↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Johano

Ĉapitro 5

1 Post tio estis festo de la Judoj, kaj Jesuo supreniris al
Jerusalem.

2 En Jerusalem apud la Pordego de Ŝafoj estas lageto, nomata en
la Hebrea lingvo Betesda, havanta kvin portikojn. 3 En tiuj kuŝis
amaso da malsanuloj, blinduloj, lamuloj, velkintoj, kiuj atendis
la ekmovon de la akvo; 4 ĉar anĝelo de la Eternulo malsupreniris
iafoje en la lageton kaj movis la akvon; kiu ajn do unua post la
movado de la akvo enpaŝis, tiu resaniĝis, tute egale, de kia
malsano li suferis. 5 Kaj tie estis unu viro, kiu estis tridek ok
jarojn en sia malforteco. 6 Kiam Jesuo vidis lin kuŝantan, kaj
sciis, ke li jam de longe malsanas, li diris al li: Ĉu vi volas
fariĝi sana? 7 La malsanulo respondis: Sinjoro, mi ne havas iun
por enĵeti min en la lageton, kiam la akvo moviĝis; sed dum mi
venas, alia paŝas malsupren antaŭ mi. 8 Jesuo diris al li:
Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru. 9 Kaj la viro tuj fariĝis
sana, kaj prenis sian liton, kaj iris.

Kaj estis la sabato en tiu tago. 
10 La Judoj do diris al la
resanigito: Estas la sabato, kaj al vi ne konvenas porti vian
liton. 11 Li respondis: Tiu, kiu min sanigis, diris al mi: Prenu
vian liton, kaj iru. 12 Ili demandis lin: Kiu estas tiu homo, kiu
diris al vi: Prenu kaj iru? 13 Sed la resanigito ne sciis, kiu
tiu estas; ĉar Jesuo jam formoviĝis pro la tiea homamaso. 14
Poste Jesuo trovis lin en la templo, kaj diris al li: Jen vi
fariĝis sana; ne plu peku, por ke io pli malbona ne okazu al vi.
15 La viro foriris, kaj diris al la Judoj, ke Jesuo estas tiu,
kiu lin sanigis. 16 Kaj la Judoj persekutis Jesuon pro tio, ke li
tion faris en sabato. 17 Sed Jesuo respondis al ili: Mia Patro
ĝis nun laboras, kaj mi laboras. 18 Pro tio do la Judoj des pli
celis mortigi lin, pro tio, ke li ne nur malobservis la sabaton,
sed ankaŭ diris, ke Dio estas lia propra Patro, kaj pretendis
esti egala al Dio.

19 Jesuo do respondis kaj diris al ili:

Vere, vere, mi diras al vi: La Filo ne povas per si mem fari ion,
krom tio, kion li vidas la Patron faranta; ĉar kion ajn Li faras,
tion la Filo tiel same ankaŭ faras. 20 Ĉar la Patro amas la
Filon, kaj montras al li ĉion, kion Li mem faras; kaj Li montros
al li farojn pli grandajn ol ĉi tio, por ke vi miru. 21 Ĉar kiel
la Patro levas la mortintojn kaj ilin vivigas, tiel ankaŭ la Filo
vivigas tiujn, kiujn li volas. 22 Ĉar la Patro juĝas neniun, sed
Li donis ĉian juĝon al la Filo, 23 por ke ĉiuj honoru la Filon
tiel same, kiel ili honoras la Patron. Kiu ne honoras la Filon,
tiu ne honoras la Patron, kiu lin sendis. 24 Vere, vere, mi diras
al vi: Kiu aŭskultas mian vorton, kaj kredas al Tiu, kiu min
sendis, tiu havas eternan vivon kaj ne venas en juĝon, sed jam
pasis de morto en vivon. 25 Vere, vere, mi diras al vi: Venas
horo kaj jam estas, kiam la mortintoj aŭdos la voĉon de la Filo
de Dio; kaj la aŭdintoj vivos. 26 Ĉar kiel la Patro havas en Si
mem vivon, tiel Li donis al la Filo ankaŭ, ke ĉi tiu havu en si
mem vivon; 27 kaj Li donis al li la rajton fari juĝon, ĉar li
estas la Filo de homo. 28 Ne miru pro tio; ĉar venas horo, en kiu
ĉiuj, kiuj estas en la tomboj, aŭdos lian voĉon, 29 kaj eliros;
la farintoj de bono, al releviĝo por vivo; sed la farintoj de
malbono, al releviĝo por juĝo.

30 Mi ne povas per mi mem fari ion; kiel mi aŭdas, tiel mi juĝas;
kaj mia juĝo estas justa, ĉar mi celas ne mian propran volon, sed
la volon de Tiu, kiu min sendis. 31 Se mi atestus pri mi mem, mia
atesto ne estus vera. 32 Estas alia, kiu atestas pri mi; kaj mi
scias, ke vera estas la atesto, kiun li atestas pri mi. 33 Vi
sendis al Johano, kaj li atestis pri la vero. 34 Sed la atesto,
kiun mi ricevas, ne estas el homo, tamen mi tion diras, por ke vi
estu savitaj. 35 Li estis la lampo, kiu brulas kaj lumas; kaj vi
volis ĝoji kelkan tempon en lia lumo. 36 Sed la atesto, kiun mi
havas, estas pli granda ol la atesto de Johano; ĉar la laboroj,
kiujn la Patro donis al mi por fini, tiuj samaj laboroj, kiujn mi
faras, atestas pri mi, ke la Patro min sendis. 37 Kaj la Patro,
kiu min sendis, atestis pri mi. Vi nek aŭdis iam Lian voĉon, nek
vidis Lian formon. 38 Kaj vi ne havas Lian vorton restantan en
vi, ĉar vi ne kredas al tiu, kiun Li sendis. 39 Vi esploras la
Skribojn, ĉar vi opinias, ke en ili vi havas eternan vivon; kaj
ili estas tio, kio atestas pri mi; 40 kaj vi ne volas veni al mi,
por havi vivon. 41 De homoj mi ne prenas gloron. 42 Sed mi vin
scias, ke vi ne havas en vi la amon al Dio. 43 Mi venis en la
nomo de mia Patro, kaj vi min ne akceptas; se alia venos en sia
propra nomo, vi lin akceptos. 44 Kiel povas kredi vi, kiuj prenas
gloron unu de alia, kaj la gloron, kiu venas de la sola Dio, vi
ne serĉas? 45 Ne pensu, ke mi akuzos vin antaŭ la Patro; ekzistas
unu, kiu akuzas vin, Moseo, al kiu vi esperas. 46 Ĉar se vi
kredus al Moseo, vi ankaŭ kredus al mi, ĉar li skribis pri mi. 47
Sed se vi ne kredas liajn skribojn, kiel vi kredos miajn vortojn?

Sekva Ĉapitro →