↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Johano

Ĉapitro 19

1 Tiam do Pilato prenis Jesuon kaj lin skurĝigis. 2 Kaj la
soldatoj plektis kronon el dornoj kaj metis ĝin sur lian kapon,
kaj vestis lin per purpura mantelo; 3 kaj venis al li, kaj diris:
Saluton, Reĝo de la Judoj! kaj ili frapis lin per la manplatoj. 4
Pilato do denove eliris, kaj diris al ili: Jen mi elkondukas lin
al vi, por ke vi sciu, ke mi trovas en li nenian kulpon. 5 Jesuo
do eliris, portante la dornan kronon kaj la purpuran mantelon.
Pilato diris al ili: Jen la homo! 6 Kiam do la ĉefpastroj kaj
oficistoj lin vidis, ili kriis: Krucumu, krucumu lin. Pilato
diris al ili: Mem prenu lin kaj krucumu lin, ĉar mi trovas en li
nenian kulpon. 7 La Judoj respondis al li: Ni havas leĝon, kaj
laŭ tiu leĝo li devas morti tial, ke li pretendis esti Filo de
Dio. 8 Kiam do Pilato aŭdis tiun diron, li des pli timis; 9 kaj
reenirinte en la palacon, li diris al Jesuo: De kie vi estas? Sed
Jesuo nenion respondis. 10 Tiam diris Pilato al li: Ĉu vi ne
parolas al mi? ĉu vi ne scias, ke mi havas povon krucumi vin, kaj
povon liberigi vin? 11 Jesuo respondis: Vi havus nenian povon
kontraŭ mi, se ĝi ne estus donita al vi de supre; tial tiu, kiu
transdonis min al vi, havas la pli grandan pekon. 12 Ĉe tio
Pilato penis liberigi lin; sed la Judoj kriis, dirante: Se vi
liberigos tiun, vi ne estas amiko de Cezaro; ĉiu, kiu pretendas
esti reĝo, parolas kontraŭ Cezaro. 13 Kiam do Pilato aŭdis tiun
vorton, li elkondukis Jesuon, kaj sidiĝis sur tribunala seĝo en
loko nomata La Pavimo, sed en la Hebrea lingvo Gabata. 14 Estis
la Preparado de la Pasko, ĉirkaŭ la sesa horo. Kaj li diris al la
Judoj: Jen via Reĝo! 15 Ili kriegis: Forigu, forigu, krucumu lin.
Pilato diris al ili: Ĉu mi krucumu vian Reĝon? La ĉefpastroj
respondis: Ni ne havas reĝon krom Cezaro. 16 Tiam do li
transdonis lin al ili, por esti krucumita.

17 Kaj ili prenis Jesuon; kaj li eliris, portante sian krucon, al
la loko nomata Loko de Kranio, kiu estas en la Hebrea lingvo
Golgota; 18 tie ili krucumis lin, kaj kun li du aliajn, ĉiuflanke
po unu, kaj Jesuon meze. 19 Kaj Pilato ankaŭ skribis titolon, kaj
surmetis ĝin sur la krucon. Kaj estis skribite: JESUO NAZARETA,
LA REĜO DE LA JUDOJ.

20 Tiun titolon multaj el la Judoj legis; ĉar la loko, kie Jesuo
estis krucumita, estis proksime de la urbo; kaj ĝi estis skribita
Hebree kaj Latine kaj Greke. 21 Tiam la ĉefpastroj de la Judoj
diris al Pilato: Ne skribu: La Reĝo de la Judoj; sed, ke li
diris: Mi estas Reĝo de la Judoj. 22 Respondis Pilato: Kion mi
skribis, tion mi skribis.

23 Kaj la soldatoj, kiam ili krucumis Jesuon, prenis liajn
vestojn, kaj dividis ilin en kvar partojn, po unu parto por ĉiu
soldato; kaj la tunikon; sed la tuniko estis senkudra, desupre
teksita tra la tuto. 24 Ili do diris unu al alia: Ni ne disŝiru
ĝin, sed lotu pri ĝi, kies ĝi estos; por ke plenumiĝu la Skribo,
kiu diras:

     Ili dividis miajn vestojn inter si,
     Pri mia tuniko ili lotis.

Tion la soldatoj faris. 25 Sed apud la kruco de Jesuo staris lia
patrino, kaj la fratino de lia patrino, Maria, la edzino de
Klopas, kaj Maria Magdalena. 26 Jesuo, rigardante sian patrinon,
kaj la apudstarantan disĉiplon, kiun li amis, diris al sia
patrino: Virino, jen via filo! 27 Tiam li diris al la disĉiplo:
Jen via patrino! Kaj de post tiu horo la disĉiplo akceptis ŝin en
sian domon.

28 Jesuo, sciante, ke ĉio jam finiĝis, por ke plenumiĝu la
Skribo, diris: Mi soifas. 29 Kuŝis tie vazo plena de vinagro; oni
do metis spongon, plenigitan per la vinagro, sur hisopon, kaj
levis ĝin al lia buŝo. 30 Kiam do Jesuo ricevis la vinagron, li
diris: Estas finite; kaj, klininte sian kapon, li ellasis for la
spiriton.

31 La Judoj, ĉar estis la Preparado, por ke la korpoj ne restadu
sur la krucoj dum la sabato (ĉar la tago de tiu sabato estis
granda tago), petis Pilaton, ke oni rompu iliajn krurojn, kaj
forportu ilin. 32 Tiam la soldatoj venis, kaj rompis la krurojn
de la unua kaj de la alia krucumita kun li; 33 sed kiam ili venis
al Jesuo, kaj vidis, ke li jam mortis, ili ne rompis liajn
krurojn; 34 tamen unu el la soldatoj per lanco pikis lian
flankon, kaj tuj elvenis sango kaj akvo. 35 Kaj la vidinto
atestis, kaj vera estas lia atesto; kaj li scias, ke li diras la
veron, ke vi ankaŭ kredu. 36 Ĉar tio okazis, por ke plenumiĝu la
Skribo: Osto en li ne estos rompita. 37 Kaj ankoraŭ alia Skribo
diras: Ili rigardos tiun, kiun ili trapikis.

38 Post tio, Jozef el Arimateo, kiu estis disĉiplo de Jesuo, sed
sekrete pro timo antaŭ la Judoj, petis Pilaton, ke li povu
forpreni la korpon de Jesuo; kaj Pilato permesis. Li do venis kaj
forprenis lian korpon. 39 Venis ankaŭ Nikodemo (tiu, kiu unue
venis al Jesuo nokte), portanta miksaĵon de mirho kaj aloo,
ĉirkaŭ cent funtoj. 40 Ili do prenis la korpon de Jesuo, kaj
ĉirkaŭvindis ĝin per tolaĵoj kun aromaĵoj, laŭ la kutimo de la
Judoj por entombigo. 41 Kaj estis ĝardeno en la loko, kie li
estis krucumita, kaj en la ĝardeno nova tombo, en kiun ankoraŭ
neniu estis metita. 42 Tien do, pro la Preparado de la Judoj (ĉar
la tombo estis proksima) ili enmetis Jesuon.

Sekva Ĉapitro →