↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Johano

Ĉapitro 10

1 Vere, vere, mi diras al vi: Kiu eniras en la ŝafejon ne tra la
pordo, sed aliloke suprengrimpas, tiu estas ŝtelisto kaj rabisto.
2 Sed kiu eniras tra la pordo, tiu estas la paŝtisto de la ŝafoj.
3 Al tiu la pordisto malfermas; kaj la ŝafoj aŭskultas lian
voĉon, kaj li alvokas laŭ nomoj siajn proprajn ŝafojn, kaj
elkondukas ilin. 4 Kaj kiam li kondukis eksteren siajn ŝafojn, li
iras antaŭ ili, kaj la ŝafoj lin sekvas, ĉar ili konas lian
voĉon. 5 Kaj fremdulon ili ne sekvos, sed forkuros de li, ĉar ili
ne konas la voĉon de fremduloj. 6 Tiun alegorion Jesuo diris al
ili; sed ili ne komprenis, kiajn aferojn li parolas al ili.

7 Jesuo do diris denove al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Mi
estas la pordo de la ŝafoj. 8 Ĉiuj, kiuj venis pli frue ol mi,
estas ŝtelistoj kaj rabistoj; sed la ŝafoj ne aŭskultis ilin. 9
Mi estas la pordo; se iu tra mi eniras, tiu estos savita; kaj li
eniros kaj eliros, kaj trovos paŝtaĵon. 10 La ŝtelisto ne venas,
krom por ŝteli kaj buĉi kaj pereigi; mi venis, por ke ili havu
vivon, kaj havu ĝin abunde. 11 Mi estas la bona paŝtisto; la bona
paŝtisto demetas sian vivon por la ŝafoj. 12 La dungito, kaj tiu,
kiu ne estas paŝtisto, kies propraĵo la ŝafoj ne estas, ekvidas
la lupon venanta kaj lasas la ŝafojn kaj forkuras; kaj la lupo
ilin kaptas kaj dispelas; 13 li forkuras tial, ke li estas
dungito kaj ne zorgas pri la ŝafoj. 14 Mi estas la bona paŝtisto,
kaj mi konas la miajn, kaj la miaj min konas 15 tiel same, kiel
la Patro min konas, kaj mi konas la Patron; kaj mi demetas mian
vivon por la ŝafoj. 16 Kaj aliajn ŝafojn mi havas, kiuj ne estas
de ĉi tiu gregejo; ilin ankaŭ mi devas alkonduki, kaj ili
aŭskultos mian voĉon; kaj estos unu grego, unu paŝtisto. 17 Pro
tio la Patro min amas, ke mi demetas mian vivon, por ke mi ĝin
reprenu. 18 Neniu ĝin forprenas de mi, sed mi ĝin demetas
memvole. Mi havas la rajton ĝin demeti, kaj mi havas la rajton
ĝin repreni. Ĉi tiun ordonon mi ricevis de mia Patro.

19 Denove fariĝis malkonsento inter la Judoj pro tiuj diroj. 20
Kaj multaj el ili diris: Li havas demonon kaj estas freneza; kial
vi lin aŭskultas? 21 Aliaj diris: Tiuj ne estas diroj de
demonhavanto. Ĉu demono povas malfermi la okulojn de blinduloj?

22 Okazis la festo de inaŭguro en Jerusalem, kaj estis vintro; 23
kaj Jesuo promenis en la templo, en la portiko de Salomono. 24 La
Judoj do ĉirkaŭis lin, kaj diris al li: Ĝis kiam vi tenas en dubo
nian animon? Se vi estas la Kristo, diru al ni malkaŝe. 25 Jesuo
respondis al ili: Mi diris al vi, kaj vi ne kredas; la faroj,
kiujn mi faras en la nomo de mia Patro, atestas pri mi. 26 Sed vi
ne kredas, ĉar vi ne estas el miaj ŝafoj. 27 Miaj ŝafoj aŭskultas
mian voĉon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas; 28 kaj mi
donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin
forkaptos el mia mano. 29 Mia Patro, kiu donis ilin al mi,
superas ĉion; kaj neniu povas ion forkapti el la mano de mia
Patro. 30 Mi kaj la Patro estas unu. 31 Tiam la Judoj denove
prenis ŝtonojn, por ŝtonmortigi lin. 32 Jesuo respondis al ili:
Multajn bonajn farojn mi montris al vi de mia Patro; pro kiu el
ili vi volas ŝtonmortigi min? 33 La Judoj respondis: Ne pro bona
faro ni volas ŝtonmortigi vin, sed pro blasfemo, kaj ĉar vi,
estante homo, pretendas esti Dio. 34 Jesuo respondis: Ĉu ne estas
skribite en via leĝo: Mi diris: Vi estas dioj? 35 Se li nomis
dioj tiujn, al kiuj venis la vorto de Dio (kaj la Skribo ne povas
esti nuligita), 36 ĉu vi diras pri tiu, kiun la Patro konsekris
kaj sendis en la mondon: Vi blasfemas; ĉar mi diris: Mi estas
Filo de Dio? 37 Se mi ne faras la farojn de mia Patro, ne kredu
al mi. 38 Sed se mi faras ilin, kvankam vi ne kredas al mi, kredu
la farojn, por ke vi sciu kaj kaj komprenu, ke la Patro estas en
mi, kaj mi en la Patro. 39 Ili denove celis kapti lin, sed li
iris for de ilia mano.

40 Li foriris denove trans Jordanon tien, kie Johano unue baptis,
kaj tie li restadis. 41 Kaj multaj venis al li, kaj diris: Johano
ja ne faris signon; sed ĉio, kion Johano diris pri ĉi tiu, estis
vera. 42 Kaj tie multaj kredis al li.

Sekva Ĉapitro →