↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Marko

Ĉapitro 12

1 Kaj li komencis paroli al ili per paraboloj. Vinberĝardenon
plantis unu viro, kaj ĉirkaŭmetis plektobarilon, kaj fosis
vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis ĝin al kultivistoj,
kaj forvojaĝis. 2 Kaj li sendis sklavon en la ĝusta tempo al la
kultivistoj, por ricevi de la kultivistoj el la fruktoj de la
vinberejo. 3 Kaj ili kaptis lin kaj skurĝis lin, kaj forsendis
lin senhava. 4 Kaj poste li sendis al ili duan sklavon; kaj ili
lin kapvundis kaj malhonoris. 5 Kaj li sendis alian, kaj ili
mortigis lin; kaj multajn aliajn; skurĝante unujn, kaj mortigante
aliajn. 6 Li havis ankoraŭ unu amatan filon: li sendis lin ankaŭ
la lastan al ili, dirante: Ili respektos mian filon. 7 Sed tiuj
kultivistoj diris inter si: Ĉi tiu estas la heredonto; venu, ni
mortigu lin, kaj la heredaĵo estos nia. 8 Kaj ili kaptis kaj
mortigis lin, kaj elĵetis lin ekster la vinberejon. 9 Kion do
faros la sinjoro de la vinberejo? li venos kaj pereigos la
kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj. 10 Ĉu vi ne legis
tiun skribon:

     Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj,
     Fariĝis ŝtono bazangula;
11   De la Eternulo ĉi tio fariĝis,
     Kaj ĝi estas miraklo en niaj okuloj?

12 Kaj ili celis kapti lin, sed ili timis la homamason; ĉar ili
eksciis, ke li parolis la parabolon kontraŭ ili; kaj forlasinte
lin, ili foriris.

13 Kaj ili sendis al li iujn el la Fariseoj kaj el la Herodanoj,
por impliki lin per interparolado. 14 Kaj veninte, ili diris al
li: Majstro, ni scias, ke vi estas verama kaj ne zorgas pri iu
ajn; ĉar vi ne favoras la personon de homoj, sed instruas laŭ
vero la vojon de Dio. Ĉu konvenas doni tributon al Cezaro, aŭ ne?
15 Ĉu ni donu, aŭ ne donu? Sed li, sciante ilian hipokritecon,
diris al ili: Kial vi provas min? alportu al mi denaron, ke mi
ĝin vidu. 16 Kaj ili ĝin alportis. Kaj li diris al ili: Kies
estas ĉi tiu bildo kaj la surskribaĵo? Kaj ili diris al li: De
Cezaro. 17 Kaj Jesuo respondis al ili: Redonu al Cezaro la
propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio. Kaj ili
miregis pro li.

18 Kaj venis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo;
kaj ili demandis lin, dirante: 19 Majstro, Moseo skribis por ni:
Se ies frato mortos kaj postlasos edzinon kaj ne lasos infanon,
la frato de la mortinto prenu lian edzinon kaj naskigu idaron al
sia frato. 20 Estis sep fratoj; kaj la unua prenis edzinon, kaj
mortinte, ne lasis idaron; 21 kaj la dua prenis ŝin, kaj mortis,
ne lasinte idaron; kaj la tria same; 22 kaj la sep ne lasis
idaron. Laste post ĉiuj la virino ankaŭ mortis. 23 En la
releviĝo, por kiu el ili ŝi estos edzino? ĉar ĉiuj sep havis ŝin
kiel edzinon. 24 Kaj Jesuo diris al ili: Ĉu vi ne eraras pro tio,
ke vi ne scias la Skribojn, nek la potencon de Dio? 25 Ĉar kiam
oni leviĝos el la mortintoj, oni nek edziĝas nek edziniĝas, sed
estas kiel anĝeloj en la ĉielo. 26 Sed pri la mortintoj, ke ili
releviĝas, ĉu vi ne legis en la libro de Moseo ĉe la arbetaĵo,
kiel Dio parolis al li, dirante: Mi estas la Dio de Abraham kaj
la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob? 27 Li estas Dio ne de la
mortintoj, sed de la vivantoj: vi multe eraras.

28 Kaj unu el la skribistoj alvenis kaj aŭskultis la diskutadon,
kaj rimarkis, ke li lerte respondas al ili; kaj tiu demandis lin:
Kiu ordono estas la unua el ĉiuj? 29 Kaj Jesuo respondis: La unua
estas: Aŭskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo
estas unu; 30 kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro
kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso kaj per via tuta
forto. 31 Kaj jen estas la dua: Amu vian proksimulon kiel vin
mem. Pli granda ol ĉi tiuj ne estas alia ordono. 32 Kaj respondis
al li la skribisto: Bone, Majstro, laŭ vero vi respondis, ke Li
estas unu, kaj ne ekzistas alia krom Li; 33 kaj ami Lin per la
tuta koro kaj per la tuta intelekto kaj per la tuta forto, kaj
ami sian proksimulon kiel sin mem--tio multe pli valoras, ol ĉiuj
bruloferoj kaj pekoferoj. 34 Kaj Jesuo, vidante, ke li respondis
prudente, diris al li: Vi ne estas malproksime de la regno de
Dio. Kaj neniu plu kuraĝis fari al li demandon.

35 Kaj responde Jesuo diris, instruante en la templo: Kial diras
la skribistoj, ke la Kristo estas Filo de David? 36 David mem
diris per la Sankta Spirito:

     La Eternulo diris al mia Sinjoro:
     Sidu dekstre de Mi,
     Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

37 David mem nomas lin Sinjoro; kaj kiel do li estas lia filo?
Kaj la granda homamaso aŭskultis lin plezure.

38 Kaj en sia instruado li diris: Gardu vin kontraŭ la
skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj kaj salutojn sur la
placoj, 39 kaj ĉefseĝojn en la sinagogoj, kaj ĉeflokojn ĉe
festenoj; 40 kaj kiuj formanĝas la domojn de vidvinoj, kaj por
preteksto ili longe preĝas; ili ricevos pli severan kondamnon.

41 Kaj sidante kontraŭ la monkesto, li rimarkis, kiel la homoj
enĵetas monerojn en la monkeston; kaj multaj riĉuloj enĵetis
multon. 42 Kaj venis unu malriĉa vidvino, kaj enĵetis du leptojn,
kiuj faras kodranton. 43 Kaj alvokinte al si siajn disĉiplojn, li
diris al ili: Vere mi diras al vi, ke tiu malriĉa vidvino enĵetis
pli ol ĉiuj ĵetantoj en la monkeston; 44 ĉar ili ĉiuj enĵetis el
sia abundo, sed ŝi el sia senhaveco ĵetis ĉion, kion ŝi havis,
sian tutan vivrimedon.

Sekva Ĉapitro →