↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Luko

Ĉapitro 20

1 Kaj en unu el la tagoj, dum li instruis la popolon en la templo
kaj predikis la evangelion, la ĉefpastroj kaj la skribistoj venis
kun la pliaĝuloj; 2 kaj ili ekparolis, dirante al li: Diru al ni:
Laŭ kia aŭtoritato vi ĉi tion faras? aŭ kiu estas tiu, kiu donis
al vi tian aŭtoritaton? 3 Kaj responde li diris al ili: Mi ankaŭ
faros al vi demandon, kaj diru al mi: 4 La baptado de Johano, ĉu
ĝi estis el la ĉielo, aŭ el homoj? 5 Kaj ili diskutis inter si,
dirante: Se ni diros: El la ĉielo; li diros: Kial vi ne kredis al
li? 6 Sed se ni diros: El homoj; la tuta popolo ŝtonmortigos nin,
ĉar ili estas konvinkitaj, ke Johano estis profeto. 7 Kaj ili
respondis, ke ili ne scias, de kie ĝi estis. 8 Kaj Jesuo diris al
ili: Kaj mi ne diras al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion.

9 Kaj li komencis paroli al la popolo la jenan parabolon: Unu
viro plantis vinberĝardenon, kaj luigis ĝin al kultivistoj, kaj
forvojaĝis por longa tempo. 10 Kaj en la ĝusta tempo li sendis
sklavon al la kultivistoj, por ke ili donu al li el la frukto de
la vinberejo; sed la kultivistoj skurĝis lin, kaj forsendis lin
senhava. 11 Kaj li sendis ankoraŭ alian sklavon, kaj lin ankaŭ
ili skurĝis kaj malhonoris, kaj forsendis lin senhava. 12 Kaj li
sendis ankoraŭ trian, kaj lin ankaŭ ili vundis kaj elĵetis. 13
Kaj la sinjoro de la vinberejo diris: Kion mi faru? Mi sendos
mian amatan filon; eble lin ili respektos. 14 Sed kiam la
kultivistoj lin vidis, ili diskutis unu kun alia, dirante: Ĉi tiu
estas la heredonto; ni lin mortigu, por ke la heredaĵo fariĝu
nia. 15 Kaj ili elĵetis lin el la vinberejo kaj lin mortigis.
Kion do faros al ili la sinjoro de la vinberejo? 16 Li venos kaj
pereigos ĉi tiujn kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj.
Kaj aŭdinte tion, ili diris: Ne tiel estu. 17 Sed li, rigardante
ilin, diris: Kio do estas la jena skribitaĵo:

     Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj,
     Fariĝis ŝtono bazangula?

18 Ĉiu, kiu falas sur tiun ŝtonon, rompiĝos; sed sur kiun ĝi
falos, tiun ĝi polvigos.

19 Kaj la skribistoj kaj ĉefpastroj celis meti manojn sur lin en
tiu sama horo, kaj ili timis la popolon; ĉar ili eksciis, ke
kontraŭ ili li parolis ĉi tiun parabolon. 20 Kaj ili observis
lin, kaj elsendis spionojn, kiuj ŝajnigis sin justaj, por ke ili
ekkaptu lian parolon, celante transdoni lin al la potenco kaj
aŭtoritato de la provincestro. 21 Kaj ili demandis lin, dirante:
Majstro, ni scias, ke vi prave parolas kaj instruas, kaj ne
akceptas ies personon, sed instruas laŭ vero la vojon de Dio: 22
Ĉu konvenas al ni doni tributon al Cezaro, aŭ ne? 23 Sed sciante
ilian ruzecon, li diris al ili: 24 Montru al mi denaron. Kies
bildon kaj surskribaĵon ĝi portas? Kaj ili respondis: De Cezaro.
25 Kaj li diris al ili: Tial redonu al Cezaro la propraĵon de
Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio. 26 Kaj ili ne povis
ekkapti la diron antaŭ la popolo; kaj ili miris pro lia respondo,
kaj silentis.

27 Kaj venis iuj el la Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas
releviĝo; kaj ili demandis lin, 28 dirante: Majstro, Moseo
skribis por ni, ke, se ies frato mortos, havante edzinon, kaj li
estas seninfana, lia frato prenu la edzinon kaj naskigu idaron al
sia frato. 29 Estis do sep fratoj; kaj la unua edziĝis, kaj
mortis seninfana; 30 ankaŭ la dua; 31 kaj la tria ŝin prenis; kaj
tiel same ankaŭ la sep ne lasis infanojn, kaj mortis. 32 Laste
mortis ankaŭ la virino. 33 En la releviĝo do por kiu el ili ŝi
estos edzino? ĉar la sep havis ŝin kiel edzinon. 34 Kaj Jesuo
diris al ili: La filoj de ĉi tiu mondo edziĝas kaj estas
edzigataj; 35 sed kiuj estas juĝitaj indaj atingi tiun mondon kaj
la releviĝon el la mortintoj, tiuj nek edziĝas nek edziniĝas; 36
ĉar ili ne plu povas morti; ĉar ili estas egalaj kun la anĝeloj,
kaj estas filoj de Dio, estante filoj de la releviĝo. 37 Sed ke
la mortintoj leviĝas, Moseo mem montris en la arbetaĵo, kiam li
nomis la Eternulon la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la
Dio de Jakob. 38 Li estas Dio ne de mortintoj, sed de la
vivantoj, ĉar ĉiuj vivas al Li. 39 Kaj iuj el la skribistoj
responde diris: Majstro, vi bone diris. 40 Kaj ili ne plu kuraĝis
fari al li demandon.

41 Kaj li diris al ili: Kiel oni diras, ke la Kristo estas filo
de David? 42 Ĉar David mem diras en la Psalmaro:

     La Eternulo diris al mia Sinjoro:
     Sidu dekstre de Mi,
43   Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

44 Tial David nomas lin Sinjoro, kaj kiamaniere li estas lia
filo?

45 Kaj dum la tuta popolo aŭskultis, li diris al siaj disĉiploj:
46 Gardu vin kontraŭ la skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj
kaj amas salutojn sur la placoj, kaj ĉefseĝojn en la sinagogoj,
kaj ĉeflokojn ĉe festenoj; 47 kaj kiuj formanĝas domojn de
vidvinoj, kaj por preteksto longe preĝas. Ĉi tiuj ricevos pli
severan kondamnon.

Sekva Ĉapitro →