↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Johano

Ĉapitro 6

1 Poste Jesuo foriris trans la maron de Galileo, tio estas de
Tiberias. 2 Kaj granda homamaso lin sekvis, ĉar ili vidis la
signojn, kiujn li faris por la malsanuloj. 3 Kaj Jesuo supreniris
sur la monton, kaj tie li sidis kun siaj disĉiploj. 4 Kaj la
Pasko, la festo de la Judoj, estis proksima. 5 Jesuo do, levinte
siajn okulojn, kaj ekvidinte, ke granda homamaso venas al li,
diris al Filipo: De kie ni aĉetu panojn, por ke ĉi tiuj manĝu? 6
Tion li diris, por provi lin; ĉar li mem sciis, kion li faros. 7
Filipo respondis al li: Panoj por ducent denaroj ne sufiĉus por
ili, por ke ĉiu iometon ricevu. 8 Unu el liaj disĉiploj, Andreo,
frato de Simon Petro, diris al li: 9 Ĉi tie estas knabo, kiu
havas kvin hordeajn panojn kaj du malgrandajn fiŝojn; sed kio
estas tio por tiom da homoj? 10 Jesuo diris: Sidigu la homojn.
Kaj estis tie multe da herbo. La viroj do sidiĝis, nombre ĉirkaŭ
kvin mil. 11 Kaj Jesuo prenis la panojn, kaj doninte dankon,
disdonis al la sidiĝintoj; kaj tiel same el la fiŝoj tiom, kiom
oni deziris. 12 Kaj kiam ili satiĝis, li diris al siaj disĉiploj:
Kolektu la postrestantajn fragmentojn, por ke nenio perdiĝu. 13
Ili do kolektis ilin, kaj plenigis dek du korbojn per la
fragmentoj de la kvin hordeaj panoj, kiuj postrestis al la
manĝintoj. 14 Kiam do la homoj vidis la signon, kiun Jesuo faris,
ili diris: Ĉi tiu estas vere la profeto, kiu devis veni en la
mondon.

15 Tial Jesuo, eksciante, ke oni celas veni kaj kapti lin, por
fari lin reĝo, denove fortiris sin sola al la monto.

16 Kaj kiam vesperiĝis, liaj disĉiploj malsupreniris al la maro;
17 kaj enŝipiĝinte, ili veturis trans la maron al Kapernaum. Kaj
jam estis mallume, kaj Jesuo ankoraŭ ne venis al ili. 18 Kaj la
maro malsereniĝis de forta vento, kiu blovis. 19 Kiam do ili
remis proksimume dudek kvin ĝis tridek stadiojn, ili ekvidis
Jesuon iranta sur la akvo, kaj proksimiĝanta al la ŝipo; kaj ili
timis. 20 Sed li diris al ili: Ĝi estas mi; ne timu. 21 Tiam ili
volonte ricevis lin en la ŝipon, kaj tuj la ŝipo albordiĝis tien,
kien ili veturis.

22 La sekvantan tagon, kiam la homamaso, kiu restis trans la
maro, vidis, ke nenia ŝipeto estas tie krom unu, kaj ke Jesuo ne
eniris kun la disĉiploj en la ŝipon, sed la disĉiploj solaj
veturis 23 (venis tamen ŝipetoj el Tiberias proksime al la loko,
kie oni manĝis la panon, post kiam la Sinjoro donis dankon)-- 24
kiam do la homamaso vidis, ke Jesuo ne estas tie, nek liaj
disĉiploj, ili ankaŭ eniris la ŝipetojn kaj veturis al Kapernaum,
serĉante Jesuon. 25 Kaj trovinte lin trans la maro, ili diris al
li: Rabeno, kiam vi venis ĉi tien? 26 Jesuo respondis al ili kaj
diris: Vere, vere, mi diras al vi: Vi min serĉas, ne ĉar vi vidis
signojn, sed ĉar vi manĝis el la panoj kaj satiĝis. 27 Laboru ne
por la pereema nutraĵo, sed por la nutraĵo, kiu restas ĝis eterna
vivo, kiun la Filo de homo donos al vi; ĉar lin Dio, la Patro,
sigelis. 28 Ili do diris al li: Kiel ni agu, por ke ni faru la
farojn de Dio? 29 Jesuo respondis kaj diris al ili: Jen la faro
de Dio: kredi al tiu, kiun Li sendis. 30 Ili do diris al li: Kian
signon vi montras, por ke ni vidu kaj kredu al vi? kion vi faras?
31 Niaj patroj manĝis la manaon en la dezerto, kiel estas
skribite: Li donis al ili ĉielan panon por manĝi. 32 Jesuo do
diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Ne Moseo donis al vi
tiun ĉielan panon; sed mia Patro donas al vi la veran ĉielan
panon. 33 Ĉar la pano de Dio estas tiu, kiu malsupreniras de la
ĉielo kaj donas vivon al la mondo. 34 Ili do diris al li:
Sinjoro, ĉiam donu al ni tiun panon. 35 Jesuo diris al ili: Mi
estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj
kiu kredas al mi, tiu neniam soifos. 36 Sed mi diris al vi, ke vi
min vidis, kaj tamen vi ne kredas. 37 Ĉio, kion la Patro donas al
mi, venos al mi; kaj tiun, kiu venas al mi, mi ja ne elĵetos. 38
Ĉar mi malsupreniris de la ĉielo, por plenumi ne mian volon, sed
la volon de Tiu, kiu min sendis. 39 Kaj estas la volo de Tiu, kiu
min sendis, ke el ĉio, kion Li donis al mi, mi ne perdu ion, sed
relevu ĝin en la lasta tago. 40 Ĉar estas la volo de mia Patro,
ke ĉiu, kiu vidas la Filon kaj kredas al li, havu eternan vivon;
kaj mi levos tiun en la lasta tago.

41 La Judoj do murmuris pri li, ĉar li diris: Mi estas la pano,
kiu malsupreniris de la ĉielo. 42 Kaj ili diris: Ĉu ĉi tiu ne
estas Jesuo, filo de Jozef, kies patron kaj patrinon ni konas?
kiel do li diras: Mi malsupreniris de la ĉielo? 43 Jesuo
respondis kaj diris al ili: Ne murmuru inter vi. 44 Neniu povas
veni al mi, se la Patro, kiu min sendis, ne tiros lin; kaj mi
levos tiun en la lasta tago. 45 Estas skribite en la profetoj:
Kaj ĉiuj estos instruitaj de Dio. Ĉiu do, kiu aŭdis de la Patro
kaj lernis, venas al mi. 46 Neniu vidis la Patron, krom tiu, kiu
estas de Dio; li vidis la Patron. 47 Vere, vere, mi diras al vi:
Kiu kredas, tiu havas vivon eternan. 48 Mi estas la pano de vivo.
49 Viaj patroj manĝis la manaon en la dezerto, kaj mortis. 50 Jen
la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo, por ke oni manĝu el ĝi
kaj ne mortu. 51 Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la
ĉielo; se iu manĝos el ĉi tiu pano, tiu vivos eterne; kaj la
pano, kiun mi donos, estas mia karno, por la vivo de la mondo.

52 La Judoj do disputis inter si, dirante: Kiel ĉi tiu povas doni
al ni sian karnon por manĝi? 53 Jesuo do diris al ili: Vere,
vere, mi diras al vi: Se vi ne manĝas la karnon de la Filo de
homo kaj ne trinkas lian sangon, vi ne havas en vi vivon. 54 Kiu
manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu havas eternan
vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago. 55 Ĉar mia karno estas
vera manĝaĵo, kaj mia sango estas vera trinkaĵo. 56 Kiu manĝas
mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu restas en mi, kaj mi en
li. 57 Kiel la vivanta Patro min sendis, kaj mi vivas pro la
Patro, tiel, kiu min manĝas, tiu vivos pro mi. 58 Jen la pano,
kiu malsupreniris de la ĉielo; ne kiel la patroj manĝis, kaj
mortis; kiu manĝas ĉi tiun panon, tiu vivos eterne. 59 Tion li
diris en la sinagogo, instruante en Kapernaum.

60 Multaj do el liaj disĉiploj, aŭdinte tion, diris: Malfacila
estas tiu parolo; kiu povas lin aŭskulti? 61 Sed Jesuo, sciante
en si mem, ke liaj disĉiploj pri tio murmuris, diris al ili: Ĉu
tio faligas vin? 62 Kio do, se vi vidos la Filon de homo
supreniranta tien, kie li antaŭe estis? 63 La spirito estas la
viviganto; la karno nenion utilas; la vortoj, kiujn mi diris al
vi, estas spirito kaj estas vivo. 64 Sed estas iuj el vi, kiuj ne
kredas. Ĉar Jesuo sciis de la komenco, kiuj estas la nekredantoj,
kaj kiu lin perfidos. 65 Kaj li diris: Tial mi diris al vi, ke
neniu povas veni al mi, se tio ne estas donita al li de mia
Patro.

66 Ĉe tio multaj el liaj disĉiploj iris returne kaj lin ne plu
akompanis. 67 Jesuo do diris al la dek du: Ĉu vi ankaŭ volas
foriri? 68 Simon Petro respondis al li: Sinjoro, al kiu ni iru?
vi havas la vortojn de eterna vivo. 69 Kaj ni ekkredis kaj scias,
ke vi estas la Sanktulo de Dio. 70 Respondis al ili Jesuo: Ĉu mi
ne elektis vin la dek du, kaj unu el vi estas diablo? 71 Li
parolis pri Judas Iskariota, filo de Simon; ĉar tiu, unu el la
dek du, estis perfidonta lin.

Sekva Ĉapitro →