↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Luko

Ĉapitro 15

1 Kaj ĉiuj impostistoj kaj pekuloj alproksimiĝis al li, por
aŭskulti lin. 2 Kaj murmuris la Fariseoj kaj la skribistoj,
dirante: Ĉi tiu akceptas pekulojn kaj manĝas kun ili.

3 Kaj li parolis al ili la jenan parabolon, dirante: 4 Kiu el vi,
havante cent ŝafojn kaj perdinte unu el ili, ne forlasas la
naŭdek naŭ sur la stepo, kaj iras, por serĉi tiun, kiun li
perdis, ĝis li ĝin trovos? 5 Kaj trovinte, li ĝin metas sur siajn
ŝultrojn, ĝojante. 6 Kaj reveninte domen, li kunvokas siajn
amikojn kaj siajn najbarojn, dirante al ili: Ĝoju kun mi, ĉar mi
trovis mian ŝafon, la perditan. 7 Mi diras al vi, ke tiel same
estos ĝojo en la ĉielo pro unu pekulo, kiu pentas, pli ol pro
naŭdek naŭ justuloj, kiuj ne bezonas penton.

8 Kiu virino, havante dek draĥmojn, se ŝi perdis unu draĥmon, ne
ekbruligas lampon kaj balaas la domon kaj serĉas diligente, ĝis
ŝi ĝin trovos? 9 Kaj trovinte, ŝi kunvokas siajn amikinojn kaj
siajn najbarinojn, dirante: Ĝoju kun mi, ĉar mi trovis la
draĥmon, kiun mi perdis. 10 Tiel same, mi diras al vi, estas ĝojo
antaŭ la anĝeloj de Dio pro unu pekulo, kiu pentas.

11 Kaj li diris: Unu viro havis du filojn; 12 kaj la pli juna
diris al sia patro: Patro, donu al mi la heredotan parton de la
havo. Kaj li dividis inter ili siajn vivrimedojn. 13 Kaj post ne
multaj tagoj la pli juna, kolektinte ĉion, forvojaĝis al
malproksima lando; kaj tie li disperdis sian havon per diboĉa
vivado. 14 Kaj kiam li jam elspezis ĉion, forta malsato okazis en
tiu lando, kaj li komencis havi mankon. 15 Kaj li iris, kaj
aliĝis al unu el la loĝantoj de tiu lando; kaj ĉi tiu lin sendis
sur siajn kampojn, por paŝti porkojn. 16 Kaj li deziris plenigi
sian ventron per la karoboj, kiujn la porkoj manĝis; kaj neniu
donis al li. 17 Sed reveninte al si, li diris: Kiom da dungitoj
de mia patro havas panon abunde, sed mi ĉi tie pereas de malsato!
18 Mi leviĝos, kaj iros al mia patro, kaj mi diros al li: Patro,
mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj antaŭ vi; 19 mi jam ne meritas esti
nomata via filo; faru min kiel unu el viaj dungitoj. 20 Kaj li
leviĝis, kaj iris al sia patro. Sed kiam li estis ankoraŭ
malproksime, lia patro lin vidis kaj kortuŝiĝis, kaj kurinte,
falis sur lian kolon kaj lin kisadis. 21 Kaj la filo diris al li:
Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj antaŭ vi, kaj mi jam ne
meritas esti nomata via filo. 22 Kaj diris la patro al siaj
servistoj: Alportu rapide la ĉefan robon, kaj lin vestu, kaj metu
ringon sur lian manon kaj ŝuojn sur liajn piedojn; 23 kaj alportu
la grasigitan bovidon kaj buĉu ĝin, kaj ni manĝu kaj estu gajaj;
24 ĉar ĉi tiu mia filo estis mortinta, kaj denove vivas; li estis
perdita, kaj estas trovita. Kaj ili komencis esti gajaj. 25 Sed
la pli maljuna filo estis sur la kampo; kaj kiam li venis kaj
alproksimiĝis al la domo, li aŭdis muzikon kaj dancadon. 26 Kaj
li alvokis unu el la knaboj, kaj demandis lin, kio estas tio. 27
Kaj li diris al li: Via frato venis, kaj via patro buĉis la
grasigitan bovidon, ĉar li ricevis lin sana. 28 Sed li koleris,
kaj ne volis eniri; kaj lia patro elvenis, kaj lin petegis. 29
Sed li responde diris al sia patro: Jen tiom da jaroj mi servas
al vi, kaj neniam mi malobeis vian ordonon, tamen vi neniam donis
al mi kapridon, por ke mi estu gaja kun miaj amikoj; 30 sed kiam
venis ĉi tiu via filo, kiu formanĝis vian havon kun
malĉastistinoj, vi buĉis por li la grasigitan bovidon. 31 Kaj li
diris al li: Filo, vi estas ĉiam kun mi, kaj ĉio mia estas via.
32 Sed konvenis esti gajaj kaj ĝoji; ĉar ĉi tiu via frato estis
mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita.

Sekva Ĉapitro →