↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Luko

Ĉapitro 16

1 Kaj li diris ankaŭ al siaj disĉiploj: Estis unu riĉa homo, kiu
havis administranton; kaj ĉi tiu estis denuncita al li, ke li
disperdas lian havon. 2 Kaj li alvokis lin, kaj diris al li: Kio
estas tio, kion mi aŭdas pri vi? donu al mi konton de via
administrado, ĉar vi ne plu povas administradi. 3 Tiam la
administranto diris en si: Kion mi faru? ĉar mia sinjoro deprenas
de mi la administradon; fosi mi ne povas, kaj mi hontas peti
almozon. 4 Mi decidis, kion mi faros, por ke oni akceptu min en
siajn domojn, kiam mi estos eksigita el la administra ofico. 5
Kaj alvokinte al si ĉiun el la ŝuldantoj de sia sinjoro, li diris
al la unua: Kiom vi ŝuldas al mia sinjoro? 6 Kaj li diris: Cent
bat'ojn da oleo. Kaj li diris al li: Prenu vian kalkulon, kaj tuj
sidiĝu kaj skribu kvindek. 7 Tiam li diris al alia: Kaj kiom vi
ŝuldas? Kaj li diris: Cent kor'ojn da tritiko. Li diris al li:
Prenu vian kalkulon, kaj skribu okdek. 8 Kaj tiu sinjoro laŭdis
la maljustan administranton, ĉar li prudente agis; ĉar la filoj
de ĉi tiu mondo estas en sia generacio pli prudentaj, ol la filoj
de la lumo. 9 Kaj mi diras al vi: Faru al vi amikojn per la
mamono de maljusteco, por ke, kiam ĝi mankos, oni akceptu vin en
eternajn loĝejojn. 10 Kiu estas fidela en la plej malgranda
afero, tiu estas fidela ankaŭ en multo; kaj kiu estas maljusta en
la plej malgranda, tiu estas ankaŭ maljusta en multo. 11 Se do vi
ne estis fidelaj en la maljusta mamono, kiu konfidos al vi la
veran riĉon? 12 Kaj se vi ne estis fidelaj en tio, kio apartenas
al alia homo, kiu donos al vi tion, kio estas via propra? 13
Nenia servanto povas servi al du sinjoroj; ĉar aŭ li malamos unu
kaj amos la alian, aŭ li aliĝos al unu kaj malestimos la alian.
Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!

14 Kaj la Fariseoj ankaŭ, kiuj estis monavidaj, aŭdis ĉion tion,
kaj ili lin mokis. 15 Kaj li diris al ili: Vi estas tiuj, kiuj
ŝajnigas sin justaj antaŭ homoj, sed Dio scias viajn korojn; ĉar
kio estas altigita inter homoj, tio estas abomenaĵo antaŭ Dio. 16
La leĝo kaj la profetoj estis ĝis Johano; de post tiu tempo la
evangelio de la regno de Dio estas predikata, kaj ĉiu al ĝi sin
perforte aligas. 17 Sed estas pli facile por la ĉielo kaj la tero
forpasi, ol por unu punkteto de la leĝo fali. 18 Ĉiu, kiu
forsendas sian edzinon kaj edziĝas kun alia, adultas; kaj kiu
edziĝas kun tiu, forsendita de sia edzo, tiu adultas.

19 Estis unu riĉulo, kiu estis vestita per purpuro kaj bisino,
kaj festis lukse ĉiutage; 20 kaj apud lia pordego estis kuŝigita
almozulo, nomata Lazaro, kiu havis ulcerojn, 21 kaj deziris esti
nutrata per la panpecetoj, kiuj falis de la tablo de la riĉulo;
kaj eĉ venis la hundoj kaj lekis liajn ulcerojn. 22 Kaj la
almozulo mortis, kaj li estis forportita de la anĝeloj sur la
sinon de Abraham; la riĉulo ankaŭ mortis, kaj estis enterigita.
23 Kaj en Hades li levis siajn okulojn, estante en turmentoj, kaj
vidis Abrahamon malproksime kaj Lazaron sur lia sino. 24 Kaj li
ekkriis, kaj diris: Patro Abraham, kompatu min, kaj sendu
Lazaron, por ke li trempu en akvon la pinton de sia fingro, por
malvarmigi mian langon; ĉar mi tre suferas en ĉi tiu flamo. 25
Sed Abraham diris: Filo, memoru, ke dum via vivo vi ricevis viajn
bonaĵojn, kaj Lazaro tiel same malbonaĵojn; sed nun li ricevas
konsolon, kaj vi suferas. 26 Kaj krom ĉio tio staras granda
abismo inter ni kaj vi, tiel ke tiuj, kiuj volus iri de ĉi tie al
vi, ne povas, kaj oni ne povas transiri de tie al ni. 27 Kaj li
diris: Tial mi petas, patro, ke vi sendu lin al la domo de mia
patro, 28 ĉar mi havas kvin fratojn, por ke li atestu al ili, por
ke ili ne venu ankaŭ en ĉi tiun lokon de turmento. 29 Sed Abraham
diris: Ili havas Moseon kaj la profetojn; ili aŭskultu ilin. 30
Sed li diris: Ne, patro Abraham; sed se unu venos al ili el la
mortintoj, ili pentos. 31 Kaj li diris al li: Se ili ne aŭskultas
Moseon kaj la profetojn, ili ne kredos, eĉ se iu leviĝus el la
mortintoj.

Sekva Ĉapitro →