↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Luko

Ĉapitro 14

1 Kaj kiam li eniris en sabato en la domon de unu reganto de la
Fariseoj, por manĝi panon, ili lin observis. 2 Kaj jen antaŭ li
estis unu hidropsulo. 3 Kaj respondante, Jesuo parolis al la
leĝistoj kaj la Fariseoj, kaj diris: Ĉu estas permesate sanigi en
sabato, aŭ ne? 4 Sed ili silentis. Kaj li prenis lin kaj sanigis
lin, kaj forliberigis lin. 5 Kaj li diris al ili: Kiu el vi havos
azenon aŭ bovon, falintan en puton, kaj ne tuj eltiros ĝin en
sabata tago? 6 Kaj ili ne povis respondi al tio.

7 Kaj li parolis parabolon al la invititoj, vidinte, kiel ili
elektas la ĉefajn sidlokojn; li diris al ili: 8 Kiam vi estas
invitita de iu al edziĝa festo, ne sidiĝu en la ĉefa loko, por ke
ne okazu, ke iu, pli honorinda ol vi, estas de li invitita; 9 kaj
tiu, kiu invitis vin kaj lin, venos, kaj diros al vi: Cedu lokon
al ĉi tiu; kaj tiam vi komencos kun honto preni la lastan lokon.
10 Sed kiam vi estas invitita, iru kaj sidiĝu en la lasta loko;
kaj tiel, kiam venos tiu, kiu vin invitis, li diros al vi: Amiko,
iru pli alten; tiam vi havos honoron antaŭ ĉiuj, kiuj sidas kun
vi. 11 Ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita, kaj kiu sin
humiligas, tiu estos altigita.

12 Kaj li diris al tiu, kiu lin invitis: Kiam vi faras tagmanĝon
aŭ vespermanĝon, ne voku viajn amikojn, nek viajn fratojn, nek
viajn parencojn, nek viajn riĉajn najbarojn, por ke ne okazu, ke
ili ankaŭ invitos vin, kaj vi ricevos rekompencon. 13 Sed kiam vi
faras festenon, invitu malriĉulojn, kriplulojn, lamulojn,
blindulojn; 14 kaj vi estos feliĉa, ĉar ili ne povas rekompenci
vin, sed vi rekompenciĝos en la releviĝo de la justuloj.

15 Kaj aŭdinte tion, unu el la kunsidantoj diris al li: Feliĉa
estas tiu, kiu manĝos panon en la regno de Dio. 16 Sed li diris
al li: Unu viro faris grandan vespermanĝon, kaj invitis multajn;
17 kaj en la horo de la festeno li elsendis sian serviston, por
diri al la invititoj: Venu, ĉar ĉio estas jam preta. 18 Kaj ĉiuj
tiel same komencis peti pri indulgo. La unua diris al li: Mi
aĉetis kampon, kaj mi nepre devas eliri, por ĝin vidi; mi petas,
kalkulu al mi indulgon. 19 Alia diris: Mi aĉetis kvin jugojn da
bovoj, kaj mi iras, por ilin provi; mi petas, kalkulu al mi
indulgon. 20 Kaj alia diris: Mi edziĝis kun edzino, kaj tial mi
ne povas veni. 21 Kaj la servisto revenis, kaj rakontis tion al
sia mastro. Tiam ekkoleris la mastro, kaj diris al sia servisto:
Eliru rapide sur la stratojn kaj irejojn de la urbo, kaj
alkonduku ĉi tien la malriĉulojn kaj kriplulojn kaj blindulojn
kaj lamulojn. 22 Kaj la servisto diris: Sinjoro, estas farita
tio, kion vi ordonis, kaj ankoraŭ estas loko. 23 Kaj la sinjoro
diris al la servisto: Eliru sur la vojojn kaj kamplimojn, kaj
devigu ilin enveni, por ke mia domo pleniĝu. 24 Ĉar mi diras al
vi, ke neniu el tiuj viroj invititaj gustumos mian vespermanĝon.

25 Kaj grandaj homamasoj iris kun li, kaj li sin turnis, kaj
diris al ili: 26 Se iu venas al mi, kaj ne malamas sian patron
kaj sian patrinon kaj sian edzinon kaj siajn infanojn kaj fratojn
kaj fratinojn, kaj eĉ ankaŭ sian vivon, li ne povas esti mia
disĉiplo. 27 Kiu ne portas sian krucon kaj ne sekvas min, tiu ne
povas esti mia disĉiplo. 28 Ĉar kiu el vi, dezirante konstrui
turon, unue ne sidiĝas, por kalkuli la koston, ĉu li havas
sufiĉe, por fini ĝin? 29 Por ke, kiam li metis la fundamenton kaj
ne povas ĝin fini, ĉiuj vidantoj ne komencu moki lin, 30 dirante:
Ĉi tiu homo komencis konstrui, sed ne povis fini. 31 Kaj kiu
reĝo, ekirante, por renkonti en batalo alian reĝon, unue ne
sidiĝos, por konsiliĝi, ĉu li povas kun dek mil renkonti tiun,
kiu venas kontraŭ li kun dudek mil? 32 Aŭ alie, dum la alia estas
tre malproksime, li alsendas ambasadorojn kaj demandas pri paco.
33 Kiu do el vi ne forlasas ĉiujn siajn posedaĵojn, tiu ne povas
esti mia disĉiplo. 34 Salo do estas bona, sed se eĉ la salo
sengustiĝis, per kio ĝi estos spicata? 35 Ĝi taŭgas nek por la
tero nek por sterkejo; oni ĝin forĵetas. Kiu havas orelojn por
aŭdi, tiu aŭdu.

Sekva Ĉapitro →