↑ Enhavo

Johano

Ĉapitro 1

1 En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj
la Vorto estis Dio. 2 Tiu estis en la komenco kun Dio. 3 Ĉio
estiĝis per li; kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis. 4 En
li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj. 5 Kaj la
lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo ĝin ne venkis. 6 De Dio
estis sendita viro, kies nomo estis Johano. 7 Tiu venis kiel
atestanto, por atesti pri la lumo, por ke ĉiuj per li kredu. 8 Li
ne estis la lumo, sed li venis, por atesti pri la lumo. 9 Tio
estis la vera lumo, kiu lumas al ĉiu homo, venanta en la mondon.
10 Tiu estis en la mondo, kaj la mondo per li estiĝis, kaj la
mondo lin ne konis. 11 Li venis al siaj propraĵoj, kaj liaj
propruloj lin ne akceptis. 12 Sed al ĉiuj, kiuj lin akceptis, li
donis la rajton fariĝi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo,
13 kiuj naskiĝis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo
de homo, sed el Dio. 14 Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis
inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la
solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero. 15 Johano
atestis pri li, kaj kriis, dirante: Ĉi tiu estas li, pri kiu mi
diris: Kiu venas post mi, tiu estas metita super mi, ĉar li
ekzistis pli frue ol mi. 16 Ĉar el lia pleneco ni ĉiuj ricevis,
kaj gracon post graco. 17 Ĉar la leĝo estis donita per Moseo; la
graco kaj la vero estiĝis per Jesuo Kristo. 18 Neniu iam vidis
Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin
deklaris.

19 Kaj jen estas la atesto de Johano, kiam la Judoj sendis al li
pastrojn kaj Levidojn el Jerusalem, por demandi lin: Kiu vi
estas? 20 Kaj li konfesis kaj ne kaŝis; kaj li konfesis: Mi ne
estas la Kristo. 21 Kaj ili demandis lin: Kio do? Ĉu vi estas
Elija? Kaj li diris: Mi ne estas. Ĉu vi estas la profeto? Kaj li
respondis: Ne. 22 Ili do diris al li: Kiu vi estas? por ke ni
donu respondon al niaj sendintoj. Kion vi diras pri vi mem? 23 Li
diris: Mi estas voĉo de krianto en la dezerto: Rektigu la vojon
de la Eternulo, kiel diris la profeto Jesaja. 24 Kaj tiuj estis
senditaj de la Fariseoj. 25 Kaj ili demandis lin, kaj diris al
li: Kial do vi baptas, se vi ne estas la Kristo, nek Elija, nek
la profeto? 26 Johano respondis al ili, dirante: Mi baptas per
akvo; meze de vi staras tiu, kiun vi ne konas, 27 kiu venas post
mi; la rimenon de lia ŝuo mi ne estas inda malligi. 28 Tio okazis
en Betania transe de Jordan, kie Johano baptadis.

29 La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris:
Jen la Ŝafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo! 30 Li
estas tiu, pri kiu mi diris: Post mi venas viro, kiu estas metita
super mi, ĉar li ekzistis pli frue ol mi. 31 Kaj mi lin ne konis;
sed por ke li estu montrita al Izrael, tial mi venis, baptante
per akvo. 32 Kaj Johano atestis, dirante: Mi vidis la Spiriton
malsupreniranta de la ĉielo kiel kolombo, kaj ĝi restis sur li.
33 Kaj mi lin ne konis; sed kiu sendis min por bapti per akvo,
Tiu diris al mi: Sur kiun vi vidos la Spiriton malsupreniranta
kaj restanta sur li, tiu estas la baptanto per la Sankta Spirito.
34 Kaj mi vidis, kaj atestis, ke ĉi tiu estas la Filo de Dio.

35 Denove la sekvantan tagon staris Johano, kaj du el liaj
disĉiploj; 36 kaj rigardante Jesuon promenantan, li diris: Jen la
Ŝafido de Dio! 37 Kaj la du disĉiploj aŭdis lin paroli, kaj
sekvis Jesuon. 38 Kaj Jesuo sin turnis, kaj vidis ilin
sekvantajn, kaj diris al ili: Kion vi serĉas? Kaj ili diris al
li: Rabeno (tio estas, Majstro), kie vi loĝas? 39 Li diris al
ili: Venu, kaj vi vidos. Ili do venis, kaj vidis, kie li loĝas,
kaj ili restis ĉe li tiun tagon; estis ĉirkaŭ la deka horo. 40
Unu el la du, kiuj aŭdis Johanon kaj lin sekvis, estis Andreo, la
frato de Simon Petro. 41 Tiu unue trovis sian propran fraton
Simon, kaj diris al li: Ni trovis la Mesion (tio estas, Kriston).
42 Li kondukis lin al Jesuo. Jesuo lin rigardis, kaj diris: Vi
estas Simon, filo de Jona; vi estos nomata Kefas (tio estas,
Petro).

43 La sekvantan tagon li volis foriri en Galileon, kaj trovis
Filipon; kaj Jesuo diris al li: Sekvu min. 44 Filipo estis el
Betsaida, la urbo de Andreo kaj Petro. 45 Filipo trovis
Natanaelon, kaj diris al li: Ni trovis tiun, pri kiu skribis
Moseo en la leĝo, kaj la profetoj, Jesuon el Nazaret, filon de
Jozef. 46 Kaj Natanael diris al li: Ĉu io bona povas esti el
Nazaret? Filipo diris al li: Venu kaj vidu. 47 Jesuo vidis
Natanaelon venanta al li, kaj diris pri li: Jen vera Izraelido,
en kiu ne estas ruzeco! 48 Natanael diris al li: Per kio vi min
konas? Jesuo respondis kaj diris al li: Antaŭ ol Filipo vin
vokis, kiam vi estis sub la figarbo, mi vin vidis. 49 Natanael
respondis kaj diris al li: Rabeno, vi estas la Filo de Dio; vi
estas Reĝo de Izrael! 50 Jesuo respondis kaj diris al li: Ĉu vi
kredas pro tio, ke mi diris al vi: Mi vin vidis sub la figarbo?
vi vidos pli grandajn aferojn ol ĉi tio. 51 Kaj li diris al li:
Vere, vere, mi diras al vi, vi vidos la ĉielon malfermita kaj la
anĝelojn de Dio suprenirantaj kaj malsuprenirantaj sur la Filon
de homo.

Sekva Ĉapitro →