↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Johano

Ĉapitro 16

1 Tion mi parolis al vi, por ke vi ne falpuŝiĝu. 2 Ili forpelos
vin el la sinagogoj; eĉ venas la horo, kiam iu, kiu mortigos vin,
opinios, ke li faras servon al Dio. 3 Kaj tion ili faros pro tio,
ke ili ne konis la Patron, nek min. 4 Sed tion mi parolis al vi,
por ke vi rememoru, kiam ĝia tempo venos, ke mi ĝin antaŭdiris al
vi. Sed en la komenco mi ne diris al vi tion, ĉar mi estis kun
vi. 5 Sed nun mi foriras al Tiu, kiu min sendis; kaj neniu el vi
demandas min: Kien vi iras? 6 Sed ĉar mi tiel parolis al vi,
malĝojo plenigis vian koron. 7 Tamen mi diras al vi la veron:
Estas bone por vi, ke mi foriros; ĉar se mi ne foriros, la
Parakleto ne venos al vi; sed se mi foriros, mi sendos lin al vi.
8 Kaj kiam li alvenos, li pruvos la mondon kulpa rilate pekon kaj
justecon kaj juĝon: 9 rilate pekon, ĉar ili ne kredas al mi; 10
rilate justecon, ĉar mi foriras al la Patro, kaj vi jam ne
rigardas min; 11 rilate juĝon, ĉar la estro de ĉi tiu mondo estas
juĝita. 12 Mi havas ankoraŭ multon por diri al vi, sed vi ne
povas ĝin nun elporti. 13 Tamen kiam venos li, la Spirito de la
vero, li gvidos vin en ĉian veron; ĉar li parolos ne de si mem;
sed kion ajn li aŭdos, tion li parolos; kaj li anoncos al vi
venontajn aferojn. 14 Li gloros min, ĉar li ricevos el miaj kaj
anoncos al vi. 15 Ĉio ajn, kion la Patro havas, estas mia; tial
mi diris, ke li ricevos el miaj kaj anoncos al vi. 16 Mallongan
tempon, kaj vi jam ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon,
kaj vi min vidos. 17 Iuj do el liaj disĉiploj diris al aliaj: Kio
estas ĉi tio, kion li diras al ni: Mallongan tempon, kaj vi ne
rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos; kaj:
Ĉar mi foriras al la Patro? 18 Ili do diris: Kio estas ĉi tio,
kion li diras: Mallongan tempon? Ni ne komprenas lian diron. 19
Jesuo ekvidis, ke ili deziras demandi lin, kaj li diris al ili:
Ĉu vi serĉas inter vi klarigon pri tio, kion mi diris: Mallongan
tempon, kaj vi ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj
vi min vidos? 20 Vere, vere, mi diras al vi, ke vi ploros kaj
lamentos, sed la mondo ĝojos; vi estos malĝojaj, sed via malĝojo
fariĝos ĝojo. 21 Virino, kiam ŝi akuŝas, havas malĝojon, ĉar ŝia
horo venis; sed kiam ŝi naskis la infaneton, ŝi jam ne memoras
sian doloregon, pro ĝojo, ĉar homo naskiĝis en la mondon. 22 Vi
do ankaŭ havas nun malĝojon; sed mi revidos vin, kaj via koro
ĝojos, kaj neniu forprenos de vi vian ĝojon. 23 Kaj en tiu tago
vi demandos min pri nenio. Vere, vere, mi diras al vi, se vi
petos ion de la Patro, Li donos ĝin al vi en mia nomo. 24 Ĝis nun
vi petis nenion en mia nomo; petu, kaj vi ricevos, por ke via
ĝojo estu plena.

25 Ĉi tion mi parolis al vi alegorie; sed venas la horo, kiam mi
jam ne parolos al vi alegorie, sed anoncos al vi malkaŝe pri la
Patro. 26 En tiu tago vi petos en mia nomo; kaj mi ne diras, ke
mi petos de la Patro pro vi; 27 ĉar la Patro mem vin amas tial,
ke vi min amis, kaj kredis, ke mi elvenis de Dio. 28 Mi elvenis
de la Patro, kaj alvenis en la mondon; denove mi lasas la mondon,
kaj iras al la Patro. 29 Liaj disĉiploj diris: Jen nun vi parolas
malkaŝe, kaj nenian alegorion diras. 30 Nun ni scias, ke vi ĉion
scias, kaj ne bezonas, ke iu demandu vin; pro tio ni kredas, ke
vi elvenis de Dio. 31 Jesuo respondis al ili: Ĉu vi nun kredas?
32 Jen venas la horo, kaj eĉ jam venis, kiam vi disiĝos, ĉiu al
sia loko, kaj vi lasos min sola; kaj tamen mi ne estas sola, ĉar
la Patro estas kun mi. 33 Tion mi parolis al vi, por ke en mi vi
havu pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuraĝu; mi venkis
la mondon.

Sekva Ĉapitro →