↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Johano

Ĉapitro 12

1 Jesuo do ses tagojn antaŭ la Pasko venis al Betania, kie estis
Lazaro, kiun Jesuo relevis el inter la mortintoj. 2 Oni do
pretigis por li tie vespermanĝon, kaj Marta servadis; sed Lazaro
estis unu el tiuj, kiuj sidis kun li ĉe manĝo. 3 Tiam Maria
prenis funton da pura narda ŝmiraĵo tre multekosta, ŝmiris la
piedojn de Jesuo, kaj viŝis liajn piedojn per siaj haroj; kaj la
domo pleniĝis de la odoro de la ŝmiraĵo. 4 Sed diris Judas
Iskariota, unu el liaj disĉiploj, kiu estis lin perfidonta: 5
Kial oni ne vendis ĉi tiun ŝmiraĵon por tricent denaroj kaj donis
al malriĉuloj? 6 Tion li diris, ne ĉar li zorgis pri la
malriĉuloj; sed ĉar li estis ŝtelisto, kaj havis la monujon kaj
forprenadis tion, kion oni metis en ĝin. 7 Sed Jesuo diris: Lasu
ŝin konservi ĝin por la tago de mia entombigo. 8 Ĉar la
malriĉulojn vi ĉiam havas kun vi, sed min vi ne ĉiam havas.

9 La amaso de la Judoj do sciiĝis, ke li estas tie; kaj ili venis
ne nur pro Jesuo, sed ankaŭ por vidi Lazaron, kiun li levis el la
mortintoj. 10 Sed la ĉefpastroj konsiliĝis, ke ili mortigu ankaŭ
Lazaron; 11 ĉar pro li multaj Judoj foriris, kaj kredis al Jesuo.

12 En la sekvanta tago granda homamaso, veninte al la festo, kaj
sciiĝinte, ke Jesuo venas al Jerusalem, 13 prenis branĉojn de la
palmoj, kaj iris al li renkonte, kaj kriis: Hosana! Estu benata
la Reĝo de Izrael, kiu venas en la nomo de la Eternulo! 14 Kaj
Jesuo, trovinte junan azenon, sidis sur ĝi, kiel estas skribite:
15 Ne timu, filino de Cion: jen via Reĝo venas, sidanta sur ido
de azeno. 16 Tion la disĉiploj unue ne komprenis; sed post la
gloriĝo de Jesuo ili rememoris, ke tio estis skribita pri li kaj
ke oni faris al li tion. 17 La homamaso do, kiu ĉeestis kun li,
kiam li elvokis Lazaron el la tombo, kaj levis lin el la
mortintoj, atestis pri li. 18 Pro tio ankaŭ la homamaso iris al
li renkonte, ĉar ili sciiĝis, ke li faris tiun signon. 19 La
Fariseoj do diris inter si: Vidu, kiel nenio prosperis al vi; jen
la mondo eliris post li.

20 Kaj inter tiuj, kiuj alvojaĝis por adorkliniĝi ĉe la festo,
estis iuj Grekoj; 21 tiuj do venis al Filipo, kiu estis el
Betsaida Galilea, kaj petis lin, dirante: Sinjoro, ni volas vidi
Jesuon. 22 Filipo venis kaj sciigis Andreon; kaj poste Andreo kaj
Filipo venis kaj sciigis Jesuon. 23 Sed Jesuo respondis al ili,
dirante: Venis la horo, por ke la Filo de homo estu glorata. 24
Vere, vere, mi diras al vi: Se la tritika grenero ne falas en la
teron kaj ne mortas, ĝi restas sola; sed se ĝi mortas, ĝi donas
multe da frukto. 25 Kiu amas sian vivon, tiu ĝin perdas; kaj kiu
malamas sian vivon en ĉi tiu mondo, tiu ĝin konservos ĝis eterna
vivo. 26 Se iu min servas, tiu sekvu min; kaj kie mi estas, tie
ankaŭ estos mia servanto; se iu min servas, tiun la Patro
honoros. 27 Nun maltrankviliĝas mia animo; kaj kion mi diru?
Patro, savu min el ĉi tiu horo. Sed por tio mi venis ĝis ĉi tiu
horo. 28 Patro, gloru Vian nomon. Tiam voĉo venis el la ĉielo: Mi
jam gloris ĝin kaj denove gloros. 29 Do la apudstaranta homamaso,
aŭdinte, diris, ke tondris; aliaj diris: Anĝelo parolis al li. 30
Jesuo respondis kaj diris: Ne por mi venis tiu voĉo, sed por vi.
31 Nun estas la juĝo de ĉi tiu mondo; nun la estro de ĉi tiu
mondo estos elpelita. 32 Kaj mi, se mi estos suprenlevita de sur
la tero, altiros al mi ĉiujn homojn. 33 Tion li diris, per aludo
montrante, per kia morto li mortos. 34 La homamaso respondis al
li: Ni aŭdis el la leĝo, ke la Kristo restados por ĉiam; kaj kiel
vi diras: La Filo de homo devas esti suprenlevita? Kiu estas ĉi
tiu Filo de homo? 35 Jesuo do diris al ili: Ankoraŭ mallongan
tempon estas la lumo kun vi. Iradu, dum vi havas la lumon, por ke
la mallumo ne venu sur vin; ĉar tiu, kiu iradas en mallumo, ne
scias, kien li iras. 36 Dum vi havas lumon, kredu al la lumo, por
ke vi fariĝu filoj de lumo.

Tion parolis Jesuo, kaj li foriris, kaj sin kaŝis for de ili. 37
Sed kvankam li jam faris tiom da signoj antaŭ ili, tamen ili ne
kredis al li; 38 por ke plenumiĝu la vorto de la profeto Jesaja,
kiun li parolis:

     Ho Eternulo, kiu kredis nian raporton?
     Kaj super kiu malkaŝiĝis la brako de la Eternulo?

39 Pro tio ili ne povis kredi, ĉar Jesaja diris plue:

40   Li blindigis iliajn okulojn kaj sensentigis ilian koron,
     Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, kaj ke ili ne komprenu
          per sia koro,
     Kaj ke ili ne konvertiĝu,
     Kaj ke Mi ilin ne sanigu.

41 Tion diris Jesaja, ĉar li vidis lian gloron kaj parolis pri
li. 42 Tamen eĉ el la regantoj multaj kredis al li; sed pro la
Fariseoj ili ne konfesis lin, por ke ili ne estu elpelitaj el la
sinagogo; 43 ĉar ili ŝatis la laŭdon de homoj pli, ol la gloron
de Dio.

44 Kaj Jesuo kriis kaj diris: Kiu kredas al mi, tiu kredas ne al
mi, sed al Tiu, kiu min sendis. 45 Kaj kiu vidas min, tiu vidas
ankaŭ Tiun, kiu min sendis. 46 Mi venis lumo en la mondon, por ke
ĉiu, kiu kredas al mi, ne restadu en mallumo. 47 Kaj se iu aŭdas
miajn dirojn kaj ne plenumas ilin, mi lin ne juĝas; ĉar mi venis,
ne por juĝi la mondon, sed por savi la mondon. 48 Tiu, kiu
forrifuzas min kaj ne akceptas miajn dirojn, havas juĝonton; la
vorto, kiun mi parolis, juĝos lin en la lasta tago. 49 Ĉar mi ne
parolis de mi mem; sed la Patro, kiu sendis min, mem ordonis al
mi, kion mi parolu, kaj kion mi diru. 50 Kaj mi scias, ke Lia
ordono estas eterna vivo; kion do mi parolas, ĝuste kiel la Patro
diris al mi, tiel mi parolas.








Sekva Ĉapitro →