↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Johano

Ĉapitro 2

1 La trian tagon okazis edziĝo en Kana Galilea, kaj la patrino de
Jesuo ĉeestis tie; 2 ankaŭ Jesuo kaj liaj disĉiploj estis
invititaj al la edziĝo. 3 Kaj kiam mankis vino, la patrino de
Jesuo diris al li: Ili ne havas vinon. 4 Kaj Jesuo diris al ŝi:
Kio estas inter mi kaj vi, virino? mia horo ankoraŭ ne venis. 5
Lia patrino diris al la servantoj: Kion ajn li diros al vi, tion
faru. 6 Kaj estis tie ses akvokuvoj ŝtonaj, metitaj laŭ la purigo
de la Judoj, enhavantaj po du ĝis tri metretoj. 7 Jesuo diris al
ili: Plenigu la akvokuvojn per akvo. Kaj oni plenigis ilin ĝis la
rando. 8 Kaj li diris al ili: Ĉerpu nun, kaj alportu al la
festenestro. Kaj oni alportis. 9 Kiam la festenestro gustumis la
akvon, nun fariĝintan vino, kaj ne sciis, de kie ĝi estas (sciis
tamen la servantoj, kiuj ĉerpis la akvon), la festenestro alvokis
la fianĉon, 10 kaj diris al li: Ĉiu homo prezentas unue la bonan
vinon, kaj kiam oni jam drinkis, tiam la malpli bonan; sed vi
rezervis la bonan vinon ĝis nun. 11 Ĉi tiun komencon de signoj
Jesuo faris en Kana Galilea, kaj elmontris sian gloron, kaj liaj
disĉiploj kredis al li.

12 Post tio li malsupreniris al Kapernaum, kaj kun li lia patrino
kaj liaj fratoj kaj liaj disĉiploj; kaj tie ili restis ne multajn
tagojn.

13 Kaj la Pasko de la Judoj alproksimiĝis, kaj Jesuo supreniris
al Jerusalem. 14 Kaj li trovis en la templo vendistojn de bovoj
kaj ŝafoj kaj kolomboj, kaj la monŝanĝistojn sidantajn; 15 kaj
farinte skurĝon el ŝnuretoj, li elpelis ĉiujn el la templo,
ŝafojn kaj bovojn; kaj elŝutis la monerojn de la monŝanĝistoj kaj
renversis la tablojn; 16 kaj al la vendistoj de la kolomboj li
diris: Forportu tion de ĉi tie; ne faru la domon de mia Patro
domo de komerco. 17 La disĉiploj rememoris, ke estis skribite:
Fervoro pri Via domo min konsumis. 18 La Judoj do respondis kaj
diris al li: Kian signon vi montras al ni, ĉar vi faras tion? 19
Respondis Jesuo kaj diris al ili: Detruu ĉi tiun sanktejon, kaj
mi levos ĝin en la daŭro de tri tagoj. 20 La Judoj diris: Kvardek
ses jarojn ĉi tiu sanktejo estis konstruata; ĉu vi levos ĝin en
la daŭro de tri tagoj? 21 Sed li parolis pri la sanktejo de sia
korpo. 22 Kiam do li leviĝis el la mortintoj, la disĉiploj
rememoris, ke li diris tion; kaj ili kredis la Skribon, kaj la
vorton, kiun Jesuo diris.

23 Kaj kiam li estis en Jerusalem ĉe la Pasko, dum la festo,
multaj fidis al lia nomo, vidante la signojn, kiujn li faris. 24
Sed Jesuo ne konfidis sin al ili, ĉar li konis ĉiujn, 25 kaj ne
bezonis, ke iu atestu pri la homo, ĉar li mem sciis, kio estas en
la homo.

Sekva Ĉapitro →