↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Marko

Ĉapitro 13

1 Kaj dum li eliris el la templo, unu el liaj disĉiploj diris al
li: Majstro, jen kiaj ŝtonoj kaj kiaj konstruaĵoj! 2 Kaj Jesuo
diris al li: Ĉu vi vidas ĉi tiujn grandajn konstruaĵojn? ne estos
lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono, kiu ne estos deĵetita.

3 Kaj dum li sidis sur la monto Olivarba rekte kontraŭ la templo,
Petro kaj Jakobo kaj Johano kaj Andreo demandis lin aparte: 4
Diru al ni, kiam tio estos? kaj kio estas la signo, kiam ĉio tio
devos plenumiĝi? 5 Kaj Jesuo ekparolis, kaj diris al ili: Gardu
vin, ke neniu vin forlogu. 6 Multaj venos en mia nomo, dirante:
Mi estas; kaj ili forlogos multajn. 7 Kaj kiam vi aŭdos pri
militoj kaj famoj de militoj, ne maltrankviliĝu; tio devas okazi;
sed ankoraŭ ne estas la fino. 8 Ĉar leviĝos nacio kontraŭ nacio,
kaj regno kontraŭ regno; estos tertremoj en diversaj lokoj, kaj
estos malsatoj; tio estas komenco de suferoj.

9 Sed gardu vin; ĉar oni transdonos vin al sinedrioj, kaj en
sinagogoj vi estos skurĝitaj; kaj vi staros antaŭ provincestroj
kaj reĝoj pro mi, por atesto al ili. 10 Kaj la evangelio devas
antaŭe esti predikita al ĉiuj nacioj. 11 Kaj kiam oni forkondukos
kaj transdonos vin, ne antaŭzorgu, kion vi parolos; sed kio ajn
estos donita al vi en tiu horo, tion parolu; ĉar la parolanto
estas ne vi, sed la Sankta Spirito. 12 Kaj frato transdonos
fraton al morto, kaj patro filon; kaj leviĝos gefiloj kontraŭ
gepatroj kaj mortigos ilin. 13 Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro
mia nomo; sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita.

14 Sed kiam vi vidos la abomenindaĵon de dezerteco starantan tie,
kie ne decas (la leganto komprenu), tiam kiuj estas en Judujo,
tiuj forkuru al la montoj; 15 kaj kiu estas sur la tegmento, tiu
ne malsupreniru, nek eniru, por preni ion el sia domo; 16 kaj kiu
estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon. 17
Sed ve al la gravedulinoj kaj al la suĉigantinoj en tiuj tagoj!
18 Kaj preĝu, ke tio ne okazu en vintro. 19 Ĉar tiuj tagoj estos
tagoj de aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la kreo, kiun
Dio kreis, ĝis nun, kaj neniam estos. 20 Kaj se la Eternulo ne
malplilongigus la tagojn, neniu karno estus savita; sed pro la
elektitoj, kiujn Li elektis, Li malplilongigis la tagojn. 21 Kaj
tiam se iu diros al vi: Jen ĉi tie la Kristo, aŭ, Jen tie; ne
kredu; 22 ĉar leviĝos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj, kaj
faros signojn kaj miraklojn, por erarigi, se eble, la elektitojn.
23 Sed gardu vin; jen mi ĉion antaŭdiris al vi.

24 Sed en tiuj tagoj, post tiu aflikto, la suno mallumiĝos kaj la
luno ne donos sian lumon, 25 kaj la steloj falados el la ĉielo,
kaj la potencoj, kiuj estas en la ĉieloj, ŝanceliĝos. 26 Kaj tiam
oni vidos la Filon de homo, venantan en nuboj kun granda potenco
kaj gloro. 27 Kaj tiam li elsendos la anĝelojn kaj kolektos siajn
elektitojn el la kvar ventoj, de la limo de la tero ĝis la limo
de la ĉielo.

28 De la figarbo lernu ĝian parabolon: kiam ĝia branĉo jam
moliĝas kaj aperigas foliojn, vi scias, ke la somero estas
proksima; 29 tiel same vi, kiam vi vidos, ke tio okazas, tiam
sciu, ke li estas proksima, ĉe la pordoj. 30 Vere mi diras al vi:
Ĉi tiu generacio ne forpasos, antaŭ ol ĉio tio fariĝos. 31 La
ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos. 32 Sed
pri tiu tago kaj la horo scias neniu, eĉ ne la anĝeloj en la
ĉielo, nek la Filo, sed nur la Patro. 33 Gardu vin, viglu kaj
preĝu; ĉar vi ne scias, kiam estos la ĝusta tempo. 34 Kiel homo
forvojaĝinta, kiu lasis sian domon kaj donis aŭtoritaton al siaj
sklavoj, al ĉiu lian propran laboron, kaj ordonis al la pordisto,
ke li viglu: 35 vi do viglu; ĉar vi ne scias, kiam venos la
domomastro, ĉu vespere, ĉu noktomeze, ĉu ĉe la kokokrio, ĉu
frumatene; 36 por ke li ne venu subite kaj ne trovu vin
dormantaj. 37 Kaj kion mi diras al vi, tion mi diras al ĉiuj:
Viglu.

Sekva Ĉapitro →