↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Johano

Ĉapitro 15

1 Mi estas la vera vinberarbo, kaj mia Patro estas la kultivisto.
2 Ĉiun nefruktodonan branĉon en mi Li forprenas; kaj ĉiun
fruktodonan branĉon Li purigas, por ke ĝi donu pli da frukto. 3
Jam vi estas puraj pro la vorto, kiun mi parolis al vi. 4 Restadu
en mi, kaj mi en vi. Kiel la branĉo ne povas de si mem doni
frukton, se ĝi ne restas en la vinberarbo, tiel ankaŭ vi ne
povas, se vi ne restas en mi. 5 Mi estas la vinberarbo; vi estas
la branĉoj; kiu restadas en mi, kaj mi en li, tiu donas multe da
frukto; ĉar sen mi vi nenion povas fari. 6 Se iu ne restas en mi,
tiu estas elĵetita, kiel la branĉo, kaj sekiĝas; kaj oni ilin
kolektas kaj ĵetas en fajron, kaj ili brulas. 7 Se vi restadas en
mi, kaj miaj vortoj restadas en vi, petu kion ajn vi volos, kaj
tio estos farita por vi. 8 En tio mia Patro estas glorata, ke vi
donas multe da frukto; kaj vi estos miaj disĉiploj. 9 Kiel la
Patro min amis, tiel mi ankaŭ vin amis; restadu en mia amo. 10 Se
vi observos miajn ordonojn, vi restados en mia amo tiel same,
kiel mi observis la ordonojn de mia Patro kaj restadas en Lia
amo. 11 Tion mi parolis al vi, por ke mia ĝojo en vi restadu, kaj
via ĝojo estu plena. 12 Jen estas mia ordono: ke vi amu unu alian
tiel same, kiel mi vin amis. 13 Neniu havas amon pli grandan ol
tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj. 14 Vi estas miaj
amikoj, se vi faras tion, kion mi al vi ordonas. 15 Mi jam ne
nomas vin sklavoj, ĉar la sklavo ne scias, kion lia sinjoro
faras; sed mi nomis vin amikoj, ĉar ĉion, kion mi aŭdis de mia
Patro, mi sciigis al vi. 16 Vi ne elektis min, sed mi elektis
vin, kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu frukton, kaj ke via
frukto daŭru; por ke la Patro donu al vi ĉion ajn, kion vi petos
de Li en mia nomo. 17 Tion mi ordonas al vi, por ke vi amu unu la
alian. 18 Se la mondo malamas vin, vi scias, ke ĝi malamis min
pli frue, ol vin. 19 Se vi estus el la mondo, la mondo amus siajn
proprajn; sed ĉar vi ne estas el la mondo, kaj mi elektis vin for
de la mondo, tial la mondo vin malamas. 20 Memoru la vorton, kiun
mi diris al vi: Sklavo ne estas pli granda ol lia sinjoro. Se ili
min persekutis, vin ankaŭ ili persekutos; se ili observis mian
vorton, ankaŭ vian ili observos. 21 Sed ĉion ĉi tion ili faros al
vi pro mia nomo, ĉar ili ne konas Tiun, kiu min sendis. 22 Se mi
ne estus veninta kaj parolinta al ili, ili ne havus pekon; sed
nun ili ne havas pretekston por sia peko. 23 Tiu, kiu min
malamas, malamas ankaŭ mian Patron. 24 Se mi ne estus farinta
inter ili farojn, kiajn neniu alia faris, ili ne havus pekon; sed
nun ili vidis kaj malamis min kaj ankaŭ mian Patron. 25 Sed tio
okazas, por ke plenumiĝu la vorto skribita en ilia leĝo: Ili
malamis min senkaŭze. 26 Sed kiam venos la Parakleto, kiun mi
sendos de la Patro al vi, la Spirito de la vero, kiu devenas de
la Patro, tiu pri mi atestos; 27 kaj vi ankaŭ atestas, ĉar vi
estis kun mi de la komenco.

Sekva Ĉapitro →