↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Luko

Ĉapitro 19

1 Kaj li eniris en Jeriĥon kaj ĝin trapasis. 2 Kaj jen viro,
nomata Zakĥeo; kaj li estis ĉefimpostisto, kaj li estis riĉa. 3
Kaj li penis vidi Jesuon, kia homo li estas; kaj li ne povis pro
la homamaso, ĉar li estis malgranda je staturo. 4 Kaj
antaŭkurinte antaŭen, li supreniris sur sikomorarbon, por lin
vidi; ĉar li estis preterpasonta tie. 5 Kaj kiam Jesuo venis al
la loko, li suprenrigardis, kaj diris al li: Zakĥeo, rapide
malsupreniru, ĉar hodiaŭ mi devas loĝi en via domo. 6 Kaj li
rapide malsupreniris, kaj akceptis lin ĝoje. 7 Kaj vidinte, ĉiuj
murmuris, dirante: Ĉe pekulo li eniris, por gasti. 8 Kaj Zakĥeo,
starante, diris al la Sinjoro: Jen duonon de miaj posedaĵoj,
Sinjoro, mi donacas al la malriĉuloj; kaj se el iu mi maljuste
eldevigis ion, mi redonas kvaroblon. 9 Kaj Jesuo diris al li:
Hodiaŭ venis savo al ĉi tiu domo, ĉar li ankaŭ estas filo de
Abraham. 10 Ĉar la Filo de homo venis, por serĉi kaj savi la
perditaĵon.

11 Kaj kiam oni aŭdis tion, li parolis ankoraŭ parabolon, ĉar li
estis proksime al Jerusalem, kaj oni supozis, ke la regno de Dio
tuj aperos. 12 Li do diris: Unu nobelo forvojaĝis en malproksiman
landon, por ricevi al si regnon, kaj reveni. 13 Kaj vokinte al si
dek siajn servistojn, li donis al ili dek min'ojn, kaj diris al
ili: Negocadu, ĝis mi revenos. 14 Sed liaj regnanoj lin malamis,
kaj sendis delegitaron post li, dirante: Ni ne volas, ke tiu viro
reĝu super ni. 15 Kaj kiam li revenis, ricevinte la regnon, li
ordonis voki al li tiujn servistojn, al kiuj li donis la monon,
por ke li sciiĝu, kiom ili gajnis per negocado. 16 Kaj venis la
unua, kaj diris: Sinjoro, via min'o produktis dek min'ojn. 17 Kaj
li diris al li: Bonege, bona servisto; ĉar vi estis fidela en tre
malgranda afero, havu aŭtoritaton super dek urboj. 18 Kaj venis
la dua, kaj diris: Sinjoro, via min'o faris kvin min'ojn. 19 Li
diris ankaŭ al tiu: Vi ankaŭ estu super kvin urboj. 20 Kaj alia
venis, kaj diris: Sinjoro, jen via min'o, kiun mi konservis,
flankemetitan en viŝtuko; 21 ĉar mi vin timis, ĉar vi estas homo
severa; vi prenas tion, kion vi ne demetis, kaj rikoltas tion,
kion vi ne semis. 22 Li diris al li: El via propra buŝo mi vin
juĝos, vi malbona servisto. Vi sciis, ke mi estas homo severa,
kiu prenas tion, kion mi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion mi
ne semis; 23 kial do vi ne donis mian monon en bankon, por ke,
reveninte, mi postulu ĝin kun procento? 24 Kaj li diris al la
apudstarantoj: Forprenu de li la min'on, kaj donu ĝin al tiu, kiu
havas la dek min'ojn. 25 (Kaj ili diris al li: Sinjoro, li havas
dek min'ojn.) 26 Mi diras al vi, ke al ĉiu, kiu havas, estos
donite; kaj for de tiu, kiu ne havas, estos prenita eĉ tio, kion
li havas. 27 Cetere tiujn miajn malamikojn, kiuj ne volis, ke mi
reĝu super ili, konduku ĉi tien, kaj mortigu ilin antaŭ mi.

28 Kaj tion dirinte, li ekiris antaŭe, suprenirante al Jerusalem.

29 Kaj kiam li alproksimiĝis al Betfage kaj Betania, apud la
monto nomata Olivarba, li sendis du el siaj disĉiploj, 30
dirante: Iru en la kontraŭan vilaĝon, en kiu, enirante, vi trovos
azenidon ligitan, sur kiu neniu iam ankoraŭ sidis; ĝin malligu
kaj alkonduku. 31 Kaj se iu demandos al vi: Kial vi ĝin malligas?
parolu jene: La Sinjoro ĝin bezonas. 32 Kaj la senditoj foriris,
kaj trovis, ĝuste kiel li diris al ili. 33 Kaj dum ili malligis
la azenidon, ĝiaj posedantoj diris al ili: Kial vi malligas la
azenidon? 34 Kaj ili diris: La Sinjoro ĝin bezonas. 35 Kaj ili
alkondukis ĝin al Jesuo; kaj ĵetinte siajn vestojn sur la
azenidon, ili sidigis Jesuon sur ĝin. 36 Kaj dum li iris, ili
sternis siajn vestojn sur la vojo. 37 Kaj kiam li jam
alproksimiĝis, malsuprenironte la deklivon de la monto Olivarba,
la tuta amaso de la disĉiploj komencis ĝoji kaj laŭdi Dion per
laŭta voĉo pro ĉiuj potencaĵoj, kiujn ili vidis; 38 dirante: Estu
benata la Reĝo, kiu venas en la nomo de la Eternulo; paco en la
ĉielo kaj gloro en la supera alto. 39 Kaj iuj Fariseoj el la
homamaso diris al li: Majstro, admonu viajn disĉiplojn. 40 Kaj
responde li diris: Mi diras al vi, ke se ĉi tiuj silentos, la
ŝtonoj ekkrios.

41 Kaj kiam li alproksimiĝis, li rigardis la urbon, kaj ploris
pro ĝi, 42 dirante: Ho, se vi mem scius en ĉi tiu tago la aferojn
apartenantajn al paco! sed nun ili estas kaŝitaj for de viaj
okuloj. 43 Ĉar venos sur vin tagoj, kiam viaj malamikoj
ĉirkaŭbaros vin per palisaro, kaj ronde ĉirkaŭos vin, kaj
ĉiuflanke premos vin, 44 kaj detruos ĝis la tero vin, kaj viajn
infanojn en vi, kaj ne lasos en vi ŝtonon sur ŝtono, pro tio, ke
vi ne sciis la tempon de via vizitado.

45 Kaj enirinte en la templon, li komencis elpeli la vendantojn,
46 dirante al ili: Estas skribite: Mia domo estos domo de preĝo;
sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj.

47 Kaj li instruis tagon post tago en la templo. Sed la
ĉefpastroj kaj la skribistoj kaj la ĉefoj de la popolo penadis
lin pereigi, 48 kaj ne trovis, kion fari, ĉar la tuta popolo tre
atente aŭskultis lin.

Sekva Ĉapitro →