, ke mi atestu pri la vero. Ĉiu, kiu estas el la vero,
aŭskultas mian voĉon. 38 Pilato diris al li: Kio estas la vero?

Kaj dirinte tion, li eliris denove al la Judoj, kaj diris al ili:
Mi trovas en li nenian kulpon. 
39 Sed estas ĉe vi kutime, ke mi
liberigu al vi unu dum la Pasko: ĉu vi do volas, ke mi liberigu
al vi la Reĝon de la Judoj? 40 Kaj ili kriis denove, dirante: Ne
ĉi tiun, sed Barabason. Barabas estis rabisto.

Sekva Ĉapitro →