↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Marko

Ĉapitro 10

1 Kaj li foriris de tie, kaj venis en la limojn de Judujo kaj
trans Jordanon; kaj homamasoj kunvenis denove al li, kaj laŭ sia
kutimo li instruis ilin denove. 2 Kaj Fariseoj venis, kaj
demandis lin, por provi lin: Ĉu estas permesate al viro forsendi
sian edzinon? 3 Kaj li responde diris al ili: Kion Moseo ordonis
al vi? 4 Kaj ili diris: Moseo permesis skribi eksedzigan leteron,
kaj forsendi ŝin. 5 Sed Jesuo diris al ili: Pro la malmoleco de
via koro li skribis por vi ĉi tiun ordonon. 6 Sed de la komenco
de la kreo: Li faris ilin vira kaj virina. 7 Tial viro forlasos
sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, 8 kaj
ili estos unu karno; sekve ili jam estas ne du, sed unu karno. 9
Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu. 10 Kaj en la domo la
disĉiploj denove demandis lin pri la afero. 11 Kaj li diris al
ili: Kiu forsendos sian edzinon kaj edziĝos kun alia, tiu adultas
kontraŭ ŝi; 12 kaj se ŝi mem forsendos sian edzon kaj edziniĝos
kun alia, ŝi adultas.

13 Kaj oni venigis al li infanojn, por ke li tuŝu ilin; kaj la
disĉiploj admonis ilin. 14 Sed Jesuo, vidinte tion, indignis, kaj
diris al ili: Lasu la infanojn veni al mi; ne malhelpu ilin, ĉar
el tiaj estas la regno de Dio. 15 Vere mi diras al vi: Kiu ne
akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en ĝin.
16 Kaj li prenis ilin en siaj brakoj, kaj benis ilin, metinte la
manojn sur ilin.

17 Kaj dum li foriris sur la vojo, unu homo kuris al li kaj
genuis antaŭ li, kaj demandis lin: Bona Majstro, kion mi faru,
por ke mi heredu eternan vivon? 18 Kaj Jesuo diris al li: Kial vi
nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio. 19 Vi scias
la ordonojn: Ne mortigu; Ne adultu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran
ateston; Ne rabu; Respektu vian patron kaj vian patrinon. 20 Kaj
li responde diris al li: Majstro, ĉion tion mi observis detempe
de mia juneco. 21 Kaj Jesuo, rigardante lin, amis lin, kaj diris
al li: Unu mankon vi havas; iru, kaj vendu ĉion, kion vi havas,
kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj
venu, sekvu min. 22 Sed li malgajiĝis ĉe tiu vorto, kaj foriris
malĝoja; ĉar li havis multajn posedaĵojn.

23 Kaj Jesuo ĉirkaŭrigardis, kaj diris al siaj disĉiploj: Kiel
malfacile tiuj, kiuj havas riĉon, eniros en la regnon de Dio! 24
Kaj la disĉiploj miris pro liaj vortoj. Sed Jesuo, respondante
denove, diris al ili: Infanoj, kiel malfacile estas por tiuj,
kiuj fidas al la riĉo, eniri en la regnon de Dio! 25 Estas pli
facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri
en la regnon de Dio. 26 Kaj ili forte miregis, dirante al li: Kiu
do povas esti savita? 27 Rigardante ilin, Jesuo diris: Ĉe homoj
tio estas neebla, sed ne ĉe Dio; ĉar ĉio estas ebla ĉe Dio. 28
Petro ekparolis al li: Jen ni ĉion forlasis kaj vin sekvis. 29
Jesuo diris: Vere mi diras al vi: Ekzistas neniu, kiu forlasis
domon aŭ fratojn aŭ fratinojn aŭ patrinon aŭ patron aŭ infanojn
aŭ kampojn pro mi kaj pro la evangelio, 30 kaj kiu ne ricevos
centoble en ĉi tiu tempo, domojn kaj fratojn kaj fratinojn kaj
patrinojn kaj infanojn kaj kampojn, kun persekutado; kaj en la
venonta mondo eternan vivon. 31 Sed multaj unuaj estos lastaj,
kaj lastaj estos unuaj.

32 Kaj ili estis sur la vojo suprenirantaj al Jerusalem, kaj
Jesuo iris antaŭ ili; kaj ili miregis, kaj la sekvantoj timis.
Kaj li prenis al si denove la dek du, kaj ekparolis pri tio, kio
okazos al li, dirante: 33 Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj la
Filo de homo estos transdonita al la ĉefpastroj kaj la
skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto kaj transdonos lin al
la nacianoj; 34 kaj ili lin mokos kaj sur lin kraĉos kaj lin
skurĝos kaj lin mortigos; kaj post tri tagoj li releviĝos.

35 Kaj alproksimiĝis al li Jakobo kaj Johano, filoj de Zebedeo,
dirante al li: Majstro, ni deziras, ke, kion ajn ni petos de vi,
vi tion faru por ni. 36 Kaj li diris al ili: Kion vi volas, ke mi
faru por vi? 37 Kaj ili diris al li: Permesu, ke ni povu sidi,
unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via gloro. 38 Sed
Jesuo diris al ili: Vi ne scias, kion vi petas. Ĉu vi povas
trinki la kalikon, kiun mi trinkas? aŭ esti baptitaj per la
bapto, per kiu mi estas baptata? 39 Kaj ili diris al li: Ni
povas. Kaj Jesuo diris al ili: La kalikon, kiun mi trinkas, vi
trinkos, kaj per la bapto, per kiu mi estas baptata, vi estos
baptitaj; 40 sed sidi dekstre de mi aŭ maldekstre, tion doni ne
apartenas al mi; sed ĝi estas por tiuj, por kiuj ĝi estas
preparita. 41 Kaj aŭdinte, la dek ekindignis kontraŭ Jakobo kaj
Johano. 42 Kaj Jesuo, alvokinte ilin al si, diris al ili: Vi
scias, ke tiuj, kiuj pretendas regi la nacianojn, kondutas kiel
sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas aŭtoritaton
super ili. 43 Sed ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti
granda inter vi, tiu estu via servanto; 44 kaj kiu volas esti la
unua inter vi, tiu estu sklavo de ĉiuj. 45 Ĉar la Filo de homo
venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian
vivon kiel elaĉeton por multaj.

46 Kaj ili venis al Jeriĥo; kaj kiam li foriris el Jeriĥo kun
siaj disĉiploj kaj granda homamaso, la filo de Timeo, Bartimeo,
blinda almozulo, sidis apud la vojo. 47 Kaj aŭdinte, ke ĉeestas
Jesuo, la Nazaretano, li ekkriis, kaj diris: Jesuo, filo de
David, kompatu min. 48 Kaj multaj admonis lin, ke li silentu; sed
li des pli forte kriis: Ho Filo de David, kompatu min! 49 Kaj
Jesuo haltis, kaj diris: Alvoku lin. Kaj oni alvokis la
blindulon, dirante al li: Kuraĝu; leviĝu, li vin alvokas. 50 Kaj
li forĵetis sian veston, kaj eksaltis kaj venis al Jesuo. 51 Kaj
Jesuo responde al li diris: Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj
la blindulo diris al li: Rabeno mia, ke mi ricevu vidpovon. 52
Kaj Jesuo diris al li: Iru; via fido vin savis. Kaj tuj li
ricevis vidpovon, kaj sekvis lin sur la vojo.

Sekva Ĉapitro →