↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Luko

Ĉapitro 18

1 Kaj li parolis al ili parabolon pri tio, ke oni devas ĉiam
preĝi kaj ne laciĝi, 2 dirante: En unu urbo estis juĝisto, kiu ne
timis Dion, nek respektis homon; 3 kaj estis vidvino en tiu urbo,
kaj ŝi venadis al li, dirante: Faru por mi justecon kontraŭ mia
kontraŭulo. 4 Kaj li ne volis dum kelka tempo, sed poste li diris
en si: Kvankam mi ne timas Dion, nek respektas homon, 5 tamen,
ĉar ĉi tiu vidvino min ĝenas, mi faros por ŝi justecon, por ke ŝi
ne malfortigu min per sia ĉiama venado. 6 Kaj la Sinjoro diris:
Aŭskultu, kion diras la maljusta juĝisto. 7 Kaj ĉu Dio ne faros
justecon por Siaj elektitoj, kiuj tage kaj nokte krias al Li,
kvankam Li longe pri ili paciencas? 8 Mi diras al vi: Rapide Li
faros por ili justecon. Tamen kiam venos la Filo de homo, ĉu li
trovos fidon sur la tero?

9 Kaj li parolis la jenan parabolon, ankaŭ por iuj, kiuj fidis al
si, ke ili estas justuloj, kaj malestimis la ceterajn: 10 Du
homoj supreniris en la templon, por preĝi; unu estis Fariseo, kaj
la alia estis impostisto. 11 La Fariseo, starante, preĝis kun si
jene: Ho Dio, mi Vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj
homoj, rabemaj, maljustaj, adultemaj, nek eĉ kiel ĉi tiu
impostisto. 12 Mi fastas dufoje en semajno; mi donas dekonaĵojn
el ĉio, kion mi akiras. 13 Sed la impostisto, starante
malproksime, ne volis eĉ levi la okulojn al la ĉielo, sed batadis
sian bruston, dirante: Ho Dio, estu favora al mi pekulo. 14 Mi
diras al vi: Ĉi tiu malsupreniris al sia domo, pravigita pli ol
tiu; ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin
humiligas, tiu estos altigita.

15 Kaj oni venigis al li ankaŭ siajn infanetojn, por ke li tuŝu
ilin; kaj la disĉiploj, vidinte, admonis ilin. 16 Sed Jesuo
alvokis ilin al si, dirante: Lasu la infanojn veni al mi, kaj ne
malhelpu ilin; ĉar el tiaj estas la regno de Dio. 17 Vere mi
diras al vi: Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu
neniel eniros en ĝin.

18 Kaj unu reganto demandis al li, dirante: Bona Majstro, kion mi
faru, por heredi eternan vivon? 19 Kaj Jesuo diris al li: Kial vi
nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio. 20 Vi scias
la ordonojn: Ne adultu; Ne mortigu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran
ateston; Respektu vian patron kaj vian patrinon. 21 Kaj li diris:
Ĉion tion mi observis detempe de mia juneco. 22 Kaj Jesuo,
aŭdinte, diris al li: Ankoraŭ unu mankon vi havas: vendu ĉion,
kion vi posedas, kaj disdonu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron
en la ĉielo; kaj venu, sekvu min. 23 Sed aŭdinte tion, li fariĝis
tre malĝoja; ĉar li estis tre riĉa. 24 Kaj Jesuo, lin rigardante,
diris: Kiel malfacile tiuj, kiuj havas riĉon, eniros en la regnon
de Dio! 25 Ĉar estas pli facile por kamelo iri tra trueton de
kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio. 26 Kaj tiuj,
kiuj tion aŭdis, diris: Kiu do povos esti savita? 27 Sed li
diris: Kio estas neebla ĉe homoj, tio estas ebla ĉe Dio. 28 Kaj
Petro diris: Jen ni forlasis niajn propraĵojn, kaj sekvis vin. 29
Kaj li diris al ili: Vere mi diras al vi: Estas neniu, kiu
forlasis domon aŭ edzinon aŭ fratojn aŭ gepatrojn aŭ infanojn pro
la regno de Dio, 30 kaj kiu ne ricevos multoble en ĉi tiu tempo,
kaj en la venonta mondo vivon eternan.

31 Kaj preninte al si la dek du, li diris al ili: Jen ni
supreniras al Jerusalem; kaj ĉio skribita per la profetoj estos
plenumita al la Filo de homo. 32 Ĉar li estos transdonita al la
nacianoj, kaj mokita kaj perfortita kaj surkraĉita; 33 kaj ili
skurĝos kaj mortigos lin; kaj la trian tagon li releviĝos. 34 Kaj
ili komprenis nenion el tio, kaj ĉi tiu parolo estis kaŝita for
de ili, kaj ili ne sciis la dirojn.

35 Kaj kiam li alproksimiĝis al Jeriĥo, unu blindulo sidis apud
la vojo, petante almozojn; 36 kaj aŭdinte homamason
preterirantan, li demandis, kio estas tio. 37 Kaj oni diris al
li, ke Jesuo, la Nazaretano, preteriras. 38 Kaj li kriis,
dirante: Jesuo, filo de David, kompatu min. 39 Kaj la
antaŭirantoj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte
kriis: Ho filo de David, kompatu min! 40 Kaj Jesuo haltis, kaj
ordonis alkonduki lin; kaj kiam li alproksimiĝis, li lin
demandis: 41 Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj li diris:
Sinjoro, ke mi ricevu vidpovon. 42 Kaj Jesuo diris al li: Ricevu
vidpovon; via fido vin savis. 43 Kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj
sekvis lin, glorante Dion; kaj la tuta popolo, vidinte tion,
donis laŭdon al Dio.

Sekva Ĉapitro →