↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Marko

Ĉapitro 11

1 Kaj kiam ili alproksimiĝis al Jerusalem, al Betfage kaj
Betania, apud la monto Olivarba, li sendis du el siaj disĉiploj,
2 kaj diris al ili: Iru en la vilaĝon, kiu estas kontraŭ vi, kaj
enirinte ĝin, vi tuj trovos azenidon alligitan, sur kiu ankoraŭ
neniu iam sidis; malligu kaj alkonduku ĝin. 3 Kaj se iu diros al
vi: Kial vi faras tion? respondu: La Sinjoro bezonas ĝin; kaj tuj
li sendos ĝin ĉi tien. 4 Kaj ili iris, kaj trovis azenidon
alligitan apud pordo ekstere sur la strato; kaj ili malligis ĝin.
5 Kaj iuj apudstarantoj diris al ili: Kion vi faras, malligante
la azenidon? 6 Sed ili respondis al ili, kiel Jesuo diris; kaj
ili lasis ilin. 7 Kaj ili alkondukis la azenidon al Jesuo, kaj
metis sur ĝin siajn vestojn; kaj li sidis sur ĝi. 8 Kaj multaj
sternis siajn vestojn sur la vojo, kaj aliaj sternis foliarojn,
tranĉinte ilin el la kampoj. 9 Kaj kriis la antaŭirantoj kaj la
sekvantoj: Hosana! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la
Eternulo; 10 Estu benata la venanta regno de nia patro David;
Hosana en la supera alto!

11 Kaj li eniris en Jerusalemon, en la templon; kaj kiam li
ĉirkaŭrigardis ĉion, kaj la horo jam vesperiĝis, li foriris al
Betania kun la dek du.

12 Kaj la morgaŭan tagon, post ilia eliro el Betania, li
malsatis. 13 Kaj vidinte el malproksime figarbon havantan
foliojn, li aliris, por trovi, se eble, ion sur ĝi; kaj veninte
al ĝi, li trovis nenion krom folioj, ĉar la tempo de figoj
ankoraŭ ne venis. 14 Kaj responde li diris al ĝi: Neniu por ĉiam
manĝu frukton el vi. Kaj aŭdis la disĉiploj.

15 Kaj ili venis en Jerusalemon; kaj enirinte en la templon, li
komencis elpeli la vendantojn kaj la aĉetantojn en la templo, kaj
renversis la tablojn de la monŝanĝistoj kaj la seĝojn de la
vendantoj de kolomboj; 16 kaj ne permesis, ke oni portu ian vazon
tra la templo. 17 Kaj li instruis, kaj diris al ili: Ĉu ne estas
skribite: Mia domo estos nomata domo de preĝo por ĉiuj popoloj?
Sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj. 18 Kaj la ĉefpastroj kaj la
skribistoj aŭdis tion, kaj serĉis, kiamaniere pereigi lin; ĉar
ili timis lin, ĉar la tuta homamaso miregis pro lia instruado.

19 Kaj kiam vesperiĝis, li eliris el la urbo.

20 Kaj matene, preterpasante, ili vidis la figarbon forvelkinta
de la radikoj. 21 Kaj rememorinte, Petro diris al li: Rabeno, jen
forvelkis la figarbo, kiun vi malbenis. 22 Kaj responde Jesuo
diris al ili: Havu fidon al Dio. 23 Vere mi diras al vi: Se iu
diros al ĉi tiu monto: Estu formovita kaj ĵetita en la maron, kaj
ne dubos en sia koro, sed kredos, ke okazos tio, kion li diras,
tiu ĝin havos. 24 Pro tio mi diras al vi: Kion ajn vi petos,
preĝante, kredu, ke vi tion jam ricevis, kaj vi ĝin havos. 25 Kaj
kiam vi staras preĝante, pardonu, se vi havas ion kontraŭ iu; por
ke ankaŭ via Patro, kiu estas en la ĉielo, pardonu al vi viajn
erarojn. 26 Sed se vi ne pardonos, ankaŭ via Patro, kiu estas en
la ĉielo, ne pardonos viajn erarojn.

27 Kaj ili denove venis al Jerusalem; kaj dum li ĉirkaŭiris en la
templo, la ĉefpastroj kaj la skribistoj kaj la pliaĝuloj venis al
li, 28 kaj diris al li: Laŭ kia aŭtoritato vi faras ĉi tion? aŭ
kiu donis al vi tian aŭtoritaton, ke vi faru ĉi tion? 29 Sed
Jesuo diris al ili: Mi faros al vi unu demandon, kaj respondu al
mi, kaj mi diros al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion. 30
La baptado de Johano, ĉu ĝi estis el la ĉielo, aŭ el homoj?
respondu al mi. 31 Kaj ili diskutis inter si, dirante: Se ni
diros: El la ĉielo, li diros: Kial do vi ne kredis al li? 32 Sed
se ni diros: El homoj--ili timis la popolon, ĉar ĉiuj opiniis, ke
Johano efektive estis profeto. 33 Kaj responde ili diris al
Jesuo: Ni ne scias. Kaj Jesuo diris al ili: Kaj mi ne diras al
vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion.

Sekva Ĉapitro →