↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Luko

Ĉapitro 13

1 Kaj ĉeestis en tiu sama tempo iuj, kiuj rakontis al li pri tiuj
Galileanoj, kies sangon Pilato miksis kun iliaj oferaĵoj. 2 Kaj
responde li diris al ili: Ĉu vi pensas, ke tiuj Galileanoj estis
pekuloj pli ol ĉiuj Galileanoj, pro tio, ke ili tion suferis? 3
Mi diras al vi: Neniel; sed se vi ne pentos, vi ĉiuj tiel same
pereos. 4 Aŭ pri tiuj dek ok, sur kiujn falis la turo en Ŝiloaĥ
kaj ilin mortigis, ĉu vi pensas, ke ili estis pekuloj pli ol ĉiuj
homoj, kiuj loĝis en Jerusalem? 5 Neniel, mi diras al vi; sed se
vi ne pentos, vi ĉiuj ankaŭ pereos.

6 Kaj li parolis la jenan parabolon: Unu viro havis figarbon,
plantitan en lia vinberĝardeno, kaj li venis, serĉante frukton
sur ĝi, kaj ne trovis. 7 Kaj li diris al la vinberisto: Jen tri
jarojn mi venas, serĉante frukton sur ĉi tiu figarbo, kaj mi ne
trovas; elhaku ĝin; kial ĝi senutiligas ankaŭ la teron? 8 Sed li
responde diris: Sinjoro, lasu ĝin resti ankaŭ ĉi tiun jaron, ĝis
mi fosos ĉirkaŭ ĝi kaj metos sterkon; 9 kaj se ĝi poste donos
frukton, bone; sed se ne, vi elhakos ĝin.

10 Kaj li instruadis en unu el la sinagogoj en la sabato. 11 Kaj
jen virino, kiu dum dek ok jaroj havis spiriton de malforteco;
kaj ŝi estis kunkurbita kaj neniel povis leviĝi. 12 Kaj vidinte
ŝin, Jesuo vokis ŝin, kaj diris: Virino, vi estas liberigita el
via malforteco. 13 Kaj li metis sur ŝin la manojn, kaj ŝi tuj
rektiĝis kaj gloris Dion. 14 Kaj la sinagogestro, indignante, ke
Jesuo resanigis en la sabato, respondis kaj diris al la homamaso:
Ekzistas ses tagoj, en kiuj oni devas labori; en ili do venu, por
esti resanigitaj, kaj ne en la sabata tago. 15 Sed la Sinjoro
respondis al li kaj diris: Ho hipokrituloj! ĉu ne ĉiu el vi en la
sabato malligas sian bovon aŭ sian azenon el la stalo, kaj
forkondukas ĝin, por trinkigi? 16 Kaj ĉu ne devis ĉi tiu virino,
estante filino de Abraham, ligite de Satano jen dek ok jarojn,
esti malligita el ĉi tiu kateno en la sabata tago? 17 Kaj kiam li
tion diris, ĉiuj liaj kontraŭuloj hontiĝis; kaj la tuta homamaso
ĝojis pro ĉiuj gloraj agoj, faritaj de li.

18 Kaj li diris: Al kio similas la regno de Dio? kaj al kio mi
ĝin komparu? 19 Ĝi estas simila al sinapa semeto, kiun viro
prenis kaj ĵetis en sian ĝardenon; kaj ĝi kreskis kaj fariĝis
arbo; kaj la birdoj de la ĉielo loĝis en ĝiaj branĉoj. 20 Poste
li diris: Al kio mi komparu la regnon de Dio? 21 Ĝi estas simila
al fermentaĵo, kiun virino prenis kaj kaŝis en tri mezuroj da
faruno, ĝis la tuto fermentis.

22 Kaj li iris tra urboj kaj vilaĝoj, instruante kaj irante ĉiam
pluen al Jerusalem. 23 Kaj iu diris al li: Sinjoro, ĉu malmultaj
estas la savataj? Kaj li diris al ili: 24 Strebu eniri tra la
mallarĝa pordo; ĉar multaj, mi diras al vi, deziros eniri kaj ne
povos. 25 Kiam la domomastro leviĝos kaj ŝlosos la pordon, kaj vi
komencos stari ekstere kaj frapi sur la pordon, dirante: Sinjoro,
malfermu al ni; kaj li respondos kaj diros al vi: Mi ne scias, de
kie vi estas; 26 tiam vi ekparolos: Ni manĝis kaj trinkis antaŭ
vi, kaj sur niaj stratoj vi instruadis; 27 kaj li parolos, kaj
diros al vi: Mi ne scias, de kie vi estas; foriru de mi, ĉiuj
farantoj de maljusteco. 28 Tie estos la plorado kaj la grincado
de dentoj, kiam vi vidos Abrahamon kaj Isaakon kaj Jakobon kaj
ĉiujn profetojn en la regno de Dio, kaj vin mem forpelitaj
eksteren. 29 Kaj oni venos el oriento kaj el okcidento, kaj el
nordo kaj el sudo, kaj sidiĝos en la regno de Dio. 30 Kaj jen
estas lastaj, kiuj estos unuaj; kaj estas unuaj, kiuj estos
lastaj.

31 En tiu sama horo alvenis iuj Fariseoj, kaj diris al li: Eliru
kaj foriru de ĉi tie, ĉar Herodo volas mortigi vin. 32 Kaj li
diris al ili: Iru, kaj diru al tiu vulpo: Jen mi elpelas demonojn
kaj faras sanigojn hodiaŭ kaj morgaŭ, kaj la trian tagon mi estos
perfektigita. 33 Sed mi devas iradi hodiaŭ kaj morgaŭ kaj
postmorgaŭ, ĉar ne povas esti, ke profeto pereos ekster
Jerusalem. 34 Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu pereigas la profetojn
kaj ŝtonmortigas tiujn, kiuj estas senditaj al ĝi! kiom ofte mi
deziris kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron
sub la flugilojn, kaj vi ne volis! 35 Jen via domo estas lasita
al vi dezerta; kaj mi diras al vi: Vi min ne vidos, ĝis vi diros:
Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →