↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Johano

Ĉapitro 17

1 Tion Jesuo parolis; kaj levinte la okulojn al la ĉielo, li
diris: Patro, la horo venis; gloru Vian Filon, por ke la Filo Vin
gloru; 2 kiel Vi donis al li aŭtoritaton super ĉiu karno, por ke
li donu eternan vivon al ĉiuj tiuj, kiujn Vi donis al li. 3 Kaj
jen estas la eterna vivo, ke ili konu Vin, la sole veran Dion,
kaj tiun, kiun Vi sendis, Jesuon Kriston. 4 Mi gloris Vin sur la
tero, plenuminte la faron, kiun Vi donis al mi por fari. 5 Kaj
nun, ho Patro, gloru min kun Vi, per la gloro, kiun mi havis kun
Vi, antaŭ ol la mondo ekzistis. 6 Mi elmontris Vian nomon al la
homoj, kiujn Vi donis al mi el la mondo; Viaj ili estis, kaj al
mi Vi ilin donis; kaj ili konservis Vian vorton. 7 Nun ili scias,
ke ĉio ajn, kion Vi donis al mi, estas de Vi; 8 ĉar mi donis al
ili la vortojn, kiujn Vi donis al mi; kaj ili akceptis ilin, kaj
scias vere, ke mi elvenis de Vi; kaj ili kredas, ke Vi min
sendis. 9 Mi preĝas por ili; mi preĝas ne por la mondo, sed por
tiuj, kiujn Vi donis al mi, ĉar ili estas Viaj; 10 kaj ĉio mia
estas Via, kaj Via estas mia; kaj mi estas glorita per ili. 11 Mi
jam ne estas en la mondo, kaj ĉi tiuj estas en la mondo, kaj mi
venas al Vi. Patro Sankta, gardu en Via nomo tiujn, kiujn Vi
donis al mi, por ke ili estu unu tiel same, kiel ni. 12 Dum mi
estis kun ili, mi konservis en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al
mi; kaj mi gardis ilin, kaj neniu el ili pereis, krom la filo de
perdiĝo, por ke plenumiĝu la Skribo. 13 Sed nun mi venas al Vi;
kaj tion mi parolas en la mondo, por ke ili havu mian ĝojon ĝis
pleneco en si mem. 14 Mi donis al ili Vian vorton; kaj la mondo
malamis ilin, ĉar ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el
la mondo. 15 Mi petas, ne ke Vi forigu ilin el la mondo, sed ke
Vi gardu ilin kontraŭ la malbono. 16 Ili ne estas el la mondo,
kiel mi ne estas el la mondo. 17 Konsekru ilin en la vero; Via
vorto estas vero. 18 Kiel Vi min sendis en la mondon, tiel ankaŭ
mi ilin sendis en la mondon. 19 Kaj por ili mi konsekras min, por
ke ili mem ankaŭ estu konsekritaj en la vero. 20 Kaj mi preĝas ne
nur por ili, sed ankaŭ por tiuj, kiuj kredos al mi pro ilia
vorto; 21 por ke ili ĉiuj estu unu; kiel Vi, Patro, estas en mi,
kaj mi en Vi, tiel ili ankaŭ estu en ni; por ke la mondo kredu,
ke Vi min sendis. 22 Kaj la gloron, kiun Vi donis al mi, mi donis
al ili; por ke ili estu unu tiel same, kiel ni estas unu; 23 mi
en ili, kaj Vi en mi, por ke ili perfektiĝu en unu; por ke la
mondo sciu, ke Vi min sendis, kaj ke Vi ilin amis, kiel Vi min
amis. 24 Patro, pri tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi volas, ke ili
ankaŭ estu kun mi tie, kie mi estas; por ke ili vidu mian gloron,
kiun Vi donis al mi; ĉar Vi amis min antaŭ la fondo de la mondo.
25 Ho Patro justa, la mondo Vin ne konis, tamen mi Vin konis; kaj
ĉi tiuj scias, ke Vi min sendis; 26 kaj al ili Vian nomon mi
konigis kaj ankoraŭ konigos, por ke la amo, per kiu Vi amis min,
estu en ili, kaj mi en ili.

Sekva Ĉapitro →