↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Johano

Ĉapitro 11

1 Kaj estis unu malsanulo, nomata Lazaro, el Betania, la vilaĝo
de Maria kaj ŝia fratino Marta. 2 Tiu Maria, kies frato Lazaro
estis malsana, estis tiu sama, kiu ŝmiris la Sinjoron per ŝmiraĵo
kaj viŝis liajn piedojn per siaj haroj. 3 La fratinoj do sendis
al li, dirante: Sinjoro, jen tiu, kiun vi amas, estas malsana. 4
Sed Jesuo, aŭdinte tion, diris: Ĉi tiu malsano estas ne por la
morto, sed por la gloro de Dio, por ke la Filo de Dio estu per ĝi
glorata. 5 Kaj Jesuo amis Martan kaj ŝian fratinon kaj Lazaron. 6
Kaj kiam li sciiĝis, ke tiu estas malasana, li restis ankoraŭ du
tagojn en la loko, kie li estis. 7 Poste li diris al la
disĉiploj: Ni iru returne en Judujon. 8 La disĉiploj diris al li:
Rabeno, la Judoj ĵus celis ŝtonmortigi vin; kaj ĉu vi denove iras
tien? 9 Jesuo respondis: Ĉu ne estas dek du horoj en la tago? Se
iu iras dum la tago, li ne faletas, ĉar li vidas la lumon de ĉi
tiu mondo. 10 Sed se iu iras dum la nokto, li faletas, ĉar en li
ne estas la lumo. 11 Tion li parolis, kaj poste li diris al ili:
Nia amiko Lazaro endormiĝis, sed mi iras, por veki lin el lia
dormo. 12 La disĉiploj do diris: Sinjoro, se li endormiĝis, li
resaniĝos. 13 Jesuo parolis pri lia morto; sed ili supozis, ke li
parolas pri ripozo en dormo. 14 Tiam Jesuo diris al ili klare:
Lazaro jam mortis. 15 Kaj pro vi mi ĝojas, ke mi ne ĉeestis tie,
por ke vi kredu; tamen ni iru al li. 16 Tiam Tomaso, nomata
Didimo, diris al siaj kundisĉiploj: Ni ankaŭ iru, por ke ni mortu
kun li.

17 Kiam Jesuo alvenis, li trovis lin jam kvar tagojn entombigita.
18 Kaj Betania estis proksime de Jerusalem, en la distanco de
ĉirkaŭ dek kvin stadioj; 19 kaj multaj el la Judoj jam venis al
Marta kaj Maria, por konsoli ilin pri ilia frato. 20 Marta do,
kiam ŝi eksciis, ke Jesuo alproksimiĝas, iris al li renkonte; sed
Maria ankoraŭ sidis en la domo. 21 Tiam diris Marta al Jesuo:
Sinjoro, se vi estus ĉi tie, mia frato ne estus mortinta. 22 Sed
eĉ nun mi scias, ke kion ajn vi petos de Dio, tion Dio donos al
vi. 23 Jesuo diris al ŝi: Via frato releviĝos. 24 Marta diris al
li: Mi scias, ke li releviĝos ĉe la releviĝo en la lasta tago. 25
Jesuo diris al ŝi: Mi estas la releviĝo kaj la vivo; kiu kredas
al mi, eĉ se li estos mortinta, tiu vivos, 26 kaj ĉiu, kiu vivas
kaj kredas al mi, por ĉiam ne mortos. Ĉu vi tion kredas? 27 Ŝi
diris al li: Jes, Sinjoro, mi jam kredas, ke vi estas la Kristo,
la Filo de Dio, la venanta en la mondon. 28 Kaj dirinte tion, ŝi
foriris, kaj vokis sekrete sian fratinon Maria, dirante: La
Majstro ĉeestas, kaj vokas vin. 29 Kaj ŝi, aŭdinte tion, leviĝis
rapide kaj iris al li. 30 (Sed Jesuo ankoraŭ ne eniris en la
vilaĝon, sed estis en la loko, kie Marta lin renkontis.) 31 La
Judoj do, kiuj estis kun ŝi en la domo kaj konsolis ŝin, vidinte,
ke Maria leviĝis subite kaj eliris, sekvis ŝin, dirante: Ŝi iras
al la tombo, por plori tie. 32 Kiam Maria alvenis al la loko, kie
Jesuo estis, kaj lin vidis, ŝi falis antaŭ liaj piedoj, dirante:
Sinjoro, se vi estus ĉi tie, mia frato ne estus mortinta. 33 Kiam
do Jesuo vidis ŝin ploranta kaj la Judojn ankaŭ, kiuj venis kun
ŝi, plorantaj, li ĝemis en la spirito kaj maltrankviliĝis, 34 kaj
diris: Kie vi lin kuŝigis? Ili diris al li: Sinjoro, venu kaj
vidu. 35 Jesuo larmis. 36 La Judoj do diris: Jen kiel li lin
amis! 37 Sed kelkaj el ili diris: Ĉu ĉi tiu, kiu malfermis la
okulojn de la blindulo, ne povus kaŭzi ankaŭ, ke ĉi tiu homo ne
mortu? 38 Tiam Jesuo, denove ĝemante en si, venis al la tombo. Ĝi
estis kaverno, kaj sur ĝi kuŝis ŝtono. 39 Jesuo diris: Forprenu
la ŝtonon. Marta, la fratino de la mortinto, diris al li:
Sinjoro, li jam malbonodoras, ĉar li estis tie kvar tagojn. 40
Jesuo diris al ŝi: Ĉu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi
vidos la gloron de Dio? 41 Oni do forprenis la ŝtonon. Kaj Jesuo
levis siajn okulojn, kaj diris: Patro, mi dankas Vin, ke Vi min
aŭskultis. 42 Kaj mi sciis, ke Vi ĉiam aŭskultas min; sed pro la
ĉirkaŭstaranta homamaso mi tion diris, por ke ili kredu, ke Vi
min sendis. 43 Kaj dirinte tion, li kriis per laŭta voĉo: Lazaro,
elvenu. 44 Kaj la mortinto elvenis, kun la manoj kaj piedoj
ligitaj per tombotukoj; kaj lia vizaĝo estis ĉirkaŭligita per
viŝtuko. Jesuo diris al ili: Malligu lin, kaj lasu lin iri.

45 Tiam multaj el la Judoj, kiuj venis al Maria, kaj vidis, kion
li faris, kredis al li. 46 Sed kelkaj el ili foriris al la
Fariseoj, kaj rakontis al ili tion, kion Jesuo faris.

47 Tial la ĉefpastroj kaj la Fariseoj kunvenigis sinedrion, kaj
diris: Kion ni faras? ĉar ĉi tiu homo faras multajn signojn; 48
se ni lasos lin tiel, ĉiuj kredos al li, kaj la Romanoj venos kaj
forigos nian lokon kaj nian nacion. 49 Sed unu el ili, Kajafas,
ĉefpastro en tiu sama jaro, diris al ili: Vi scias nenion, 50 nek
konsideras, ke bone estas por vi, ke unu homo mortu por la
popolo, kaj ke la tuta nacio ne pereu. 51 Sed li diris tion ne de
si mem; sed estante ĉefpastro en tiu jaro, li profetis, ke Jesuo
mortos por la nacio; 52 kaj ne nur por la nacio, sed ankaŭ por ke
li kunvenigu en unu la ĉie disĵetitajn filojn de Dio. 53 De post
tiu tago do ili konsiliĝis, por lin mortigi.

54 Tial Jesuo ne plu iris publike inter la Judoj, sed foriris de
tie en la kamparon apud la dezerto, en urbon nomatan Efraim; kaj
tie li restadis kun la disĉiploj. 55 Kaj la Pasko de la Judoj
proksimiĝis, kaj multaj supreniris el la kamparo al Jerusalem
antaŭ la Pasko, por sin sanktigi. 56 Ili do serĉis Jesuon, kaj
parolis inter si, starante en la templo: Kion vi pensas? Ĉu ke li
ne venos al la festo? 57 Kaj la ĉefpastroj kaj la Fariseoj jam
antaŭe ordonis, ke se iu scias, kie li estas, tiu montru tion,
por ke oni lin kaptu.

Sekva Ĉapitro →