↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Johano

Ĉapitro 3

1 Estis viro el la Fariseoj, nomata Nikodemo, ĉefo inter la
Judoj; 2 tiu venis al li nokte, kaj diris al li: Rabeno, ni
scias, ke vi estas instruisto, veninta de Dio; ĉar neniu povas
fari tiujn signojn, kiujn vi faras, se Dio ne estas kun li. 3
Jesuo respondis kaj diris al li: Vere, vere, mi diras al vi: Se
homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio.
4 Nikodemo diris al li: Kiel povas homo naskiĝi, kiam li estas
maljuna? ĉu li povas eniri denove en la ventron de sia patrino
kaj naskiĝi? 5 Jesuo respondis: Vere, vere, mi diras al vi: Se
homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri
en la regnon de Dio. 6 Tio, kio naskiĝas el la karno, estas
karno; kaj tio, kio naskiĝas de la Spirito, estas spirito. 7 Ne
miru, ke mi diris al vi: Vi devas esti denove naskitaj. 8 La
vento blovas, kie ĝi volas, kaj ĝian voĉon vi aŭdas, sed vi ne
scias, de kie ĝi venas kaj kien ĝi iras; tia estas ĉiu, kiu estas
naskita de la Spirito. 9 Nikodemo respondis kaj diris al li: Kiel
povas tio fariĝi? 10 Jesuo respondis kaj diris al li: Vi estas la
instruisto de Izrael, kaj ĉu vi ne scias tion? 11 Vere, vere, mi
diras al vi: Kion ni scias, tion ni parolas, kaj kion ni vidis,
tion ni atestas; kaj vi homoj ne akceptas nian ateston. 12 Se mi
aferojn surterajn diris al vi, kaj vi ne kredas, kiel vi kredos,
se mi diros enĉielajn? 13 Kaj neniu supreniris en la ĉielon, krom
tiu, kiu malsupreniris de la ĉielo, la Filo de homo, kiu estas en
la ĉielo. 14 Kaj kiel Moseo levis la serpenton en la dezerto,
tiel devas la Filo de homo esti levita; 15 por ke ĉiu, fidanta al
li, havu eternan vivon.

16 Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan
Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan
vivon. 17 Ĉar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por juĝi la
mondon, sed por ke la mondo per li estu savita. 18 Kiu fidas al
li, tiu ne estas juĝata; sed la nekredanto jam estas juĝita, ĉar
li ne fidas al la nomo de la solenaskita Filo de Dio. 19 Kaj jen
estas la juĝo: ke la lumo venis en la mondon, kaj la homoj amis
la mallumon pli ol la lumon, ĉar iliaj faroj estis malbonaj. 20
Ĉar ĉiu, kiu faradas malbonon, malamas la lumon, kaj ne venas al
la lumo, por ke liaj faroj ne estu malaprobitaj. 21 Sed tiu, kiu
faras la veron, venas al la lumo, por ke liaj faroj estu
montrataj, ke ili estas faritaj en Dio.

22 Post tio venis Jesuo kun siaj disĉiploj en la landon Judujo,
kaj restis tie kun ili kaj baptadis. 23 Johano ankaŭ baptadis en
Enon, proksime de Salim, ĉar estis tie multe da akvoj; kaj oni
alvenis kaj estis baptitaj. 24 Ĉar Johano ankoraŭ ne estis ĵetita
en malliberejon. 25 Fariĝis do diskutado inter la disĉiploj de
Johano kaj iu Judo pri la puriĝo. 26 Kaj ili venis al Johano, kaj
diris al li: Rabeno, tiu, kiu estis kun vi transe de Jordan, kaj
pri kiu vi atestis, jen tiu sama baptas, kaj ĉiuj venas al li. 27
Johano respondis kaj diris: Homo ne povas ion ricevi, se ĝi ne
estas donita al li el la ĉielo. 28 Vi mem atestas pri mi, ke mi
diris: Mi ne estas la Kristo, sed mi estas sendita antaŭ li. 29
Kiu havas la fianĉinon, tiu estas la fianĉo; sed la amiko de la
fianĉo, kiu staras kaj lin aŭdas, tre ĝojas pro la voĉo de la
fianĉo; ĉi tiu mia ĝojo do plenumiĝis. 30 Li devas altiĝi, sed mi
devas malaltiĝi.

31 Kiu de supre venas, tiu estas super ĉiuj; kiu estas el la
tero, tiu el la tero estas, kaj el la tero parolas; kiu venas de
la ĉielo, tiu estas super ĉiuj. 32 Kion li vidis kaj aŭdis, tion
li atestas; kaj neniu akceptas lian ateston. 33 Kiu akceptis lian
ateston, tiu jam sigelis, ke Dio estas vera. 34 Ĉar tiu, kiun Dio
sendis, parolas la vortojn de Dio; ĉar ne laŭmezure Li donas la
Spiriton. 35 La Patro amas la Filon, kaj donis ĉion en lian
manon. 36 Kiu fidas al la Filo, tiu havas eternan vivon; sed kiu
ne obeas al la Filo, tiu ne vidos vivon, sed la kolero de Dio sur
li restas.

Sekva Ĉapitro →