↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Johano

Ĉapitro 7

1 Kaj post tio Jesuo iradis en Galileo; ĉar li ne volis iradi en
Judujo, ĉar la Judoj celis mortigi lin. 2 La festo de la Judoj,
nomata la festo de laŭboj, proksimiĝis. 3 Liaj fratoj do diris al
li: Transiru de ĉi tie, kaj iru en Judujon, por ke viaj disĉiploj
ankaŭ vidu viajn farojn, kiujn vi faras. 4 Ĉar neniu faras ion
sekrete, kaj celas mem esti publike konata. Se vi faras tiajn
farojn, montru vin al la mondo. 5 Ĉar liaj fratoj mem ne kredis
al li. 6 Jesuo do diris al ili: Mia tempo ankoraŭ ne venis; sed
via tempo ĉiam estas preta. 7 La mondo ne povas vin malami; sed
min ĝi malamas, ĉar mi atestas pri ĝi, ke ĝiaj faroj estas
malbonaj. 8 Supreniru vi al la festo; mi ankoraŭ ne supreniras al
la festo, ĉar mia tempo ankoraŭ ne maturiĝis. 9 Dirinte tion al
ili, li restis ankoraŭ en Galileo.

10 Sed kiam liaj fratoj supreniris al la festo, tiam li ankaŭ
supreniris, ne malkaŝe, sed kvazaŭ sekrete. 11 La Judoj do serĉis
lin ĉe la festo, kaj diris: Kie li estas? 12 Kaj fariĝis multe da
murmurado inter la homamasoj pri li. Unuj diris: Li estas bonulo;
aliaj diris: Ne, sed li erarigas la amason. 13 Tamen neniu
parolis malkaŝe pri li, pro timo antaŭ la Judoj.

14 Sed ĉirkaŭ la mezo de la festo, Jesuo supreniris en la templon
kaj instruis. 15 Kaj la Judoj miris, dirante: Kiel ĉi tiu scias
skribojn, neniam lerninte? 16 Jesuo respondis al ili kaj diris:
Mia instruado estas ne mia, sed Ties, kiu min sendis. 17 Se iu
volas plenumi Lian volon, tiu scios pri la instruado, ĉu ĝi estas
de Dio, aŭ ĉu mi parolas nur el mi mem. 18 Kiu parolas el si mem,
tiu celas sian propran gloron; sed kiu celas la gloron de Tiu,
kiu lin sendis, tiu estas verema, kaj maljusteco ne estas en li.
19 Ĉu Moseo ne donis al vi la leĝon? kaj neniu el vi observas la
leĝon. Kial vi celas mortigi min? 20 La homamaso respondis: Vi
havas demonon; kiu celas mortigi vin? 21 Jesuo respondis kaj
diris al ili: Mi faris unu faron, kaj vi ĉiuj miras pro tio. 22
Moseo donis al vi cirkumcidon (tamen ĝi estas ne de Moseo, sed de
la patroj); kaj vi en la sabato cirkumcidas viron. 23 Se viro
estas cirkumcidata en la sabato, por ke oni ne malobeu al la
Mosea leĝo, ĉu vi koleras kontraŭ mi pro tio, ke mi tute sanigis
viron en sabato? 24 Ne juĝu laŭ ŝajno, sed juĝu justan juĝon.

25 Tiam kelkaj el la Jerusalemanoj diris: Ĉu li ne estas tiu,
kiun oni celas mortigi? 26 Kaj jen li parolas maltime, kaj ili
diras al li nenion. Ĉu eble la estraro certe scias, ke ĉi tiu
estas la Kristo? 27 Tamen ni scias, de kie ĉi tiu estas; sed kiam
la Kristo venos, neniu scios, de kie li estas. 28 Jesuo do,
instruante en la templo, ekkriis kaj diris: Vi jam min konas, kaj
vi ankaŭ scias, de kie mi estas; kaj mi ne venis de mi mem; sed
Tiu, kiu min sendis, estas vera, sed Lin vi ne konas. 29 Mi Lin
konas, ĉar mi estas de Li; kaj Li min sendis. 30 Oni do celis
kapti lin; sed neniu metis sur lin sian manon, ĉar lia horo
ankoraŭ ne venis. 31 Kaj multaj el la homamaso kredis al li, kaj
diris: Kiam la Kristo venos, ĉu li faros pli multe da signoj, ol
ĉi tiu faris? 32 La Fariseoj aŭdis la amason murmuranta tion pri
li, kaj la ĉefpastroj kaj la Fariseoj sendis oficistojn, por
kapti lin. 33 Jesuo do diris al ili: Ankoraŭ iom da tempo mi
estas kun vi, kaj mi foriras al Tiu, kiu min sendis. 34 Vi min
serĉos kaj ne trovos; kaj kie mi estas, vi ne povas tien veni. 35
Tial la Judoj inter si diris: Kien ĉi tiu iros, ke ni lin ne
trovos? ĉu li iros al la disĵetitoj inter la Grekoj kaj instruos
la Grekojn? 36 Kia diro estas tio, kion li diris: Vi min serĉos
kaj ne trovos, kaj: Kie mi estas, vi ne povas tien veni?

37 En la lasta tago, la granda tago de la festo, Jesuo staris kaj
kriis, dirante: Se iu soifas, tiu venu al mi kaj trinku. 38 Kiu
kredas al mi, kiel la Skribo diris, el ties ventro fluos riveroj
da viva akvo. 39 Sed tion li diris pri la Spirito, kiun estis
ricevontaj tiuj, kiuj kredis al li; ĉar la Spirito ankoraŭ ne
estis donita, ĉar Jesuo ankoraŭ ne estis glorita. 40 Iuj do el la
homamaso, aŭdinte tiujn vortojn, diris: Vere ĉi tiu estas la
Profeto. 41 Aliaj diris: Ĉi tiu estas la Kristo. Sed kelkaj
diris: Tamen ĉu el Galileo la Kristo venas? 42 Ĉu la Skribo ne
diris, ke la Kristo venas el la idaro de David kaj el la vilaĝo
Bet-Leĥem, kie David estis? 43 Tiel fariĝis pro li malkonsento
inter la homamaso. 44 Kaj iuj el ili volis kapti lin, sed neniu
metis sur lin la manojn.

45 Tiam la oficistoj revenis al la ĉefpastroj kaj Fariseoj, kaj
ĉi tiuj diris al ili: Kial vi lin ne alkondukis? 46 Respondis la
oficistoj: Ankoraŭ neniam tiel parolis homo. 47 La Fariseoj do
respondis al ili: Ĉu vi ankaŭ estas erarigitaj? 48 Ĉu kredis al
li iu el la regantoj, aŭ el la Fariseoj? 49 Sed tiu homamaso, kiu
ne scias la leĝon, estas malbenita. 50 Tiam Nikodemo (tiu, kiu
venis nokte al Jesuo, estante unu el ili) diris al ili: 51 Ĉu nia
leĝo juĝas iun, se antaŭe oni ne aŭskultis lin, kaj ne sciiĝis,
kion li faras? 52 Ili respondis kaj diris al li: Ĉu vi ankaŭ
estas el Galileo? Esploru, kaj vidu, ke neniam el Galileo venas
profeto.

53 [Kaj ĉiu iris al sia domo;

Sekva Ĉapitro →