↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Johano

Ĉapitro 14

1 Ne maltrankviliĝu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaŭ al
mi. 2 Ĉe la domo de mia Patro estas multe da loĝejoj; se ne tiel
estus, mi dirus al vi; mi iras, por pretigi por vi lokon. 3 Kaj
se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj ricevos vin
al mi mem, por ke vi ankaŭ estu tie, kie mi estas. 4 Kaj kien mi
iras, vi scias, kaj vi konas la vojon. 5 Tomaso diris al li:
Sinjoro, ni ne scias, kien vi iras; kiel ni konas la vojon? 6
Jesuo diris al li: Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo;
neniu venas al la Patro krom per mi. 7 Se vi min konus, vi konus
ankaŭ mian Patron; kaj de nun vi konas Lin kaj Lin vidis. 8
Filipo diris al li: Sinjoro, montru al ni la Patron, kaj por ni
tio sufiĉos. 9 Jesuo diris al li: Ĉu mi estas kun vi tiel longan
tempon, kaj vi min ne konas, Filipo? tiu, kiu vidis min, vidis
ankaŭ la Patron; kiel vi diras: Montru al ni la Patron? 10 Ĉu vi
ne kredas, ke mi estas en la Patro kaj la Patro en mi? la
vortojn, kiujn mi parolas al vi, mi parolas ne de mi mem; sed la
Patro, restanta en mi, faras Siajn farojn. 11 Kredu al mi, ke mi
estas en la Patro, kaj la Patro en mi; aŭ almenaŭ kredu al mi pro
la faroj mem. 12 Vere, vere, mi diras al vi: Kiu kredas al mi,
tiu ankaŭ faros la farojn, kiujn mi faras; kaj li faros pli
grandajn ol tiuj, ĉar mi iras al la Patro. 13 Kaj kion ajn vi
petos en mia nomo, tion mi faros, por ke la Patro estu glorata en
la Filo. 14 Se vi petos ion de mi en mia nomo, tion mi faros. 15
Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn. 16 Kaj mi petos la
Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu
kun vi por ĉiam; 17 tiu estas la Spirito de la vero, kiun la
mondo ne povas akcepti, ĉar ĝi lin ne vidas nek konas; vi lin
konas, ĉar li restadas kun vi kaj estos en vi. 18 Mi ne lasos vin
orfaj; mi venas al vi. 19 Ankoraŭ iom da tempo, kaj la mondo ne
plu vidos min, sed vi vidos min; ĉar mi vivas, tial vi ankaŭ
vivos. 20 En tiu tago vi scios, ke mi estas en mia Patro, kaj vi
en mi, kaj mi en vi. 21 Kiu havas miajn ordonojn kaj observas
ilin, tiu estas, kiu min amas; kaj kiu min amas, tiu estos amata
de mia Patro, kaj mi amos lin, kaj elmontros min al li. 22 Judas
(ne la Iskariota) diris al li: Sinjoro, kio okazis, ke vi
elmontros vin al ni, kaj ne al la mondo? 23 Jesuo respondis kaj
diris al li: Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia
Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros loĝon kun li. 24 Kiu
min ne amas, tiu ne observas miajn vortojn; kaj la vorto, kiun vi
aŭdas, estas ne mia, sed de la Patro, kiu min sendis.

25 Tion mi parolis al vi, dum mi ĉe vi restas. 26 Sed la
Parakleto, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo,
instruos vin pri ĉio, kaj vin rememorigos pri ĉio, kion mi diris
al vi. 27 Pacon mi lasas al vi; mian pacon mi donas al vi; ne
kiel la mondo donas, mi donas al vi. Ne maltrankviliĝu via koro,
nek senkuraĝiĝu. 28 Vi aŭdis, ke mi diris al vi: Mi foriras, kaj
mi revenas al vi. Se vi min amus, vi ĝojus pro tio, ke mi iras al
la Patro, ĉar la Patro estas pli granda ol mi. 29 Kaj nun mi
diris al vi, antaŭ ol ĝi okazos, por ke vi kredu, kiam ĝi okazos.
30 De nun mi jam ne multe parolos kun vi; ĉar la estro de la
mondo venas; kaj li havas nenion en mi; 31 sed por ke la mondo
sciu, ke mi amas la Patron, kaj kiel la Patro ordonis al mi, tiel
mi faras. Leviĝu; ni foriru de ĉi tie.

Sekva Ĉapitro →