↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Johano

Ĉapitro 9

1 Kaj preterirante, li vidis viron blindan de post la naskiĝo. 2
Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante: Rabeno, kiu do pekis,
ĉi tiu viro, aŭ liaj gepatroj, ke li naskiĝis blinda? 3 Jesuo
respondis: Nek ĉi tiu viro pekis, nek liaj gepatroj; sed por ke
la faroj de Dio aperu en li. 4 Dum estas tago, mi devas prilabori
la farojn de Tiu, kiu min sendis; venas la nokto, kiam neniu
povas labori. 5 Dum mi estas en la mondo, mi estas la lumo de la
mondo. 6 Dirinte tion, li kraĉis sur la teron, kaj faris el la
kraĉaĵo koton, kaj ŝmiris per la koto la okulojn de la blindulo,
7 kaj diris al li: Iru, lavu vin en la lageto de Ŝiloaĥ (tio
estas, Sendito). Li do foriris, kaj sin lavis, kaj revenis
vidanta. 8 La najbaroj do, kaj tiuj, kiuj antaŭe vidis lin, ke li
estas almozulo, diris: Ĉu ĉi tiu ne estas tiu, kiu sidis kaj
petis almozojn? 9 Unuj diris: Li estas; aliaj diris: Ne, sed li
estas simila al tiu. Li diris: Tiu mi estas. 10 Ili do diris al
li: Kiamaniere viaj okuloj malfermiĝis? 11 Li respondis kaj
diris: La homo, nomata Jesuo, faris koton kaj ŝmiris miajn
okulojn, kaj diris al mi: Iru al Ŝiloaĥ, kaj vin lavu; kaj mi
iris, kaj lavis min, kaj mi ricevis vidpovon. 12 Tiam ili diris
al li: Kie li estas? Li diris: Mi ne scias.

13 Ili kondukis al la Fariseoj la iam blindan viron. 14 Sed estis
sabato la tago, en kiu Jesuo faris la koton kaj malfermis liajn
okulojn. 15 La Fariseoj do denove demandis lin, kiamaniere li
ricevis vidpovon. Kaj li diris al ili: Li metis koton sur miajn
okulojn, kaj mi lavis min, kaj mi vidas. 16 Unuj do el la
Fariseoj diris: Ĉi tiu homo ne estas de Dio, ĉar li ne observas
la sabaton. Aliaj diris: Kiel povas homo pekulo fari tiajn
signojn? Kaj malkonsento estis inter ili. 17 Denove ili diris al
la blindulo: Kion vi diras pri li rilate tion, ke li malfermis
viajn okulojn? Li diris: Li estas profeto. 18 La Judoj ne kredis
pri li, ke li estis antaŭe blinda, kaj ke li ricevis vidpovon,
ĝis ili alvokis la gepatrojn de tiu, kiu ricevis vidpovon, 19 kaj
demandis ilin, dirante: Ĉu ĉi tiu estas via filo, kiu, vi diras,
naskiĝis blinda? kiel do li nun vidas? 20 Liaj gepatroj respondis
kaj diris: Ni scias, ke ĉi tiu estas nia filo, kaj ke li naskiĝis
blinda; 21 sed kial li nun vidas, ni ne scias; kaj kiu malfermis
liajn okulojn, ni ne scias; demandu lin, li havas plenaĝon; li
pri si mem parolos. 22 Tion diris la gepatroj, ĉar ili timis la
Judojn; ĉar la Judoj jam interkonsentis, ke se iu konfesos, ke li
estas la Kristo, tiu estu forigita el la sinagogo. 23 Tial la
gepatroj diris: Li havas plenaĝon, demandu lin. 24 Ili do denove
alvokis la viron, kiu estis blinda, kaj diris al li: Donu gloron
al Dio; ni certe scias, ke tiu homo estas pekulo. 25 Li do
respondis: Ĉu li estas pekulo, mi ne scias; unu aferon mi scias,
ke mi estis blinda kaj nun vidas. 26 Tiam ili diris al li denove:
Kion li faris al vi? kiamaniere li malfermis viajn okulojn? 27 Li
respondis al ili: Mi ĵus diris al vi, kaj vi ne atentis; kial vi
volas denove ĝin aŭdi? ĉu vi ankaŭ volas fariĝi liaj disĉiploj?
28 Tiam ili insultis lin, kaj diris: Vi estas lia disĉiplo, sed
ni estas disĉiploj de Moseo. 29 Ni scias, ke Dio parolis al
Moseo; sed pri ĉi tiu, ni ne scias, de kie li estas. 30 La viro
respondis kaj diris al ili: Jen la mirindaĵo, ke vi ne scias, de
kie li estas, kaj tamen li malfermis miajn okulojn. 31 Ni scias,
ke Dio ne atentas pekulojn; sed se iu estas adoranto de Dio kaj
plenumas Lian volon, tiun Li atentas. 32 De la komenco de la
mondo oni neniam aŭdis, ke iu malfermis la okulojn de homo, kiu
naskiĝis blinda. 33 Se ĉi tiu homo ne estus de Dio, li nenion
povus fari. 34 Ili respondis kaj diris al li: Vi tute naskiĝis en
pekoj, kaj ĉu vi nin instruas? Kaj ili forpelis lin eksteren.

35 Jesuo aŭdis, ke ili forpelis lin; kaj trovinte lin, li diris
al li: Ĉu vi kredas al la Filo de Dio? 36 Li respondis kaj diris:
Kiu li estas, Sinjoro, por ke mi kredu al li? 37 Jesuo diris al
li: Vi lin vidis; kaj li estas tiu, kiu parolas kun vi. 38 Kaj li
diris: Sinjoro, mi kredas. Kaj li adorkliniĝis al li. 39 Kaj
Jesuo diris: Por juĝo mi venis en ĉi tiun mondon, por ke la
nevidantoj vidu, kaj ke la vidantoj fariĝu blindaj. 40 Kaj tion
aŭdis tiuj el la Fariseoj, kiuj estis kun li; kaj ili diris al
li: Ĉu ni ankaŭ estas blindaj? 41 Jesuo diris al ili: Se vi estus
blindaj, vi ne havus pekon; sed nun vi diras: Ni vidas; via peko
do restas.

Sekva Ĉapitro →