↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Johano

Ĉapitro 13

1 Kaj antaŭ la Paska festo Jesuo, sciante, ke lia horo venis, por
ke li transiru el ĉi tiu mondo al la Patro, aminte siajn
proprulojn, kiuj estis en la mondo, amis ilin ĝis la fino. 2 Kaj
dum la vespermanĝo, kiam la diablo jam metis en la koron de Judas
Iskariota, filo de Simon, la intencon perfidi lin, 3 Jesuo,
sciante, ke la Patro donis ĉion en liajn manojn, kaj ke li venis
de Dio kaj iras al Dio, 4 leviĝis de la vespermanĝo kaj demetis
siajn vestojn; kaj li prenis viŝtukon, kaj sin zonis. 5 Poste li
verŝis akvon en la pelvon, kaj komencis lavi la piedojn de la
disĉiploj kaj viŝi ilin per la tuko, per kiu li estis zonita. 6
Tiam li venis al Simon Petro. Ĉi tiu diris al li: Sinjoro, ĉu vi
lavas al mi la piedojn? 7 Jesuo respondis kaj diris al li: Kion
mi faras, vi nun ne scias, sed poste vi komprenos. 8 Petro diris
al li: Vi ja neniam lavos miajn piedojn. Respondis al li Jesuo:
Se mi ne lavas vin, vi ne partoprenas kun mi. 9 Simon Petro diris
al li: Sinjoro, ne nur miajn piedojn, sed ankaŭ la manojn kaj la
kapon. 10 Jesuo diris al li: Kiu sin jam banis, tiu bezonas nur,
ke oni lavu la piedojn, kaj li estas tuta pura; kaj vi estas
puraj, tamen ne ĉiuj. 11 Ĉar li konis tiun, kiu perfidos lin;
tial li diris: Vi ne ĉiuj estas puraj.

12 Kiam do li jam lavis iliajn piedojn kaj surmetis siajn vestojn
kaj denove sidiĝis, li diris al ili: Ĉu vi scias, kion mi faris
al vi? 13 Vi nomas min Majstro kaj Sinjoro; kaj prave vi diras,
ĉar tia mi estas. 14 Se do mi, la Sinjoro kaj la Majstro, lavis
viajn piedojn, vi ankaŭ devas inter vi lavi la piedojn. 15 Ĉar mi
donis al vi ekzemplon, por ke vi ankaŭ faru tion, kion mi faris
al vi. 16 Vere, vere, mi diras al vi: Sklavo ne estas pli granda
ol lia sinjoro; nek estas la sendito pli granda ol la sendinto.
17 Se ĉi tion vi scias, vi estas feliĉaj, se tion vi faras. 18 Ne
pri vi ĉiuj mi parolas; mi scias, kiujn mi elektis; sed por ke
plenumiĝu la Skribo: Tiu, kiu manĝas mian panon, levis kontraŭ
min la piedon. 19 De nun mi parolas al vi pri tio, antaŭ ol ĝi
okazos, por ke, kiam ĝi okazos, vi kredu, ke mi estas. 20 Vere,
vere, mi diras al vi: Kiu akceptas tiun, kiun mi sendas, tiu
akceptas min; kaj kiu min akceptas, tiu akceptas Tiun, kiu min
sendis.

21 Dirinte tion, Jesuo maltrankviliĝis en spirito, kaj ateste
parolis, dirante: Vere, vere, mi diras al vi, ke unu el vi min
perfidos. 22 Tiam la disĉiploj rigardis unu la alian, dubante pri
kiu li parolas. 23 Estis apud la sino de Jesuo unu el liaj
disĉiploj, kiun Jesuo amis. 24 Simon Petro do faris signon al li,
ke li demandu, pri kiu li parolas. 25 Tiu do, kliniĝante al la
brusto de Jesuo, diris al li: Sinjoro, kiu ĝi estas? 26 Jesuo
respondis: Ĝi estas tiu, por kiu mi trempos la pecon kaj donos al
li. Kaj trempinte la pecon, li donis ĝin al Judas Iskariota, filo
de Simon. 27 Kaj post la peco, tiam Satano eniris en lin. Jesuo
do diris al li: Kion vi faras, tion faru senprokraste. 28 Sed
neniu el la kunmanĝantoj sciis, kial li diris al li tion. 29 Iuj
pensis, ĉar Judas havis la monujon, ke Jesuo diris al li: Aĉetu
tion, kion ni bezonas por la festo; aŭ ke li donu ion al la
malriĉuloj. 30 Li do, ricevinte la pecon, tuj eliris; kaj estis
nokto.

31 Kiam li eliris, Jesuo diris: Nun la Filo de homo estas
glorata, kaj Dio estas glorata en li; 32 kaj Dio gloros lin en Si
mem, kaj tuj Li gloros lin. 33 Infanoj, ankoraŭ mallongan tempon
mi estas kun vi. Vi min serĉos; kaj kiel mi diris al la Judoj:
Kien mi iras, tien vi ne povas veni, tiel ankaŭ al vi mi nun
diras. 34 Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian; kiel
mi amis vin, tiel vi ankaŭ amu unu alian. 35 Per tio ĉiuj homoj
scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos amon unu al alia.

36 Simon Petro diris al li: Sinjoro, kien vi iras? Jesuo
respondis: Kien mi iras, vi ne povas min sekvi nun, sed poste vi
min sekvos. 37 Petro diris al li: Sinjoro, kial mi ne povas vin
sekvi nun? mi demetos por vi mian vivon. 38 Jesuo respondis al
li: Ĉu vi demetos por mi vian vivon? Vere, vere, mi diras al vi:
La koko ne krios, antaŭ ol vi min malkonfesos tri fojojn.

Sekva Ĉapitro →